Velikij Biĉkiv

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Transkarpata provinco en Ukrainio
Blazono de Velikij Biĉkiv
Distrikto de Taĉiv en Transkarpatio

Velikij Biĉkiv ukraine Великий Бичків, slovake Bočková, rumane Bocicoiu Mare, hungare Nagybocskó estas urbotipa loĝloko en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Raĥiv.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La kvazaŭurbo situas ĉe dekstra bordo de Tiso. En la maldekstra bordo situas Bocicoiu Mare, Rumanio, dum la historio nomata ankaŭ Németbocskó (=germana Bocskó). Biĉok slave signifas taŭro, velikij, mare kaj nagy signifas granda. Velikij Biĉkiv troviĝas de Solotvino 12, Rahiv 35, Uĵhorodo 174 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1358 pri la tiama vilaĝo. Ekde 1556 la kampoj apartenis al familio Báthory. En 1711 bienocentro konstruiĝis. Germanoj alvenis en la 18-a j.c. La katolika preĝejo konstruiĝis en 1796 en la alia riverbordo. En 1910 loĝis 5955 da homoj, (3078 rutenoj, 1646 hungaroj kaj 1177 germanoj. Ĝis 1920 la komunumo apartenis al Máramaros, al distrikto de Rahó, poste al Ĉeĥoslovakio. Dum la hungara erao Nagybocskó etendiĝis en ambaŭ bordoj de Tiso, kiun la novaj ŝtatlimoj distranĉis je ĉeĥaj kaj rumanaj partoj. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Nagybocskó/Velikij Biĉkiv. Ekde 1945 Velikij Biĉkiv apartenis al Sovetunio (havanta statuson urbotipa loĝloko ekde 1947), fine ekde 1991 al Ukrainio.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Nagybocskó naskiĝis en 1894 Ottó Korvin, unu el la fondinto de Hungarlanda Partio de Komunistoj; en 1911 grekokatolika episkopo Tódor Romzsa, en 1913 János Balogh (zoologo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]