Karpata Rutenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karpata Rutenio
CarpathianRutheniaCoA.svg
Emblemo de Karpata Rutenio kaj de la hodiaŭa Transkarpata provinco
Mapoj
Cehoslovakio 1918.jpg
Karpata Rutenio (Subkarpatio) post la unua mondmilito, orienta parto de eksa Supra Hungario
limoj de nove estiĝintaj ŝtatoj (ruĝe) kaj tiam ĵus pereinta Aŭstrio-Hungario (grize, se ili diferenciĝas de la novaj)

Karpata RutenioKarpata Rutenujo (hodiaŭa Transkarpata provinco de Ukrainio) estis en la jaroj 19191938 unu el 4 landopartoj de Ĉeĥoslovakio. Ties ĉefurbo estis Uĵhorodo, post la unua viena arbitracio en novembro de 1938, kiu aligis sudajn regionojn, en kiuj loĝis precipe hungaroj, al Hungario ties centro fariĝis urbo Ĥust (Ukrainio).

Estas demando, kial tio estas Karpata Rutenio?

-Ĉu Karpatoj? Laŭ la atlaso proksimume nur la duono estas Karpatoj, la alia parto estas parto de Hungara Ebenaĵo.

-Ĉu Rutenio? Laŭ la statistikoj nur en Karpatoj loĝis rutenoj, sed ankaŭ en ekstera parto de Karpatoj (historie en Galicio).

En 1944 la judoj estis deportitaj (la samo okazis en Slovakio en 1942), en 1945 parto de la hungareco estis deportita, dume alvenis ukrainoj.

Resumo[redakti | redakti fonton]

La 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la unua mondmilito reprezentantoj de rutena elmigrantaro subgvide de juristo Grigorij Ĵatkoviĉ fermis kun Tomáš Garrigue Masaryk interkonsenton, laŭ kies bazo estis la ĉi tiea, ĝis tiu tempo de hungaroj naciece subpremata regiono de ĝisnuna Hungarujo, envicigota en la estontan Ĉeĥoslovakion kiel ties aŭtonomia parto.

Post la milito[redakti | redakti fonton]

West ukraine.png

La 12-an de novembro de 1918 Usona nacia konsilantaro de hungaraj rutenoj en Serantono konsentis kun tiu ĉi plano kaj en novembro kaj en decembro de la sama jaro la usonaj rutenoj aranĝis plebisciton en Usono, en kiu 67 % delegitoj aliĝis al la ideo kunigi Karpatan Rutenion kun Ĉeĥoslovakio, kiu estis por ili promeso de firma ŝtato; 28 % voĉdonis por por aligo al Ukrainio, 2 % por memstara ŝtato kaj apenaŭ 1 % anoncis sin al Rusio, Hungario aŭ al Galicio. (Tio faras nenion, imagu, ke ĉinoj en Usono decidas pri Ĉinio per plebiscito. La loka loĝantaro ne estis demandite. Tiu plebiscito ne konformas eĉ opinisondado. Tiutempe okazis plebiscitoj en Sopron kaj alie, kie okazis internacia kontrolado.)

Estas grava demando pri difino de la limoj de Karpata Rutenio. Kiam la grandpotencoj dividis Hungarion, Máramarosziget iĝis parto de naskoĝonta Ĉeĥoslovakio, sed tamen la urbo aldoniĝis al Rumanio pro "amikeco" de ambaŭ landoj. Vivis tie ankaŭ rusinoj, ĉu la "plebiscito" ne volis, ke tiu urbo apartenu al Karpata Rutenio?

En decembro de 1918 la rutena delegacio forveturis ĝis Budapeŝto al Milan Hodža, kiu tie traktis kun la hungara registaro, interpretante al li la opinion de la plimulto da loĝantoj, ke la karpata lando intencas disigi de Hungario kaj aliĝi aŭ al Ukrainio aŭ al Ĉeĥoslovakio. (Kial estas plimulto de la loĝantoj nekontrolita plebiscito de usonaj rutenoj?)

Opinioj en Karpata Rutenio nur prilaboriĝis. La nacia konsilantaro en Ĥust (Ukrainio) proklamis en januaro de 1919 alkliniĝon al Ukrainio, eĉ kiam ne tute sen internaj konfliktoj. La konsilantaro en Uĵhorodo persistis en postulato de aŭtonomio enkadre de Hungario kaj nacia konsilantaro en Prešov konsentis kun tiu ĉi plano de la usona rutenoj. Nur finaj traktadoj de Centra Nacia Konsilantaro en Uĵhorodo la 8-an de majo de 1919 decidis, ke rutenoj aliĝos al Ĉeĥoslovakio.

Sed la hungara registaro de ministrestro Károly Mihályi ne staris pasive flanke. En decembro de 1918 ĝi proklamis por Karpatan Rutenion aŭtonomion kunlaborante kun la uĵgoroda Konsilantaro de hungaraj rutenoj. En la tempo de soveta kaj hungara respublikoj soldattrupoj enpenetris eĉ en Karpatan Rutenion, kie oni komencis praktiki plurajn socialigajn disponojn, kiuj sed renkontiĝis kun rezisto de la loĝantaro (ekz. fondado de agrikulturaj kolĥozoj kaj mobilizo de Ruĝa Armeo).

Packonferenco en Parizo[redakti | redakti fonton]

En februaro de 1919 kunvenis Grigorij Ĵatkoviĉ kun A. Beskid, parolanto de Subkarpatio. Ili kreis rutenan komisionon kaj komune kun ĉeĥoslovaka delegitaro en Pariza Packonferenco ili prezentis planon al kunigo de Karpata Rutenio kiel aŭtonomia regiono kun Ĉeĥoslovakio. Parto de dokumentoj por la paca konferenco estis ankaŭ memorando el Uĵhorodo el majo de 1919 rekomendita al prezidento Masaryk, kiu la 23-an de majo akceptante la delegitaron diris, „ke aliancanoj agnoskis postulaton de karpataj rutenoj kaj ili aljuĝis al ili rajton aliĝi kiel aŭtonomia parto al la ĉeĥoslovaka ŝtato“.

La 10-an de septembro de 1919 estis poste fermita kontrakto en Saint-Germain, laŭ kiu Karpata Rutenio fariĝis parto de Ĉeĥoslovakio kiel aŭtonomia lando kun propra parlamento, kiu estis havonta leĝdonpovon en demandoj de aŭtonomio, lernejaferoj, religio ktp. La deka artikolo de la kontrakto fiksas: „Ĉeĥoslovakio devigas sin, ke ĝi establos la teritorion de rutenoj en sudkarpataj limoj, destinitaj de fruntaj potencoj kaj kunigitaj enkadre de la ĉeĥoslovaka ŝtato kiel aŭtonomia unuo, kiu estis ekipita per la plej vasta aŭtonomio unuiĝinta kun unueco de la ĉeĥoslovaka ŝtato“.

Prokrastita aŭtonomio[redakti | redakti fonton]

Guberniestro nomumita de prezidento respondecis al la karpata parlamento. Tiujn ĉi faktojn konfirmis ankaŭ nova konstitucio de Ĉeĥoslovakio la 29-an de februaro de 1920.

La 16-an de novembro de 1919 la registaro eldonis ĝeneralan statuton de Karpata Rutenio, laŭ kiu oni establis provizoran direktorion de la aŭtonomia lando, por ke oni plenumu la kondiĉon el Saint-Germain. Samtempe estis kreita funkcio de registara administatoro subiganta al ministerio de la internaj aferoj. Kiel instrulingvo kaj oficiala lingvo estis proklamita popollingvo – rutena lingvo.

La vojon al la aŭtonomio estis malfermonta balotoj ĝis parlamentejo en Prago kaj ankaŭ ĝis la rutena parlamentejo – sed en la jaro 1920 ili ne okazis. Nur ekde la jaro 1923 Karpata Rutenio estis reprezentita en la parlamentejo de naŭ deputitoj.

Munkena interkonsento, Viena arbitracio[redakti | redakti fonton]

En la munkena interkonsento la politikistoj konsentis pri daŭrigo en Vieno, kiu okazis en la 2-a de novembro de 1938. Tie Britanio kaj Francio rezignis pri la partopreno kaj poste ili ne kritikis la decidon. Laŭ Unua Viena Arbitracio tiuj komunumoj, kie hungaroj vivis en majoritato, redoniĝis al Hungario. Tio estis la suda parto, precipe ebenaĵo de Karpata Rutenio kun urboj Uĵhorodo, Mukaĉeve kaj Berehove. laŭ popolnombrado en 1910 laŭvice en tiuj urboj 73%, 59% kaj 96% estis la hungareco. Tie slovakoj apenaŭ vivis. Hungaroj rericevis 152 mil hektarojn de agrikultura regiono (tie precipe hungaroj vivis), sed ili ne rericevis minejojn, arbarojn, kie rusinoj loĝis.

Karpata Ukrainio[redakti | redakti fonton]

La interkonsento el la jaro 1919 pri dono de la aŭtonomio estis fine plenigita nur la 22-an de novembro de 1938. En registara proklamo oni agadigis la karpata-rutenian registaron kaj estis kunvokota parlamento de Karpata Ukrainio.

Ĉefurbo de la lando fariĝis urbo Ĥust (Ukrainio), kie pastro kaj verkisto Augustin Voloŝin destinis aŭtonomian registaron de Karpata Ukrainio.

La dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La 14-an de marto de 1939 estas en kunveno de la karpata-rutenia parlamento decidite defendi la landon kontraŭ eventuala hungara invado. Nokte el la 14-a je la 15-a de marto hungaroj invadis trans karpata-ruteniaj limoj, kiam ili anticipe sendis ĝis Prago ultimaton, por ke la ĉeĥoslovaka armeo forlasu ĝis 24 horoj Karpatan Rutenion.

La 15-an de marto estas poste proklamita sendependa ŝtato Karpata Ukrainio. Nove elektita prezidento Augustin Voloŝin sendas ĝis Bukareŝto telegramon postulante armean okupon de la lando kaj fondon de la rumana protektorato. Sed tiun ĉi telegramon neniu respondas.

Post proksimume unusemajnaj bataloj estas Karpata Ukrainio okupita de Hungario kaj la teritorio estas plu nomata Subkarpatio estante promesita kaj poste farite al ĝi aŭtonomio enkadre de Hungario.

Post la milito[redakti | redakti fonton]

Post proporcie rapida liberigo harmoniante kun soveta – ĉeĥoslovaka kontrakto el decembro de 1943, kiu ankoraŭ agnoskis Ĉeĥoslovakion en ties premunkenaj limoj kaj laŭ interkonsento el la 8-a de majo de 1944 pri kunlaborado de la Soveta armeo kun la ĉeĥoslovaka registaro en la liberigita teritorio, la registaro de Ĉeĥoslovakio sendis fine de oktobro de 1944 ĝis la teritorio de Karpata Rutenio oficialan delegitaron por administrado de la liberigita teritorio frunte kun ministro de londona registaro František Němec kaj generalo Antonín Hasal-Nižborský.

La sovetaj organoj organizis precipe perfortan mobilizon de ĉeĥoslovakaj civitanoj ĝis Ruĝa Armeo. Laŭ kutima komunisma propagando ili aniĝis en Ruĝan Armeon „propravole kaj kun entuziasmo“.

Fine de oktobro kaj komence de novembro de 1944 okazis – per vortoj de propagando – „la unuaj liberaj balotoj“ en naciajn komitatojn, dum inspekto de armea diktaturo, kiu priregis la tutan landon instalante atmosferon de timo. Deputitoj estis elektataj en sekretariejojn de la komunisma partio; neniu alia ol tiu ĉi komisiito povis kandidati. Tasko de la elektontoj kunveturigataj ofte ĝis balotejoj per armeaj ŝarĝaŭtoj estis enĵeti ĝis preparitaj urnoj ĉirkaŭstarigitaj de inspektistaro presitan liston de deputitoj. Agado de aliaj partioj ol la komunisma estis malpermesita.

La streĉo kulminis la 8-an de decembro de 1944, kiam sovetaj oficejoj perforte ellandigis reprezentantojn de la ĉeĥoslovaka registaro. František Němec ja ankoraŭ la 17-an de januaro revenis restante tie ĝis la 1-a de februaro de 1945, sed faktan agadon la ĉeĥoslovakaj reprezentantoj li ne povis plenumi.

Aligo al Sovetunio[redakti | redakti fonton]

La 12-an de novembro de 1944 okazis en Karpata Rutenio publikaj kunvenoj, en kiuj oni konsentis (memkompreneble ke unuanime) kun la aligo al Sovetunio. Je unu semajno pli malfrue kreiĝis memstara komunisma partio, ĝis tiu tempo parto de Komunisma partio de Ĉeĥoslovakio, kaj ĝi aprobis la aligon de la lando al Ukrainio.

La 26-an de novembro de 1944 estis en Mukaĉeve aranĝita kongreso de la naciaj komitatoj el la tuta lando. Post nedemokratiaj balotoj en lokajn komitatojn ankaŭ la mukaĉeva kunveno ripetis laŭ komunisma direktivo, ke ĝi esprimas liberan volon de la popolo aliĝi al Sovetunio.

En la jaro 1945 estas poste la tuta regiono rezignita de Ĉeĥoslovakio al Sovetunio.

Post disfalo de Sovetunio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento en la teritorio de iama Karpata Rutenio fortiĝas movado por aŭtonomio.

La plej gravaj komunumoj de Karpata Rutenio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥo-Slovakio – Ĉeĥoslovakio (19181992)

Aŭstrio-Hungario
(ĝis 1918)

ties reĝlandoj, landoj, teritorioj Bohemio, Moravio, Aŭstria Silezio, Supra Hungarujo (inkluzive de hodiaŭa Slovakio kaj Subkarpatio)

ĈSR
(19181938) „Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio

Sudetio
(19381945)

ĈSR
(19451959)

 
 

ĈSSR
(19601990)

ĈSR
SSR

ĈSFR
(19901992)

ĈR
(ekde 1993)

SR
(ekde 1993)

ĈSR
(19381939) „Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio

Protektorato
(19391945)

Slovaka ŝtato
(19391945)

„sudo de Supra Hungarujo
(19391945)

Karpata Ukrainio
(19381939)

Subkarpatio
(19391945)

parto de Ukraina SSR
(19451991)

Transkarpata provinco de Ukrainio
(ekde 1991)

naziismo

19481989 satelito de USSR

ekzila registaro


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.