János Sziládi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Sziládi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1939 (1939-04-11)
en Budapeŝto
Morto 18-an de aŭgusto 1999 (1999-08-18) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Sziládi [jAnoŝ silAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sziládi János estis hungara verkisto, eldonisto, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Szilágyi.

János Sziládi [1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1939 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de aŭgusto 1999 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Sziládi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en pedagogia Altlernejo de Eger, fine li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1964. Post siaj studoj li laboris en teatra instituto, poste en ministerio pri eduko. Inter 1970 kaj 1974 li estis redaktoro de literatura revuo, poste de ĵurnalo. Li havis kulturan postenon en Hungara Socialista Laborista Partio 2 jarojn. Li estis teatrestro de la Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1979-1982, poste li estis eldonejestro.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Reggeltől reggelig (noveloj, 1975)
  • Tapsrend (studoj, kritikoj, 1982)
  • Epizódok egy kétemeletes ház hétköznapjaiból (romano, 1988)
  • Az elveszett falu meséi (noveloj, 1990)

Fontoj[redakti | redakti fonton]