Béla Borsos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Borsos
Persona informo
Naskonomo Borsos Béla Sándor
Naskiĝo la  31-an de julio 1913(nun 1913-07-31)
en Hungario Beregszász (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 7-an de oktobro 1991
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoUniversitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o József Borsos (arkitekto)
Okupo
Okupo arkitekto • arthistoriisto
vdr

Béla Borsos [borŝoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Borsos Béla Sándor estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto, arthistoriisto, muzeestro. Lia nobela antaŭnomo estis szentgróthi [sentgrOti], lia frato estis József Borsos (arkitekto).

Béla Borsos[1] naskiĝis la 31-an de julio 1913 en Beregszász (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Berehove en Ukrainio), li mortis la 7-an de oktobro 1991 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Borsos frekventis bazlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Sátoraljaújhely, li maturiĝis en gimnazio en Szolnok en 1931, poste li akiris arkitekturan diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en Budapeŝto en 1936. Post siaj studoj li estis arkitekto en pluraj laborejoj. En 1948 li akiris plian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány kaj li doktoriĝis. Plej ofte li okupiĝis pri historiaj monumentoj en Budapeŝto. Inter 1955-1962 li instruis en la teknikuniversitato, poste li estis titulara instruisto. Li instruis ankaŭ en la Arta Altlernejo Moholy-Nagy. En 1967 li kandidatiĝis, en 1986 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1973 li fondis arkitekturan muzeon, poste li gvidis ĝin. Lia plej ŝatata esplortemo estis la vitraj artaĵoj. Li edziĝis al vidvino kun 2 infanoj en 1946, lia edzino naskis filinon en la sekvanta jaro.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar üvegművesség története (disertaĵo, 1948)
  • Bonyhád városképi és műemléki vizsgálata (1953)
  • Budapest építészettörténete, városképei és műemlékei (kunaŭtoro, 1959)
  • Régi magyar üvegművészet (1965; ankaŭ germane kaj angle)
  • A magyarországi üvegművesség története (disertaĵo, 1966)
  • Régi pest-budai patikák üvegedényei (1974)
  • A magyar üvegművesség. (libro, 1974)
  • Az üvegművesség története és szakmai esztétikája (studenta lernolibro, 1975)
  • Anyag és technika stílusformáló szerepe az európai üvegművesség történetében (disertaĵo, 1985)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]