Transkarpata provinco

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Transkarpata provinco
Закарпатська область
Situo en Ukrainio
ĉefurbo: Uĵgorod
areo: 12 800 km²
loĝantaro: 1 249 663
loĝdenso: 98 loĝ./km²
urboj: 37 %

La Transkarpata provinco de Ukrainio estas la plej okcidenta provinco de Ukrainio.

En 895 la hungaraj triboj trairis la Karpatojn kaj okupis la Karpatan basenon kaj tie setliĝis. Post la mezepoko Hungario dispartiĝis. Tiu regiono apartenis al Transilvanio, poste al Habsburgoj, kiel parto de Hungario. Dum la jaroj 1919 ĝis 1938 ĝi apartenis per decido laŭ interkonsento de Sevreso al Ĉeĥoslovakio, poste al Hungario, depost 1945 al Sovetunio.

La teritorio limas okcidente kun Slovakio, sude kun Hungario kaj Rumanio kaj norde kun la Lviva kaj Ivano-Frankivska provincoj de Ukrainio. Sude estas la Karpata baseno, norde la montaro Karpatoj. La plej signifa rivero estas Tiso ĉe limoj kun Hungario. Oni parolas ĉi tie plimulte ruse, sed loĝantoj ne estas rusoj, sed rutenoj. Ilia eklezio estas ortodoksa. La regiono estas proporcie turisme alloga klopodante altiri pli da turistoj pro evoluo de infrastrukturo. En politiko aperas senĉese pli fortaj postuloj de aŭtonomio.

[redaktu] Vidu ankaŭ