György Kálmán
György Kálmán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de marto 1925 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de februaro 1989 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
György KÁLMÁN [djordj], hungare Kálmán György, Esperante Georgo Kálmán estis hungara aktoro.
György Kálmán naskiĝis la 6-an de marto 1925, Budapeŝto - mortis la 19-an de februaro 1989 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
György Kálmán frekventis aktoran lernejon de Margit Makay, poste aktoran ĉeflernejon en Budapeŝto. Li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Pécs). Inter 1953-1980 li apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste al Teatro Radnóti. Li ricevis premion Kossuth en 1970, precipe pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- 34 kinejaj filmoj inter 1953-1988, ekzemple Hannibál tanár úr (Sinjoro instruisto Hannibál), 1956; En uniformo, 1957; Esős vasárnap (Pluva dimanĉo), 1962; A kőszívű ember fiai (Filoj de l' ŝtonkora homo), 1965
- 25 televiziaj filmoj inter 1961-1988, ekzemple Tizennégy vértanú (Dek kvar martiroj), 1970; Csinszka, 1987
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Lysander; Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo), - Lucifer
Memorigilo[redakti | redakti fonton]
- memortabulo en Budapeŝto