Marcali
Ne miskomprenu kun Marcal!
Marcali estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Marcali, kies centro estas.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 104 km²
- Loĝantaro: 12500
- Poŝtkodo: 8700
- Telefonprefikso: 85
Situo [redakti]
Marcali situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Balatonszentgyörgy-Barcs, laŭ fervojo Balatonkeresztúr-Somogyszob. La Balatono etendiĝas 15 km-ojn norden.
Historio [redakti]
La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko, kuprepoko kaj bronzepoko, poste romianoj alvenis. La unua skriba mencio devenis el 1274. En 1448 ĝi iĝis kampurbo kune kun preĝejo kaj burgo. La turkoj en 1544 detruis kaj faris senhoma la urbeton. Post la turkoj bienocentro de familio Széchenyi (sEĉEnji) fondiĝis. En 1722 la loko denove iĝis kampurbo en 1722, distriktejo ekde la 19-a jarcento, urbo ekde 1977. En 1893 la fervojo ekfunkciis.
Apud la urbo radiostacio funkcias.
Famuloj [redakti]
- en Marcali naskiĝis pentristo Aurél Bernáth, poeto Andor Kozma kaj skulptisto István Bencsik