Fraŭlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fraŭlino estas ne-edziniĝinta virino. Virino, kiu antaŭe estis edzino kaj nun vivas sen edzo, estas eksedzinovidvino.

La vorton fraŭlino oni uzas ankaŭ titole (ofte mallongigite: F-ino), precipe por traduki alilingvajn vortojn de alparolo por virino ne edziniĝinta. Tiaj vortoj estas ekz. la Germana Fräulein, la Angla Miss kaj la Franca Mademoiselle. Oni povas uzi ĝin kun plena nomo ("F-ino Eliza Orzeszko") aŭ nur familia nomo ("F-ino Orzeszko").

La responda vorto por needziĝinta viro estas fraŭlo. Ĝi tamen ne estas uzata kiel titolo de ĝentileco, verŝajne ĉar mankas modelo por tia uzo en Eŭropaj lingvoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vorto Fraŭlino venas el la Germana vorto Fräulein kiu signifas sinjorineto. Nuntempe, la uzo de tiu vorto malpliiĝas en Germanio. Ankaŭ en aliaj lingvoj la kulturo de titol-uzado ŝanĝiĝas: En la Angla oni pli kaj pli ofte uzas pri virinoj, sendistinge pri ties edzineco, nur la alparolan vorton Ms, kie oni antaŭe distingis inter Mrs (sinjorino) kaj Miss (fraŭlino).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

La Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, kiu spegulas la Eŭropan kulturon de la 19-a jarcento, enhavas unu proverbon kun la vorto fraŭlino[1]:

Citaĵo
 Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu