Károly Szuper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Szuper
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1821 (1821-05-28)
en Kiskunhalas
Morto 30-an de novembro 1892 (1892-11-30) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Károly Szuper [kAroj super], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szuper Károly estis hungara teatrestro, aktoro, reĝisoro.

Károly Szuper [1] naskiĝis la 28-an de majo 1821 en Kiskunhalas, li mortis la 18-an de septembro 1892 en Budapeŝto (laŭ aliaj fontoj la 30-an de novembro 1892.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Szuper frekventis kalvinanan gimnazion en sia naskiĝurbo, jam tie li aranĝis teatraĵojn. En 1837 li ofte vizitis la teatron de Debrecen, en la sekva jaro jam en Pest (urbo). Li debutis kiel amatora aktoro en 1838 en sia naskiĝurbo. En la sekva jaro li jam havis statuson en Szabadka, poste li sekvis la migrantan trupon al diversaj urboj. Menciindas, ke en la jaroj 1842 kaj 1843 ankaŭ Sándor Petőfi apartenis al la sama trupo. Inter 1846-1880 li estis teatrestro, tamen kelkfoje mallongaj interrompoj okazis. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis reĝisoro en Kecskemét, kie li verkis, poste prezentis teatraĵon pri la revolucio. En 1849 li batalis por la revolucio ĝis la falo, poste li denove establis teatran trupon kun Mihály Szőllősy. Ekde 1880 li estis kasisto de la aktora societo. Li edziĝis kvarfoje, ĉiam al aktorinoj.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Liaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A tömeges népfölkelés - teatraĵo, 1848 en Kecskemét
  • Taglibro de Károly Szuper 1830-1850 (1889)

Elektitaj membroj de lia trupo[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]