Karpata Ukrainio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karpata Ukrainio
– 18-a de marto 1939

historia lando • sinproklamita ŝtato • lando sen maraliro • country in Czechoslovakia • aŭtonoma administra teritoria ento
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
Karpata Ukrainio (=Podkarpatská Rus)

Karpata Ukrainio estis malgranda efemera respubliko en norda parto de Transkarpata regiono.

La interkonsento el la jaro 1919 pri dono de la aŭtonomio estis fine plenigita nur la 22-an de novembro de 1938. En registara proklamo oni agadigis la karpata-rutenian registaron kaj estis kunvokota parlamento de Karpata Ukrainio. Ĉefurbo de la aŭtonomio fariĝis urbo Ĥust (Ukrainio), kie pastro kaj verkisto Augustin Voloŝin destinis aŭtonomian registaron de Karpata Ukrainio. Oni aranĝis ukrainan gvardion Siĉ. La oficiala lingvo iĝis la ukraina. La gvardio suferigis precipe rutenajn figurojn. La landparto ne havis apogojn de la iama Ĉeĥoslovakio, ja ĝuste tiam komenciĝis formiĝi rest-Ĉeĥio kaj rest-Slovakio. Estis neniuj kontaktoj kun Hungario kaj Pollando. Negrava apogo alvenis el Rumanio. Ofte kaoso regis.

En marto de 1939 Karpata Ukrainio proklamis sendependan respublikon, sed la hungara armeo okupis la landparton kaj tuj aranĝis aŭtonomion de rutenoj. La hungaroj okupis malgrandan zonon ankaŭ el Slovakio, kie plejparte rutenoj vivis. Tiu zono iĝis parto de la rutena aŭtonomio. En 1943 partizanaj manovroj disvastiĝis. Post 1 jaro la Ruĝa Armeo okupis la aŭtonomion, kiu iĝis parto de Sovetunio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]