György Schwajda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

György Schwajda [djordj ŝvajda], hungare Schwajda György, Esperante Georgo Schwajda estis hungara dramisto kaj teatrodirektoro.

György Schwajda naskiĝis la 24-an de marto 1943 en Kispest. Li mortis la 19-an de aprilo 2010 en Kaposvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Schwajda frue komencis labori, kiel simpla laboristo. En 1966 lia debuta dramo atingis la unuan lokon en konkurso. En la sama jaro li edziĝis, baldaŭe havanta filon. Pro la dramosukceso li akiris poste diplomon en ĉeflernejo en Budapeŝto. Baldaŭe li havis postenojn en diversaj teatroj. En 1998 li estris konstruadon de la nova Nacia Teatro (Budapeŝto). La konstruaĵo kaŭzis akrajn diskutojn. Lia lasta posteno estis direktoro de teatro de Kaposvár. Resume li havis 75 teatrajn prezentojn, 16 reĝisorojn kaj 3 tradukaĵojn.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Bohóc (Arlekano), dramo, 1966
  • Csoda (Miraklo), dramo, 1978
  • Himnusz (Himno), dramo, 1981
  • A szent család (La sankta familio), dramo, 1984
  • diversaj scenarlibroj por teatroj
  • 2 scenarlibroj por filmoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]