Ruske Pole
Ruske Pole ukraine Руське Поле, hungare Úrmező estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Taĉiv.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- 48°03′26″N 23°32′01″O / 48.05722°N, 23.53361°OKoordinatoj: 48°03′26″N 23°32′01″O / 48.05722°N, 23.53361°O
- Areo: 44 km²
- Alto super marnivelo: 220 m
- Loĝantaro: 4860
- Poŝtkodo: 90 551
- Telefonprefikso: 03134
Situo [redakti]
Ruske Pole situas en valo de rojo, fine de tre mallonga sakovojo, laŭ fervojo. Uĵhorodo troviĝas je 138 km-oj.
Historio [redakti]
La unua mencio okazis en 1397, tiam apartenanta al la reĝo. En 1910 vivis en Úrmező 1786 loĝantoj (1312 rutenoj, 342 germanoj, 73 hungaroj, 59 ciganoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Técső, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Ruske Pole. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 1998, 2001 kaj en 2008 inundoj okazis.
Vidindaĵoj [redakti]
- 2 lignaj preĝejoj