Racu
El Vikipedio
Racu raku (hungare: Csíkrákos ĉikrakoŝ) estas vilaĝo en Rumanio en la valo de la rivero Olt norde de Miercurea Ciuc. Administre ĝi apartenas al Siculeni.
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
En 1910 nombris 1 mil 604, en 1992 1 mil 160 loĝantojn (99,5% hungaroj).
Historio [redakti]
Ĝia unua skriba menciaĵo estas en 1332 kiel ekleziejo. En 1764 ĉi tie kunvenis la sikuloj por protesti kontraŭ la envicigo en landlimgardistaron. Vidu: Siculicidium. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Csíkrákos apartenis al Hungario (Csík). En 1907 Béla Bartók kolektis tie 43 popolmelodiojn.
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj [redakti]
- Erzsébet Borbáth (*22-a de novembro 1945): instruistino pri la hungara kaj rumana lingvoj kaj literaturoj, lernejestro en Miercurea Ciuc agantino por la denasklingva instruado de ĉangohungaroj de Moldavio.
- Elek Cserei (nagyajtai) (Csíkrákos, 14-a de junio 1714 – ? aprilo 1769) reĝa juĝoficisto.
- Farkas Cserey (nagyajtai), 1719 – Vieno, 9-a de decembro 1782): kortega konsilanto
- Mihály Cserei (21-a de oktobro 1667 aŭ 1688 - Aita Mare, 22-a de aprilo 1756): historiverkisto.
- János Fodor Patrik (? 1706 - Esztelnek, 28-a de oktobro 1727): lernejdram-verkisto.
- Béla Kölönte (1883-1934): historiisto, verkisto.
- Anna Mánya, Dobos Árpádné (13-a de julio 1912 - ?): fabelverkistino.
- Bálint Sárosi (1-a de januaro 1925) muzikologo, popolmuzik-esploristo, komponisto.
- Zoltán Sárpátki skulptisto loĝas en tiu vilaĝo
- Gizella Sólyom (*10-a de novembro 1950) fakverkistino pri bestbredado
- Péter Zöld (21-a de septembro 1727 - 25-a de junio 1795: historiisto, katolika pastro.
