Ludvík Svoboda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emblemo de la ĉeĥoslovaka antaŭmilita armeo 1918 - 1939
Ludvík Svoboda
Ludvík Svoboda

Prezidento Generalo


En funkcio:
30-a de marto 1968 – 28-a de majo 1975
Prezidanto de registaro Jozef Lenárt (1963–1968)
Oldřich Černík (1968–1970)
Lubomír Štrougal (1970–1988)
Antaŭulo Antonín Novotný
Sekvanto Gustáv Husák

Naskiĝo 25-an de novembro 1895
en Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Hroznatín, Moravio, Aŭstrio-Hungario
Morto 20-an de septembro 1979
en Flago de Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Nacieco ĉeĥo
Politika partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio
Edzo/ino Irena Svobodová
Profesio soldato
La viro, al kiu oni malpermesis memuarojn.
v  d  r
Information icon.svg
Ludvík Svoboda
Naskiĝo: 25-an de novembro 1895
en
Morto: 20-an de septembro 1979
en
Civila agado: Prezidento
Soldata kariero
Rango: Armea generalo de Ĉeĥoslovakio
Deĵoris en: Ĉeĥoslovakaj legioj, 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso en Buzuluk, Ĉeĥoslovaka armeo
Militoj: Unua mondmilito
Bataloj: Dua mondmilito, Karpata-dukla operaco, Batalo ĉe Zborov, Batalo de Baĥmaĉ
v  d  r
Information icon.svg

Armea generalo Ludvík SVOBODA (li naskiĝis la 25-an de novembro 1895 – li mortis la 20-an de septembro 1979), estis ĉeĥoslovaka prezidento en la jaroj 19681975.

La unusola prezidento, kiu travivis sian vivon en uniformo. La generalo kun brila fido, sed sen politikaj kapabloj estis prefere eluzata de ceteraj gvidantoj. Dum komunisma renverso li helpis al potenco al Gottwald kaj je dudek jaroj pli malfrue li ŝirmis per sia nomo la duran normaligan reĝimon de Husák. Ambaŭkaze li estis fine senkompate senfunkciigita kiel emerito sen plua estonteco.

Vojo al Praga burgo[redakti | redakti fonton]

Heroo de Zborov[redakti | redakti fonton]

Svoboda naskiĝis en la jaro 1895 en vilaĝo Hroznatín proksime de urbo Velké Meziříčí. Li estis sole la unujara, kiam li perdis la patron, kiun morte vundis ĉevalo. La patrino devis zorgi pri mastrumaĵo, sed pli malfrue ŝi denove edziniĝis. Svoboda ekde la junaĝo helpis laborante en la bieno, kaj kiam li plenkreskiĝis, li komencis studi agrikulturan lernejon. Sed komenciĝis la unua mondmilito kaj apenaŭ la dudekjara junulo soldatiĝis. Sed en uniformo de la aŭstria potencujo li longe ne eltenis. Li transiris al legianoj kaj li suferis kun ili senfinan legianan marŝon. En infanteria regimento de Jan Žižka li partoprenis faman batalon ĉe Zborov. Post tio atendis lin siberia vojo al Pacifiko kaj longa navigado hejmen. Li revenis kun rango de kapitano en la jaro 1920.

Post la milito li ne volis resti en la armeo, li senvestigis la uniformon kaj ekcelis ĝis la naskovilaĝo. Lia pli aĝa frato Jozefo falis en serbia batalfronto, tial li do fariĝis laŭleĝa heredanto de la bieno. Sed dum la milito zorgis pri la mastrumaĵo lia duonfrato kaj Svoboda ne volis elpeli lin. Li decidiĝis, ke li iros studi kaj li fariĝos agronomo. En la jaro 1921 pro reveno de habsburgoj al la hungara trono estis proklamita mobilizo kaj Svoboda soldatiĝis denove. Tiumomente li konsciis, ke resti en kazerno por daŭre estos propre la plej simpla. Li estis perspektiva oficiro kaj atendis lin kontentiga kariero.

Sovaĝa Uĵgorod[redakti | redakti fonton]

Kapitano Svoboda renkontis sian edzinon dum dancbalo en Kroměříž. Estis aŭtuno de 1922. Ireno estis dudekunujara, Svoboda je kvin jaroj pli aĝa. Ireno naskiĝis en la jaro 1901 en riĉa muelista familio. Ŝi ekde junaĝo zorgis pri gefratoj, pli malfrue ŝi studis monaĥejan komercan lernejon. Ŝi estis tre belaspekta, ŝi ludis citron kaj ŝi apartenis al plej bonaj studentinoj. Ili enamiĝis unu la alian je unua ekvido. Post kelke da monatoj Svoboda petis la manon de la junulino. La geedziĝo okazis en tiam moda Velehrad.

Mallongtempe post tio la geedzoj decidiĝis akcepti perspektivan proponon. Por oficiroj, kiuj iros militservi ĝis Karpata Rutenio, la armeo preparis la plej diversajn avantaĝojn inkluzive de apartaj alpagoj. La geedzoj do transloĝiĝis ĝis la sovaĝa kaj bela lando en cismontaro de karpataj montopintoj. Fine ili ĉi tie pasigis longajn ok jarojn kaj kun paso de la tempo ili ambaŭ asertis, ke temis pri la plej bonaj jaroj de ilia vivo.

Sed la komencoj en la perdita Uĵgorod estis afliktaj. Dum la unuaj monatoj ili loĝis kiel subluantoj, en dometo kun argila planko kaj kun pajla tegmento, kie ili havis unu ĉambron kun forno. En unu fojo ili transportiĝis je cent jaroj reen. Ĉe la dometo estis eĉ ne ligna necesejo, tiun Svobodoj devis konstrui.

Ŝtopita vulpo[redakti | redakti fonton]

La registaro donis al Karpata Rutenio monan subtenon kaj en la centro de Uĵgorod rapide elkreskis konstruaĵoj de administrejoj, lernejoj kaj modernaj vendejoj. Ankaŭ geedzoj Svobodoj baldaŭ transloĝiĝis en novan lu-domon en la urbocentron, kie naskiĝis iliaj du infanoj – en la jaro 1924 filo Miroslav kaj la sekvantan jaron filino Zoe.

La naskiĝon de la filino Svoboda festis per aparta maniero. Preninte fusilon li foriris en proksimajn arbarojn. Kiam li revenis, li kunportis pafmortigitan vulpon. Li lasis ŝtopi ĝin kaj la trofeon li poste lokigis en ĉambron kiel memoro por la signifa tago.

Edzino Ireno estis kapo de la hejmo. Ŝi decidis pri ĉiuj praktikaj aferoj kaj Svoboda respektis ŝiajn decidojn kaj opiniojn. Ili iradis en dancbalojn kaj en teatrojn. Turismo apartenis al iliaj plej grandaj ŝatokupoj. Somere piede kaj vintre skiante ili entreprenis aventuremajn kaj korpe pretendemajn ekskursojn tra fantasta pejzaĝo. Ili dormis en turismaj kabanoj, arbarrestadejoj kaj ankaŭ sub vasta ĉielo. Ili vojaĝis en la sovaĝan karpatan naturon ne nur ĉiun dimanĉon, sed ili pasigis en ĝi ankaŭ ĉiujn feriojn.

Munkena perfido[redakti | redakti fonton]

En Karpata Rutenio oni parolis per kelke da lingvoj – germanerutene, sed precipe hungare. Por kompreni al soldatoj Svoboda devis eklerni la komplikan lingvon kaj li eĉ sukcese plenumis ŝtatan ekzamenon el ĝi. Pli malfrue li estis translokigita per ordono en Armea Akademio en Hranice na Moravě, kie li instruis ĝuste la hungaran lingvon.

Ili transloĝiĝis en la jaro 1931. Sed jam je tri jaroj pli malfrue la familio devis transloĝiĝi denove – ĉifoje ĝis Kroměříž. Svoboda avancis je majoro kaj je komandanto de bataliono. Malgraŭe senĉese restis al li tempo por la familio – vintre ili glitkuris, somere ili iradis naĝi. Li havis al la infanoj tre fortajn ligojn, li eĉ zorgis mem pri ili. Kiam lia edzino toksiĝetis pro gashejtado kaj ŝi devis suferi duonjaran kuracrestadon en Altaj Tatroj, restis al li nenion alian ol transpreni eĉ familiajn devojn. Li ofte ludis tenison kun sia filo Miroslav. Kaj memkompreneble li kuprenis ambaŭ infanojn al montar-turismaj ekskursoj.

Kiel ano de la armeo Svoboda estis granda patrioto kaj li gvidis ambaŭ infanojn al tio, por ke ili konfesu la samajn valorojn. Li ĝoje rakontis al ili siajn legianajn spertojn, li klopodis encerbigi al ili precipe senton de la nacia fiereco al belecoj de la ĉeĥa lando, al ĉeĥa historio. Ne estas mirinde, ke munkenan interkonsenton kaj malvalidigon de mobilizo li persone perceptis kiel kruelan perfidon. Post proklamo de la mobilizo forveturonte ĝis limoj li ekparolis al la venintaj soldatoj. Li estis plena de fortoj kaj decido defendi sian patrujon. Sed poste ili malhonorige revenis. Estis fino. Svobodon atakis profunda seniluziiĝo.

Vojo al batalo[redakti | redakti fonton]

Poste venis okupacio, okupo de kazernoj kaj en duono de la jaro 1939 disirigo de la armeo. Subite li estis senlaborulo. Li perdis sencon de la vivo, ties plenigon kaj celon. Preskaŭ kvaroncentjaron li travivis en uniformo, nun li estis ironta por labori kiel administranto en vinagrofabrikon en Bzenec. Sed tio estis nur kamuflado por oficejoj. Li sciis, ke li ne povas longe elteni vivi sen armeo. Dume li aliĝis ĝis rezistmovada organizo Defendo de nacio. Li volis batali kontraŭ okupantoj kaj tio signifis la unusolan: foriri malantaŭ la limon kaj denove aniĝi – se ili kreiĝos – en legionajn taĉmentojn. „Se mi ne estus servanta al mia patrujo, mi estus perfidinta la tutan mian vivon,“ li skribis pli malfrue pri sia decido.

Li diskutis pri ĉio kun la edzino. Memkompreneble ŝi ploris, sed ŝi estis firma. Ŝi sciis, ke tio estas lia devo kaj ke li povas fari nenion alian. Jam longtempe ŝi antaŭsentis, ke li decidiĝos por tiu ĉi vojo, kaj ŝi ne intencis malhelpi lin. Nun li fieris pri ŝi, pri tio, kiel ŝi estas kuraĝa. Tagon por foriro li elektis simbole: la 11-a de junio de 1939 estos la 16-a datreveno de ilia geedziĝo. Fine li devis ekvojaĝi je kelke da tagoj pli baldaŭ. Li ripetis la vortojn de la edzino: „Se vi ne forirus, mi devus honti pro vi. Sed tiel ĉi mi preĝos.“

Ireno restis sola kun la infanoj kaj ŝi sekretigis longajn monatojn, ke ŝia edzo elmigris. Ŝi diradis al ĉiuj, ke li foriris ĝis Prago kaj ekde tiu momento ŝi havas neniajn informojn pri li. Kiam pli malfrue vizitis ŝin gestapo, ŝi ripetis al ili la elpensitan rakonton. Mirinde ili kredis al ŝi ĉifoje. Kaj malgraŭ tio, ke ŝi havis kontaktojn kun mesaĝisto, kiu alportis al ŝi informojn de la edzo el Pollando, kaj pleje ŝi organizis kontraŭleĝan transiron de pluaj soldatoj trans orienta limo.

Atako per tranĉilo[redakti | redakti fonton]

Kiel la plej supera oficiro li fariĝis komandanto de pola taĉmento, sed jam post kelkaj monatoj liaj soldatoj venis en rusan militkaptitecon. Komenciĝis la dua mondmilito kaj Svoboda kredis, ke ĝi finiĝos dum unu jaro. Li volis iri en Francion, kie estis estiĝonta ĉeĥoslovaka korpuso. Anstataŭ transŝovo lia taĉmento estis devige restadigita en rusa kazerno. Kiel militkaptitoj? Iel duone. Prefere tio estis hejma malliberigo. Estis malmulte da manĝo kaj ĝi estis malbona. Rusa grenkaĉo ne sufiĉis al la soldatoj, same kiel maldensa brasiksupo.

Pleje li devis solvi konfliktojn en ekkvereliĝintaj trupoj. Komunistoj disŝiris la ĉeĥoslovakan flagon kaj el parto ili faris la sovetan. Tio signifis klaran malobservon de la armea regularo. Dum kontrolo de ordo Svoboda kritikis soldaton, kiu tuj poste ekkuris kontraŭ li kun tranĉilo en la mano. Svoboda ne havus tempon por defendi sin. Feliĉe la ceteraj soldatoj ĵetiĝinte sur lin puŝis lin teren.

Fine de la jaro 1939 li ricevis ordonon por vojaĝi al Moskvo. Li nur dume pripensis, kion ili povas voli de li kiel de la komandanto. Li alveturis unuanfojon ĝis la ĉefurbo de Rusio. Ili loĝigis lin en luksa hotelo, veturigis lin tra Moskvo, gvidigis lin en teatron, al opero, tra muzeoj. Kaj ankaŭ en interkonsiliĝojn. Li interkonsentis kun sovetaj kolegoj iompostioman transŝovon de la ĉeĥoslovakaj soldatoj okcidenten. Pli malfrue la situacio pli akriĝis kaj sovetoj postulis, por ke ĉiuj ĉeĥoslovakaj soldatoj tuj foriru. Triono de la taĉmento rapide transŝoviĝis ĝis Istanbulo.

Mortkondamnita[redakti | redakti fonton]

Jam tiam Svoboda spekulaciis kun ebleco fondi armean taĉmenton eĉ en Rusio. Sed tiu dum havis „amikecan“ kontrakton kun Germanio, fifaman pakton Molotov – Ribbentrop. Pleje li havis el Londono (vidu: ĉeĥoslovaka ekzila registaro) al nenio tia permeson. Li estis plenrajtigita sole por trakti pri evakuado de la soldatoj el Rusio. Nur post la atako kontraŭ Rusio de naziistoj la situacio radikale ŝanĝiĝis.

Sed unue li devis suferi ekzamenon per fajro. Unufoje vespere Svoboda estis arestita. Per tradicia maniero: ili sendis por li aŭtomobilon, por ke li veturu al generalo Fokin, sed temis pri nenia amika renkontiĝo. En laborĉambro ili kulpigis lin pro spionado. Subkolonelo Svoboda alianciĝis kun la malamiko de Sovetunio kaj nun li estos laŭleĝe kondamnita. Tri viroj en la ĉambro estis samtempe esploristoj kaj juĝistoj. Militjuro. Estis klare al li, ke ili ludas je lia vivo. Sed li defendis sin, serĉis argumentojn, kontaktojn al siaj homoj. Matene li estis ekzekutota. Sed poste ili verkontrolis liajn informojn kaj denove ili vokis lin. Sur tablo staris botelo da vodko. Ili eltrinkis ĝin je amikeco kaj Svoboda estis libera. Eble temis pri mistera ekzameno, eble savis lian vivon iu potenca en Kremlo. La tuta kazo estas ĝis nun vualita en vualon de mistero.

Post la atako kontraŭ Rusio Svoboda spertis pluan ŝokon. Kiel komandanto li respondencis pri sia soldata taĉmento sole al ĉeĥa registaro. Sed nun sovetoj postulis de li liajn soldatojn. Kaj pleje ili volis sendi ĉiujn al morto. Berija nome elpensis, ke li malsuprenĵetos ĉeĥoslovakojn kiel paraŝutistojn ĝis germana postfrontejo. Tio estis klara morto. Svoboda rifuzis. Denove li estis kelke da tagoj izolita en sia ĉambro kaj gardata de sekreta polico. Sed fine la plano ne okazis kaj li povis reveni al sia taĉmento.

Buzuluk[redakti | redakti fonton]

Ludvík Svoboda parolanta al siaj viroj
Membroj de Ĉeĥoslovaka armeo ricevas de Ludvík Svoboda medalojn pro kuraĝeco

Fine de la jaro 1941 falis definitiva decido kaj malantaŭ Uralo, ĉe limregiono de Eŭropo kaj Azio, en la malproksima Buzuluk komencis formiĝi soldata taĉmento. Komencoj estis tre komplikaj kaj mil soldatoj devis lukti kun manko de armilaro kaj ekipaĵaro. Eĉ ekzerci ili devis dume sen armiloj.

Malgraŭ tio ke la armeo devis esti senpolitika, Svoboda invitis al Buzuluk gvidanton de komunistoj Gottwald, por ke li parolu al la soldatoj. Sed parto de oficiroj elkontraŭstaris – malhelpis ilin, ke li invitas al la taĉmento komuniston. Svoboda unue koleriĝis, ja li respondecas pri la bataliono. Sed fine li konvinkis siajn subulojn kaj Gottwald en duono de la jaro 1942 alveturis. La komunista gvidanto promesis al Svoboda sian politikan subtenon. Kvazaŭ li antaŭsentus, kiel en februaro de 1948 estos taŭgaj por li la servoj de la generalo.

La bataliono estis formita, la ekzercado finiĝis. Kaj Svoboda ne plu volis atendi, li volis iri albatalfronto, li volis batali. Tial li provis fari apartan faron. Li skribis personan leteron rekte al Stalin postulante lin, por ke li sendu en batalojn la soldatojn. Sovetoj plenumis lian postulon. Komence de la jaro 1943 la taĉmento ekveturis al batalfronto. Sur vagonoj estis surskriboj "Morto al faŝistoj" kaj "Kun Svoboda por libereco". [Ĉeĥe skribite: "Se Svobodou za svobodu" (ĉeĥe "svoboda" signifas "libereco").] Mil soldatoj ekiris. Sed Svoboda estis de Londono nomita sole provizora komandanto de la bataliono, kaj kiam pli malfrue estiĝis memstara brigado, oni sendis el Londono en lian postenon alian superan komandanton. Svoboda estis ĉagrenita, sed li povis fari nenion. Nur post senbezona sangoverŝado en batalo ĉe Dukla Svoboda fariĝis komandanto de la tuta armea korpuso.

Malbonaj informoj[redakti | redakti fonton]

Jam en la jaro 1940 Svoboda ricevis proponon, ke ili transveturigos liajn edzinon kaj la infanojn ĝis Rusio. Li rifuzis, li timis eblan riskon dum transporto. Pli malfrue li amare bedaŭris sian rifuzon. Li longtempe sciis pri la familio nenion, nur en la jaro 1942 li ricevis ian protektoratan ĵurnalon kun listo de ekzekutitoj, kie estis notita ankaŭ Irena Svobodová. Li ekteruris, sed pli malfrue montriĝis, ke temas pri la identaj nomoj.

Sed dum operacioj en Dukla li akiris unuajn informojn, kiuj tre konsternis lin. Lia kuraĝa filo estas morta, la edzino kun la filino devas dum longaj jaroj kaŝi sin. Svoboda plendis por si: „Miĉjo, kial mi tiel dure edukis vin?“ Tio estis por li grandega vundo. Sed nur post la liberigo li eksciis ilian tutan okazintaĵon.

Lia edzino ne mallaboris kaj ŝi aniĝis en la rezistmovadon. Ĉe Kroměříž estis malsuprenĵetita la unua paraŝutsendaĵo. Irena mem forportis la paraŝuton kaj sendostacion ŝi kaŝis en ĝardeno. La paraŝutistoj estis malkaŝitaj kaj gestapo akiris ŝian nomon. Ili komencis ŝin observi. Poste perfidis ankaŭ unu el la paraŝutistoj. Li transiris en flankon de naziistoj kaj la gestapo preparis kaptilon. Irena feliĉe lastmomente eksciis, ke ĉio estas malkaŝita kaj ke minacas al ŝi arestigo. Ŝi tuj devis malaperi. Eĉ kun la infanoj. Ili interkonsentis, ke ili kaŝos sin ĉe parencoj. Sed en la vilaĝon venis la gestapo. Vico da parencoj estis arestita, en la manojn de la gestapo falis ankaŭ la deksepjara filo Miroslav.

Jam la 28-an de oktobro de 1939, duonjaron post la okupacio, la kuraĝa knabo ornamis nokte monumenton de Masaryk. Pli malfrue spite al sia junaĝo li plenumis la plej diversajn kontraŭleĝajn taskojn. Nun li estis kruele torturata kaj esplorata. Post tio ili transveturigis lin en koncentrejon Mauthausen, kie li en marto de 1942 mortis. Laŭ unu atesto li estis eĉ pafmortigita dum fuĝo. Li rifuzis subiĝi. Irena Svobodová kun filino Zoe kaŝis sin dum la tuta resto de la milito. En malgranda ĉambreto sub tegmento de vilaĝa domo, en arbaroj kaj en subtegmentoj. Post multaj monatoj de suferoj, malsato kaj malcerteco prenis ilin sub sian ŝirmon komence de la jaro 1945 partizana brigado.

Akcipitro ministro[redakti | redakti fonton]

La milito signifis por Svoboda, same kiel por lia edzino, principan rompon en la vivo. Ne nur pro la perdo de la amata filo, de la patrino de Irena kaj pluaj parencoj. Tio estis evento, kiu ŝanĝis absolute ĉion. Post malĝoja kaj ĝoja renkontiĝo post ses jaroj de adiaŭigo geedzoj Svobodoj transloĝiĝis ĝis Prago.

Svoboda havis subite grandegan fidon. Li revenis kiel armea generalo, kiel heroo de Dukla kaj de ukraina Sokolove, kiu alportis komune kun Ruĝa Armeo liberecon. Samtempe li estis de aprilo de 1945 ministro de nacia defendo. Ne kiel politikisto kaj reprezentanto de iu politika partio, sed kiel soldato, kiu prezentis siajn kapablojn en venkaj bataloj.

Post la militaj spertoj li fariĝis ankoraŭ pli granda patrioto. Per sia maniero li apartenis al la plej radikalaj nacionalistoj. Hodiaŭ taŭgus por li esprimo akcipitro. Li estis simple soldato kaj li ne kapablis vidi multajn aferojn politike. Li ekzemple postulis aligon de kelkaj germanaj teritorioj per formo de armea anekso kaj ankaŭ en demando de forŝovo de germanoj li prezentiĝis absolute nekompromise.

Fiaĵo al Beneš[redakti | redakti fonton]

En februaro de 1948 li estis ludinta signifan rolon. Kvankam li devis estis senpartia, li subtenis komunistojn kaj Gottwaldon. Ne estas mirinde, ke li fine stariĝis al ilia flanko. En la kriza momento Beneš havas unusolan demandon. Li postulas certigon, ke la armeo staros en la flanko de demokratio kaj okaze de bezono ĝi kapablos sekurigi ordon. Sed Svoboda ne povas doni al li similan garantion. Li donos armean ordonon, kiu apelacias al apolitikeco. Polico kaj milico estas en la flanko de komunistoj, unusole la armeo povus ŝanĝi dismeton de la fortoj. Al vico da taĉmentoj komandas kontraŭuloj de komunisma renverso. Sed Svoboda proklamos, ke li ne kondukos la soldatojn kontraŭ la popolo. Precize tiel li promesis tion al Gottwald. „Mi iras kun la popolo,“ li respondis lian rektan demandon, en kiu flanko li staras.

Li servakiris per tio partoprenon en la nova, postfebruara registaro. Sed li ne apartenis al komunistaj favoratoj. Li ne havis amikojn inter komunistoj, li ne konis ilin el la tempoj de la unua respubliko. Plua el la kaŭzoj estis lia malemo al komunismaj solenoj kaj vesperetoj. Svoboda estis nome nefumanto kaj preskaŭ abstinulo. Nur escepte li drinkis leĝeran blankan vinon.

Kvankam aŭtune de la jaro 1948 li aniĝis en Komunisman Partion de Ĉeĥoslovakio (KPĈ), li ne havis facilan pozicion, precipe pro sia legiana pasinteco. Eĉ ne helpis lin klopodo pri liberigo de kelkaj arestitaj oficiroj. Li provis savi ankaŭ generalon Píkon. Onidire li intervenis rekte ĉe Gottwald, kiu promesis al li, ke li ne sendos al morto Píkon. Sed tuj poste Gottwald elturniĝis, ke li estis traktante supervoĉdonita. La generalo estis ekzekutita. Kaj kun la ministro komenciĝis balanci la brakseĝo.

Alvoko al memmortigo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1950 generalo Svoboda estis kritikata jam rekte el Rusio. Gottwald ricevis ordonon, ke li devas seniĝi de li. Li ne havas fidon de la soveta armeo kaj ne eblas partopreni kun li armeajn sekretojn. En aprilo de 1950 li estis revokita el la ministeria funkcio kaj sur lia posteno venis Čepička, bofilo de Gottwald. Malgraŭ tio ke li servakiris markon de reprezentanto de reakciaj rondoj, por mallonga tempo li ricevis ankoraŭ politikan „butikon“. Gottwald volis teni lin nomante lin vicpremiero kaj prezidanto de komitato por korpa edukado kaj sporto. Sed en la jaro 1951 Stalin denove interesiĝis pri tio, kion faras tiu Svoboda. Kaj kiam li eksciis, ke li estas senĉese en la registaro, li suferis tion kun granda malŝato. Tial atendis Svobodon fina falo. Dum ankoraŭ kun granda servmeritaĵo – forirante en emeritecon li estis ricevonta por uzado aŭtomobilon kaj vilaon en Prago. En respondoj de arestitaj komunistoj en politikaj procesoj la nomo de Svoboda komencis aperi senĉese pli ofte. Li atendis tion la plej malbonan.

En novembro de 1952 li estis dum proceso kun Slánský arestita. Tio estis ludinta kiel en spiona filmo. En ĉefa stacidomo alpaŝis al li sekretaj policanoj, ili ligis liajn okulojn kaj forveturigis lin en arestejon en Ruzyně. Post kelke da tagoj vizitis lin ministro de sekureco. Forirante el la ĉelo li postlasis al li strangan donacon. Razilon. Por ke la generalo povu per tratranĉado de vejnoj „almenaŭ“ savi sian honoron.

La edzino longe antaŭsentis nenion. Nur post unu semajno ŝi ricevis leteron. Svoboda skribis al ŝi, ke li forveturas deĵore por kelke da tagoj for. Daŭris pluan semajnon antaŭ ol ŝi eksciis la kruelan veron. Ŝi iris propeti al Zápotocký, kiu estis tiam premiero. Sensukcese. La estonta prezidento mem timis pri sia vivo kaj por aliaj li eĉ ne movis per fingro.

Ankaŭ Svoboda defendis sin skribante leteron plena de despero adresita rekte al Gottwald. Li skribis pri malglorigo, kiu trafis lin, kiam li estis kulpigita pro malamikeco al sovetoj. Li rememorigis al Gottwald, ke li ĉiam gvidis sin per liaj konsiloj kaj ke li estis ĉiam sincera amiko de Sovetunio. Ĉifoje la ardaj petoj ĝisatendis efikon kaj ili tralasis Svobodon. Nur li ne devis forlasi Pragon. Pro esplordemandado, kiu de malproksime ankoraŭ ne finis.

Amiko Nikita[redakti | redakti fonton]

Sed post nelonge li forloĝiĝis el Prago. La kvindeksepjara generalo en emeriteco ekcelis rekte al la naskovilaĝo Hroznatín. Ankoraŭ antaŭ kelke da jaroj, kiam li estis en alta funkcio, li helpis konstrui lokan agrikulturan kooperativon. Li kredis al tio, ke en kolektivo laboro estos pli sukcesa por kamparanoj. En la vilaĝo estiĝis komuna kuirejo, lavejo kaj infanvartejo. Nun li revenis helpante, kie estis bezone. Sed tio ne povis senigi lin de pezigaj sentoj. Post multaj jaroj en la armeo li suferis monatojn de profunda deprimeco. Same kiel lia edzino. Batalante kontraŭ naziismo ili endanĝerigis siajn vivojn alportinte vicon da oferoj, ili perdis siajn proksimulojn. La reĝimo, al kiu ili volis servi, tiel ĉi rekompencis ilin.

Kaj poste subite denove ĉio turniĝis. En la jaro 1954 alvojaĝis viziti Ĉeĥoslovakion Nikita Ĥruŝĉov. Li demandis pri Svoboda, kaj kiam li eksciis, kio okazis kun li, li postulis tujan rebonigon. Li volis persone renkontiĝi kun la generalo. Ili konis unu la alian el la milito kaj la vivgaja Nikita ne forgesis la malnovan amikecon. Ili haste kudris por Svoboda generalan uniformon kaj ili alveturigis lin en Pragon. Kaj samtempe ili trovis por li novan, respondecan postenon. Svoboda fariĝis estro de armea akademio de Gottwald. Por kvar jaroj. Poste li transloĝiĝis en Pragon, kie li fariĝis estro de Armea historia instituto. Pleje li komencis vojaĝi tra la respubliko rakontante pri siaj spertoj el la batalfronto. Pli malfrue li verkis ĉion kaj en la jaro 1960 li eldonis libron pri rememoroj nomita El Buzuluk ĝis Prago. Ĝi estis eksterordinare sukcesa. Tio alkondukis Svobodon al ideo verki siajn memuarojn.

En Praga burgo[redakti | redakti fonton]

Batalo pri sekvanto[redakti | redakti fonton]

Kulminis Praga printempo, en la lando okazis unu ŝtorma ŝanĝo post la alia. Finis longa periodo de registaro de Novotný, unue partia kaj poste ankaŭ prezidenta. La ĉiopovan burokraton alternigis en la funkcio de la unua sekretario Dubček kaj nun oni serĉis konvenan viron al posteno de la kapo de la ŝtato.

Kiam Novotný rezignis post abrupta kritiko de presaro, aperis kelke da novaj kandidatoj. Kaj ekestis kampanjo. Unufoje ekde la komenco de la ŝtato ne estas anticipe klara kandidato. Oni serĉas prefere reprezentativan tipon. Iun, kiu taŭgas al la reforma bildo. Kiu havas post si grandan kvoton en la konstruado de la ŝtato (ekzemple dum la liberigado) eĉ maljustan persekutadon, kiu povas kunigi la nacion. Oni serĉas moralan personecon, kiu havas naturan aŭtoritatecon kaj oni estimas ĝin. Tio devus esti prefere ĉeĥo, sed ĉifoje tio ne estas kondiĉo. Estis falantaj diversaj nomoj: Císař, Smrkovský, Novomeský. Memkompreneble, ke tio devis esti komunisto. „Ia profesoro se estus,“ notis unu el alte postenigitaj komunistoj. Havi tiel komunistan Masarykon.

Sed dum traktado de la centra komitato jam nur unu favorato estis. Generalo Svoboda. Sed vico da politikistoj leviĝis kontraŭ li. Ili volis malhelpi lian nomigon kaj kelkaj iris tiel malproksimen, ke ili atakis lin pro lia maljunaĝo. Tio, kio antaŭe malhelpis neniun, estis nun grava obstaklo.

Kuracista atesto[redakti | redakti fonton]

La elektado estis prokrastita kaj Dubček mendis kuracistan ateston. Li revenis en la traktadon kun konfirmo, en kiu grupo da kuracistoj markis la sanstaton de Svoboda kiel kontentiga. Intertempe antaŭ konstruaĵo de la centra komitato ekestis demonstracio kontraŭ Svoboda. Partoprenantoj ekkriis provokemajn sloganojn postulante kiel prezidento Císařon.

Sed la politikistoj elektis Svobodon. Pri lia elekto decidis du privilegioj de Svoboda – kiel generalo el orienta batalfronto li ĝuis grandan aŭtoritatecon de loĝantoj kaj pleje li estis akceptebla por ĉeĥoj kaj slovakoj. Ankaŭ Moskvo havis nenion kontraŭ li. Krome, la komunistaj gvidantoj serĉis politikiston sen personaj ambicioj. Ili ne volis, por ke la nova prezidento aktive okupiĝu per la politiko. Svoboda ankoraŭ momenton hezitis, ĉu li akceptu la prezidentadon. Li demandis pri la opinio sian edzinon kaj tiu estis por. Li konsentis. La 30-an de marto de 1968 estis elektita kiel ĉeĥoslovaka prezidento la unua profesia soldato.

Tuj post sia elekto li kaŭzis malgrandan skandaleton. Li nome decidiĝis meti florkronojn sur tombojn de siaj antaŭuloj. Li elektis la sekvantan vicon: Masaryk, Beneš, Gottwald, Zápotocký. Tiel ĉi ili ja regis unu post la alia. Sed estis rekomendite al li, por ke li forveturu al maŭzoleo en Vítkov kaj nur post tio li vizitu la tombojn de la du unuarespublikaj prezidentoj.

Esperplenaj komencoj[redakti | redakti fonton]

En la komencoj lia regado en Praga burgo estas perceptata pozitive. Post tri laboristaj prezidentoj iom revenis spirito de la unuarespublika nobleco. Tre helpis lin ankaŭ lia edzino Irena, kiam ŝi komencis okupiĝi per karito. Post la prezidentaj edzinoj, kiuj zorgis maksimume pri burgaj kuirejo kaj nutraĵdeponejo, interesis ŝin handikapitoj. Ŝi staris ĉe ekesto de la unua SOS infana vilaĝeto en Dubí ĉe Karlovy Vary, sed ŝi helpis ankaŭ pluajn.

Ankaŭ Praga burgo spertis ŝanĝojn. Svobodoj lasis forigi lignotabulojn kovrantaj barilojn kaj porgedojn. Ili igis malkonstrui novajn murojn, per kiuj siatempe fortikigis sin geedzoj Gottwaldoj.

Sed Svoboda neniam havos realan politikan influon, eĉ kiam memkompreneble el titolo de sia funkcio li estas ano de la centra komitato. Eĉ ne dum mallonga regado de Dubček, des malpli en la tempo de lia sekvanto Husák. Svoboda pleje estis neniam politikisto. Kiel generalo li estis ministro kaj nun li estas kiel generalo prezidento. Do iom por montrado, sed bedaŭrinde en tre malbona tempo. Sed inter la popolo disvastiĝis imago pri lia politika saĝeco kaj principeco. Kaj ĝuste tiu ĉi marko en estonteco estis ŝirmonta la duran normaligan reĝimon de Husák.

Vojo ĝis Moskvo[redakti | redakti fonton]

Praga printempo finiĝis, rusaj tankoj okupis la landon. Ankoraŭ vespere Dubček telefonis al la prezidento postulante lin, por ke li tuj venu en la centran komitaton. Kiam Svoboda post noktomezo venis, ili demandis lin, ĉu li invitis la sovetajn soldatojn. Svoboda tute klare rifuzis tion. Sed li subskribis ordonon, por ke la armeo neniel rezistis al la okupantoj.

La trian tagon post la okupacio Svoboda forflugis ĝis Moskvo, tro baldaŭ kaj netaktike. Pli malfrue li rememoris, ke en tiuj tagoj telefonis al li ia virino konsilante al li, por ke li pafmortigu sin je protesto kontraŭ la okupacio. Eble li elpensis tiun ĉi rakonton, li tamen poste minacis per ĝi en Moskvo. „Mi estas maljuna homo, mi povas enpafegi kuglon en mian kapon, sed mi ne agos antaŭ tiu ĉi nacio malhonore.,“ li proklamis antaŭ Breĵnev metante la unuan kondiĉon. Li sidiĝos al traktado, nur kiam sovetoj tralasos forrabitajn politikistojn. Breĵnev estis surprizita pro tio, sed li plenumis lian postulon.

Tio estis unusola sukceso. Plu lia energia konduto prefere damaĝis. Li tro rapide kapitulacis akceptante kondiĉojn de la okupantoj, li neniam estis politikisto kaj diplomato. Li volis trakti sole en nivelo jes – ne. Li ne volis intertrakti. Sed li senĉese avertis ĉeĥajn politikistojn antaŭ necedemo, kiu povus havi por la ĉeĥa lando vide neatingeblajn sekvojn. La rezisto estis vana, al la civitanoj minacis sangverŝado.

Li volis kapitulacii kun fiereco de soldato. En Kremlo li onidire ekkriis en unu momento je ĉeĥaj politikistoj: „Ĉu vi devas senĉese nur parolaĉi!? Jam vi ĝisparolaĉis al tio, ke vi havas la okupitan landon. Do kondutu laŭ tio, ne parolu kaj agu. Mi vidis en la vivo jam montojn da mortintoj kaj mi ne permesos, por ke pro viaj paroloj pereu miloj da homoj.“

Malpermesitaj memuaroj[redakti | redakti fonton]

En pluaj eventoj li jam rolis minimuman rolon. Li detiriĝis en Burgon kaj nur de malproksime li observis la komencojn de la normaliga reĝimo. Li prikonsideris rezignon, sed kiam Husák promesis al li, ke ne ripetiĝos incitkampanjo el la 50-aj jaroj, li restis. Sed tio estis nur vortoj. Husák ankoraŭ bezonis lin por ŝirmi sian duran reĝimon. Kiam li havos ĉion firme en la manoj, li interŝanĝos lin ankaŭ en Burgo. Svoboda estos jam duanfojon en la vivo misuzita kaj senfunkciigita.

Ĉefa enhavo de laboro de Svoboda fariĝis memuaroj. Li laboris en ili jam de la duono de la sesdekaj jaroj. Nun li kreis grupon de kunlaborantoj-historiistoj, kiuj enmetis liajn rememorojn en historian kuntekston.

La unua parto de la memuaroj havis grandan sukceson. La tuta preskvanto estis forvendita, la libro estis tradukita en vicon da lingvoj kaj eldonita eĉ en eksterlando. Hejme jam estis eldonita la dua parto kaj oni preparis alpreson de la unua. Sed poste la situacio principe ŝanĝiĝis.

Politburoo postulis kelkajn antaŭajn marksistaj historiistoj pri scienca opinio. La fino estis klara: la libro disiĝas kun oficialaj opinioj. Da eraroj estas la tuta vico – de idealigo de Masaryk kaj Beneš ĝis nepermesataj citaĵoj el Čapek. Husák ordonis al la kunlaborantoj de Svoboda, por ke ili donu al li ĉiujn notojn al la libro. Tuj konfiskis ilin la sekreta polico. Kiam Svoboda eksciis pri tio, li ruĝiĝis pro kolero kaj pro humiligo. Li iris por plendi al Husák, sed tiu elturniĝis, ke temis pri kolektiva decido de la centra komitato. En januaro de 1972 la tuta preskvanto estis diserigita. La politburoo, kies ano Svoboda estis, akceptis aldone decidon, ke venontfoje plu neniu el la plej supera gvidantaro povas verki kaj eldoni siajn memuarojn sen kolektiva aprobo. Prezidento eĉ neniu alia.

Vojo el Praga burgo[redakti | redakti fonton]

Venĝo de la prezidento[redakti | redakti fonton]

La malpermeso kaj la neniigo de liaj memuaroj signifis por Svoboda ŝokon, el kiu li neniam rekonsciiĝis. Li estis sepdeksesjara kaj li kun teruro konsciis, ke li estas nur enscenigita figureto.

Jam longe li havis sanproblemojn. Li suferis pro arteriosklerozo, ĉesis servi lia memoro. El tiu tempo ankaŭ devenas kurioza okazintaĵo pri lia ĉeesto en kunsido de la centra komitato. Kiam li foje venis kaj salutis sin kun la ceteraj, li demandis, kiam venos Aleksĉjo. Do Dubček.

En la jaro 1973 li estis ja elektita denove kiel prezidento, sed tuj poste venis principa ŝanĝo. Encefalito por daŭre katenis lin al lito. Li neniam tute rekonsciiĝis, li devis por daŭre resti en zorgo de kuracistoj kaj de familio. Ekde tiu tempo li ne povis aktive labori, li povis plenumi neniajn oficialaĵoj, kiuj apartenas al la prezidenta funkcio. Li volis rezigni, sed lia peto ne estis plenumita. Kaŭzo estis nedecidemo de Husák; li ne sciis, kiun elekti al la posteno de Svoboda. Momenton daŭris antaŭ ol li solvis la problemon. Li mem fariĝos prezidento.

Tial li rekomendis al la prezidento, por ke li abdiku. Sed ĉifoje Svoboda decidiĝis, ke li ne rezignos. Kaj malgraŭe, ke li estis ekde la jaro 1974 pro sia kormalsano katenita al lito. Tio estis lia lasta rezisto, venĝo. Sed decidiĝis ankaŭ Husák. Ne volante atendi, kiam Svoboda estos mortinta, li decidiĝis ŝanĝi la konstitucion. Li volis la prezidentan funkcion por si, tial li transskribis la konstitucion tiel, por ke dum longdaŭra nekapablo de prezidento povu esti elektita prezidento nova. Tuj post ties akcepto li revokis Svobodon kaj li mem transloĝiĝis en Pragan burgon.

Oni skribis la jaron 1975, Svoboda estis la 80-jara. Ili transveturigis lin en lian vilaon en Břevnov, kie li plu vivis en zorgado de sia edzino. Ankoraŭ longajn kvin jarojn. Li mortis nur en septembro de 1979, lia fidela edzino Irena somere de la sekvanta jaro. Ambaŭ estas enterigitaj en komuna tombo en tombejo en Kroměříž.

Ĉeĥoslovakaj prezidentoj
Antaŭulo: 19681975 Sekvanto:
Antonín Novotný Ludvík Svoboda Gustáv Husák


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.