Berehove

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Berehove
ukraine: Берегове, rutene: Берегово, ruse: Берегово, hungare: Beregszász, ĉeĥe: Berehovo, slovake: Berehovo, germane: Bergsaß
urbo
Beregovo Petofi.jpg
Monumento al hungara poeto Sándor Petőfi en Berehove
Beregov1.png
Flago
Beregovo city coa.png
Blazono
Oficiala nomo: Берегове
Lando Flago de Ukrainio  Ukrainio
Provinco Transkarpata provinco
Distrikto Berehova distrikto
Historiaj regionoj Supra Hungarujo, Karpata Rutenio
Rivero Verke
Situo Berehove
 - koordinatoj 48°12′09″N 22°38′15″E  /  48.2025°N, 22.6375°O / 48.2025; 22.6375 (Berehove)
Plej alta punkto
 - alteco 115 m s. m.
Areo 19,0 km² (1 900 ha)
Loĝantaro 24 580 (01.01.2011)
Denseco 1 293,68 loĝ./km²
Fondo 1063
Urbestro Iŝtvan Gajdoŝ
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo 90200
Telefona antaŭkodo +380 3141
KOATUU 2110200000
Aŭtokodoj AO / 07
Situo enkadre de Ukrainio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Transkarpata provinco
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Berehove (Zakarpattia Oblast)
Retpaĝo: www.bereg.net.ua

Berehove, ukraine Берегове ruse Береговo (Beregovo), hungare Beregszász [beregsAs], germane BergsaßLampertshaus estas urbo kun distriktorajto en Ukraino, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove, kies distriktejo estas. Krome la urbo estas kalvinana episkopejo. La nomo signifas hungare marĉosakso.

Katolika preĝejo de Berehove

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Ĉop-Ĥust, krome estas ĉefvojoj al Nyíregyháza kaj Mukaĉeve. La lasta troviĝas 28, Uĵhorodo 72, Hungario 6 km.

La urbo ne havas riveron, nur malgrandan kanalon Verke, kiu legas riverojn Borĵava (hungare Borĵa) kaj Latorica. La kanalo pro ĝia malpureco neniam taŭgis kiel fonto de akvo. Tamen ĝis 60-j jaroj de 20a jarcento la kanalo estis sufiĉe pura por bano kaj en ĝi vivis fiŝoj. Nun la kanalo estas nur defluaĵo. La subtera akvo estas dura pro granda enhavo de kalcio. Tial la liverado de akvo por loĝantaro estas problema.

En ĉirkaŭaĵoj de la urbo troviĝas kelkaj montetoj, plejparte plantitaj kun vitejoj.

La situo sude de Karpatoj kaŭzas sufiĉe mildan klimaton kaj favoras vinberkulturon kaj kultivadon de aliaj plantoj preferantaj varmon: prunojn, abrikotojn, persikojn, manĝeblajn kaŝtanojn ktp. La klimato tamen ne taŭgas por kultivado de melonoj, akvomelonoj, citrusaj plantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo estis menciita unue en 1284, pli frue nomiĝis la komunumo Lambertháza, kiu signifas domo de Lambert. Li estis hungara reĝido. En 895 la hungaraj triboj trairis montpasejon Verecke kaj okupis la Karpatan basenon. Lambertháza estis detruita fare de kumanoj en 1141, poste alvenis saksoj, kiuj refondis la setlejon. En 1241 la tataroj detruis ĝin. La loko ricevis la rangon libera reĝa urbo en 1342. Hungara reĝino Maria fondis en la urbo 2 klostrojn en la 14-a j.c. Religia kunveno okazis en 1552, sekve kalvinana kaj katolika eklezioj disiĝis. En 1566 la tataroj, en 1657 la poloj, en 1686 liberaj hungaraj taĉmentoj detruis la urbon. Tie komenciĝis liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a en 1703. La tataroj lastfoje en 1717 detruis la urbon, sed en 1739 okazis incendio, en 1742 pesto.

En 1910 la urbo havis 12933 da loĝantoj, (12432 hungaroj, 221 rutenoj, 140 germanoj aŭ saksoj). Ĝis 1920 Beregszász apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, kies departementejo estis, poste al Ĉeĥoslovakio. Beregszász rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 Berehove apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Rákóczi el 1629, preĝejoj romkatolika el 1418 (plene rekonstruita en 1846, la turo estas 24 m-ojn alta), kalvinana el 1715, grekokatolika el 1825.

En la urbo funkcias hungarlingvaj gimnazio, altlernejo kaj teatro nome Gyula Illyés (djula ijEŝ).

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]