Toplița (Harghita)
El Vikipedio
Toplița [toplica] (hungare Maroshévíz [maroŝheviz], germane Töplitz, esperante Toplico) estas urbo en distrikto Harghita en Rumanio, ĉe la suda piedo de la Montaro de Căliman en la nordokcidenta parto de la baseno en la pordego de la valterkolo de Mureș. Ĝi estas kuracbanejo kaj refreŝigejo. Administre apartenas al Toplița: Vale, Zencani, Vâgani, Călimănel, Secu, Moglăneşti, Măgheruș kaj Luncani.
Enhavo |
Historio[redakti]
Ĝia unua skriba mencio estas en 1662. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj ĝi estis la centro de ligno-flosigo sur Mureș. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Maroshévíz apartenis al Hungario, al Csík.
Fonto[redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Vidindaĵoj[redakti]
- abateja preĝejo de 1658
- lignaj ortodoksaj preĝejoj de 1847 kaj de 1867
- kalvinana preĝejo de 1895
- nobeldomo de Lázár de 1829
- kuracbanejo kun 26 °C-a akvo de 1882
- banejo nomata Urmánczy de 1959 kun akvo 25 °C-a
- monumento pri milit-mortintoj 9 km-ojn for de la urbo
Renomaj personoj[redakti]
- Miron Cristea (20-a de julio 1868 – 6-a de marto 1939, Cannes): patriarko, ĉefministro, akademiano.
- Gyula Dudás (*24-a de majo 1929): instruisto, ceremikisto, pentristo.
- András Fanici (14-a de aprilo 1955 – Târgu Mureș, 3-a de septembro 2008): piedpilkisto.
- Béla György (*10-a de januaro 1951): klinikpsikologo, universitata profesoro.
- Károly Czirják (12-a de januaro 1964): lokhistoriisto.
- Endre Pálffy (12-a de marto 1908 16-a de novembro 1975, Budapest): literaturhistoriisto.
- Géza Polgár (23-a de februaro 1931 – Miskolc, 17-a de marto 1987): aktoro, Jászai-premiito (1964).
- István Sarány (*17-a de marto 1965): ĵurnalisto, redaktoro de Hargita Népe.
- George Sbârcea (23-a de marto 1914 – 28-a de julio 2005, București): muzikologo kaj komponisto.
- Nándor Urmánczy (Maroshévíz, 1-a de oktobro 1868 – 31-a de oktobro 1940): politikisto, ĵurnalisto.
Bibliografio[redakti]
- Czirják Károly: Maroshévíz jeles szülöttei - Oameni de seamă ai Topliței (Renomaj naskiĝintoj de Maroshévíz)- hungara-rumana eldonaĵo. Státus Kiadó, 2007.
- Czirják Károly: Taplóczától Maroshévízig monografio de la urbo, 2010.