Sateliturbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sateliturbo estas urbo kies duarangeco ene de urba aglomeraĵo faras ĝin dependi de ĉefa urbo, al kies influareo ĝi apartenas. Ties loĝantoj kontentigas en la sateliturbo siajn unuarangajn necesojn, dum tiuj de pli alta nivelo devas esti plenumitaj en la centra urbo. Por ekzemplo: en satelitaj urboj estas sanservoj de unua kaj eĉ de dua nivelo, sed ne tre specializitajn servojn; estas vendejoj de difinita baza nivelo, sed por aliaj pli specializitaj necesos iri al pli granda urbo.

Se la funkcioj plenumitaj de satelita urbo estas pli malaltaj ol nivelo kiu korespondus al la multnombra loĝantaro, tiam oni konsideras tion dormurbo (en la plej ekstremaj okazoj, temas nur pri loĝeja funkcio, kaj oni devas iri al aliaj lokoj eĉ por la ĉiutaga laboro, aĉetado aŭ distrado). Tio okazis ĉe urboj kiuj tre rapide kaj ne bone planite kreskiĝis, kiel okazis ĉe la Metropola areo de Madrido kaj la Metropola Areo de Barcelono en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.

La teorio de centraj lokoj antaŭvias, ke la loko kiun okupos loĝloko en la geografia spaco determinas ties urbajn funkciojn kaj grandon, laŭ maniero komparebla al kiel la leĝo pri universala gravito klarigas la pozicion de la planedoj kaj de la satelitoj en la Sunsistemo; de tie la analogio de la nomo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Belarusujo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]