Miĵhirja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Miĵgirja)
Saltu al: navigado, serĉo
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Taĉiv en Transkarpatio
Blazono de Miĵgirja

Miĵhirja ukraine Міжгір'я, ruse Межгорье (meĵgore), hungare Ökörmező estas urbotipa loĝloko en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Miĵgirja, kies distriktejo estas. La nomo signifas: inter montoj, kion la kvazaŭurbo ricevis en 1953. Pli frue nomiĝis Волове Поле (=volove polje), kiu signifas eksvirbovo (aŭ kastrita taŭro), tio estis tradukita el la hungara nomo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Miĵhirja, marto
Miĵhirja, majo

Situo[redakti | redakti fonton]

Miĵhirja situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Ĥust (urbo)-Volovec. La lasta urbo kune kun fervojo troviĝas 40, Ĥust 65 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1415 pri la komunumo. Greko-katolika preĝejo konstruiĝis en la 19-a j.c. En 1910 el la 3649 da loĝantoj estis 2678 da rutenoj, 695 da germanoj kaj 266 da hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon Ökörmező apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Ökörmező, kies distriktejo estis. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Ökörmező/Volove Polje. Ekde 1945 Volove Polje/Miĵhirja apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio, ricevanta la statuson urbotipa loĝloko en 1947.