Teresva situas en valo, laŭ Tiso, laŭ la rumana landolimo, laŭ ĉefvojoĤust (Ukrainio)-Dubove. Tjaĉiv troviĝas 10 km-ojn. Teresva estas fervoja nodo, estas linioj al Ĥust, Solotvino kaj Dubove.
La unua mencio devenis el 1336. Ĝis 1920 Taracköz apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikonKarpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Teresva/Taracköz. Ekde 1945 Teresva apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Teresva ricevis statuson urbotipa loĝloko en 1957.