Dunavecse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dunavecse
urbo
Flago
Blazono
Areo 67 km² (6 700 ha)
Loĝantaro 4 100
Poŝtkodo 6087
Telefona antaŭkodo 78
Vikimedia Komunejo: Dunavecse
Retpaĝo: www.dunavecse.hu

Dunavecse [dunaveĉe] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kunszentmiklós.

Situo[redakti | redakti fonton]

Dunavecse situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, kontraŭe estas Dunaújváros kune kun nova ponto, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Sombor, laŭ fervojo Kunszentmiklós-Dunapataj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La iama Vecse estis menciita unuafoje en 1332. En 1610 kalvinana sinodo okazis en la kirko. Dum dominado de turkoj la komunumo ne senhomiĝis. En 1761 Vecse ricevis rajton aranĝi tutlandan foiron, en 1832 semajnajn foirojn. En 1838 kaj 1876 inundoj, en 1848 incendio okazis.

En la tiama vilaĝo vivis gepatroj de Petőfi inter 1840-1844, sed ankaŭ la poeto ofte frekventis la komunumon. Tie li verkis multe da elstaraj poemoj. La gepatra domo estas muzeo.

Urbodomo de Dunavecse

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Dunavecse naskiĝis universitata profesoro Mihály Samu.