István Énekes (koreografo)
István Énekes | |
---|---|
István Énekes | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1959 (64-jaraĝa) en Ózd |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | koreografo |
István Énekes [iŝtvAn Enekeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Énekes István estas hungara dancisto, koreografo, reĝisoro.
István Énekes[1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1959 en Ózd.
Biografio[redakti | redakti fonton]
István Énekes akiris pedagogian diplomon en altlernejo en 1983, sed dum la studentaj jaroj li estis amatora popoldancisto. Post la diplomo li jam estis profesia popoldancisto en signifaj dancaj ensembloj. Iom poste li faris ankaŭ koreografiajn laborojn en Dunaújváros, inter 1988-1993 en Budapeŝto, kie li estis ankaŭ arta gvidanto. En 1989 li akiris kulturistan diplomon en Universitato de Pécs. En la 1990-aj jaroj li ricevis koreografiajn taskojn ankaŭ en Nacia Teatro (Budapeŝto), inter 2002-2004 en Zalaegerszeg, pli poste en Dunaújváros kaj Budapeŝto. Li ricevis premiojn en 1983 kaj 2006. Li edziĝis en 1985, lia edzino naskis 3 gefilojn.
Liaj koreografiaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Vérnősző Barom visszatér
- Állami Lábszínház
- Egy Kiállítás Képei
- Szerelem, szerelem
- Somermeznokta sonĝo (baleto, 2001)
- Ballada a Vasgyárról (2005)
- Úton Bartókkal (2007) ankaŭ reĝisoro
- Bolero (2010) ankaŭ reĝisoro