Băile Tușnad

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Preĝejo en Băile Tușnad

Băile Tușnad [bajle tuŝnad] (hungare Tusnádfürdő, tuŝnadfurdo; Esperante Tuŝnadbanejo) estas urbo ĉe la piedo de la Bodoc-montaro ĉe la bordo de la rivero Olt, nordoriente de Miercurea Ciuc. Ĝi estas kuracbanejo kaj refreŝiĝejo.

Enhavo

Loĝantaro [redakti]

Ĝi havis en 1992 1 969 loĝantojn, el kiuj 93 % estis hungaroj.

Historio [redakti]

La kuracfontoj estis konataj jam en la 15-a kaj 16-a jarcentoj. La banejo ekfondiĝis en la 1840-aj jaroj kaj konstruiĝis ĉirkaŭ la artefarita lago Lacul Ciucaș (Ĉukaŝ). Ĝis 1919 kaj inter 1840 kaj 1944 Băile Tușnad apartenis al Hungario (Csík vármegye). Ĝi memstariĝis en 1935. En 1957 oni boris mineralakvan puton kaj en 2005 oni establis mineralakvan muzeon. En aŭgusto de 1902 tie estis organizita la Sikula Kongreso por debati la staton sociekonomian de Sikullando kaj por skizi, kion oni devos fari por plirapidigi ĝian evoluon[1].

Fonto [redakti]

  • Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.

Renomaj personoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]