Jánoshalma

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jánoshalma kaj departemento Bács-Kiskun en Hungario
Red Dot.gif

Ne miskomprenu kun Jánosháza!

Jánoshalma (jAnoŝhalma) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono Jánoshalma, kies centro estas. La nomo signifas holmo aŭ monteto de Johano.

Enhavo

[redakti] Bazaj informoj

[redakti] Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kiskunfélegyháza-Bátaszék.

[redakti] Historio

En la komunumo pli frue loĝis sarmatoj, hunoj kaj avaroj. Post la tatara invado alvenis kumanoj inter la hungarojn. En 1439 la bienoj apartenis al familio Hunyadi, tiutempe la vilaĝo nomiĝis Jankószállás. Post la turkoj alvenis serboj, slovakoj kaj hungaroj. La komunumo iĝis kampurbo inter 1807-1886. En 1903 la fervojo ekfunkciis, ekde 1904 la oficiala nomo estas Jánoshalma. La iama kampurbo urbiĝis en 1989.

Vidindaĵoj estas katolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna el 1788, sinagogo el 1828, novromanika kapelo kaj golgoto el 1866, preĝdomo de baptistoj el 1927, nova kapelo el 1992, impona muelejo kaj ventomuelejo. Apud la urbo fiŝkaptista lago troviĝas.

[redakti] Ĝemelkomunumo

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj