Henrik Benkő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henrik Benkő
Persona informo
Naskonomo Bettelheim Henrik
Naskiĝo 16-an de marto 1858 (1858-03-16)
en Körmend
Morto 29-an de aprilo 1918 (1918-04-29) (60-jaraĝa)
en Zuriko
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Henrik Benkő [benkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkő Henrik estis hungara dirigento, komponisto, aldviolonisto, instruisto. Lia origina familia nomo estis Bettelheim, lia nepo estis Zoltán Benkő.

Henrik Bettelheim [1] naskiĝis la 16-an de marto 1858 en Körmend, li mortis la 29-an de aprilo 1918 (laŭ alia fonto la 12-an de majo 1918) en Zuriko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Henrik Benkő devenis el juda familio. Li vivis en Pest (urbo) ekde 1865. Li studis muzikon komence en urbo Pest, poste en konservatorio de Vieno (1873-1878). Liaj plej gravaj instruistoj estis en:Joseph Hellmesberger Sr. kaj Anton Bruckner. Post siaj studoj li instruis en Vieno. Hejmenveninta en 1882 li estis aldviolonisto de la Nacia Teatro (Budapeŝto), post 2 jaroj en Reĝa Operejo. Li instruis ankaŭ inter 1884 kaj 1902 en muziklernejo. Inter 1887-1910 li ofte dirigentis baletojn en la Reĝa Operejo, poste li pensiuliĝis. Li translokiĝis al Zuriko, kie li estis dirigento.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Összhangzattan. A nemzeti zenede használatára (1886, 1898)
  • Függelék az Összhangzattan újabb kiadásához (1898)
  • Zene- és színművészetünk

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]