Urbo

El Vikipedio

(Alidirektita el Urboj)
Saltu al: navigado, serĉo

Geografio > Urbo


Urbo estas vasta aro de domoj, aranĝitaj laŭ stratoj, iafoje limita per ĉirkaŭmurego, kaj entenanta komercejojn, fabrikojn kaj administraciojn por la servo de siaj loĝantoj kaj de la ĉirkaŭa regiono. Pro sia denseco kaj la vivmaniero de ĝia kunprenita loĝantaro, urbo perdis sian vilaĝan karakteron kaj la senperan kontakton kun la kamparo (PIV).

Alivorte, urbo estas loĝa kolonio kun precipe grava statuso kiu diferencigas ĝin de urbeto.

"Urbo" estas unuavice uzata por nomi urban kolonion kun granda loĝantaro. Ekz-e, en Irano pli ol 5000-loĝantaj lokoj nomiĝas urbo. Tamen, urbo povus ankaŭ indiki specialan administracian, laŭleĝan, aŭ historian statuson.

En Usono, "urbo" estas unuavice laŭleĝa termino signifanta urban lokon kun ioma memstareco (tio estas urbeto), prefere ol signifo tuta granda kolonio (metropola loko). Ekster Usono, "urbo" implicas tutan kolonion aŭ metropolan lokon, kvankam estas rimarkindaj esceptoj, ekz. la termino La Urbo Londono. En Britio, urbo estas kolonio kun ĉarto de la krono.

Ĉiu lando havas sian leĝaron apartenigi loĝlokojn al la kategorio de urboj. Tio dependas unue de la nombro de loĝantaro, ankaŭ de la parto de homoj, okupitaj en la sferoj ekster agrikulturo. Entute en la mondo estas ĉirkaŭ 1700 urboj kun pli ol 100 mil da loĝantoj kaj 220 urbaj aglomeraĵoj kun 1 mln da loĝantoj.

Nuntempaj urboj estas produktoj de la industria revolucio kaj estas ĝenerale distingitaj de lando-areo kaj loĝantar-nombro. Grandaj, industriaj urboj ĝenerale havas superajn organizajn sistemojn por sanitaro, publikaj servoj, ter-distribuado, loĝado, kaj transportado.

Epitetnomoj de kelkaj urboj:

La urbo de la rideto - Arhuzo
La Feniks-Urbo - Atlanto
La urbo, kiu neniam dormas - Berlino
La Reĝino de La-Plata (rivero) - Bonaero
La Eŭropa Ĉefurbo - Bruselo, Strasburgo
La Venta Urbo - Ĉikago
La Motora Urbo - Detrojto
La Duono de la Mondo - Esfahano
La Urbo de Frata Amo - Filadelfio
La Bank-urbo - Frankfurto
La Pordego al la Mondo - Hamburgo
La Esperanto-urbo - Herzberg am Harz
La urbo de Ventkaptiloj - Jazdo
La Sankta Urbo - Jerusalemo
La Taseto el arĝento - Kadizo
La Filio de la Ĉielo - Kalio
La urbo de la parolantaj ŝtonoj - Krakovo
La Urbo de Anĝeloj - Losanĝeleso
La Sankta UrboLa Sankta Martiriĝejo - Maŝhado
La Tria Romo - Moskvo
La Granda Pomo - Novjorko
La Tigra Urbo - Oslo
La Lum-urbo - Parizo
La Venecio de la Nordo - Peterburgo
La Urbo de Cent Turoj - La ora Prago
Urbo Mirinda - Rio-de-Ĵanejro
La Eterna Urbo - Romo
La Smeralda Urbo - Seatlo
...

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Urbo sub la gloso Category:Cities