Maŝhado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Maŝhado kun 1,5 milionoj da loĝantoj, estas milionurbo, universitata urbo, la plej granda urbo nordoriente en Irano. Ĝi estas la ĉefubro de la provinco Centra Ĥorasano aŭ Rezavi Ĥorasano.
Antaŭ lastatempa disdivido de Ĥorasano al kelkaj provincoj, Maŝhado estis la ĉefurbo de la plej granda provinco de Persujo/Irano, t.e. Ĥorasano. Ĝia nomo, arabdevena, signifas "la loko de martiriĝo" aŭ "martiriĝejo".

Dosiero:Imam Ali Reza.jpg
Sanktejo en Maŝhado

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Maŝhado situas en valo de rivero, 850 kilometrojn oriente de Tehrano, 250 km-ojn de Aŝgabato, ĉe la centro de la Razavi Ĥorasano proksime al la limoj de Afganio kaj Turkmenio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 9-a jarcento Maŝhado estis malgranda vilaĝo nomata "Sanabad". En 808 tie mortis kalifo Harun ar-Raŝid, en 818 imamo Ali al-Reza martiriĝis kaj entombiĝis apud Harun. Tio estas ankaŭ nun pilgrimejo. La fama mondo-vojaĝanto Ibn Batuta vizitis la urbon en 1333, li raportis ke ĝi estis granda urbo kun riĉaj fruktarboj, riveretoj kaj muelejoj. Granda kupolo de eleganta konstruo dominas la noblan maŭzoleon, la muroj estante ornamitaj kun koloredkaheloj. Baldaŭe la uzbekoj okupis la urbon. En 1994 bomboatako okazis.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Maŝado jare pluvas po 256 mm, (inter decembro-majo pluvas, foje neĝas, dum la ceteraj monatoj apenaŭ. Post majo la temperaturo atingas la 30 °C-ojn. Inter decembro-februaro la temperaturo estas iomete sub frostopunkto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Konstruata metroo de Maŝado

Maŝhado havas internacian flughavenon. Trajnoj trafikas al la ĉefurbo kaj Turkmenio. En la urbo metroo konstruiĝas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Al la Esperantistoj Maŝhado gravas, ĉar tie E-o bone disvolviĝis kaj i.a. E-o-kursoj okaz-is (-as ??) por afganaj rifuĝintoj enkadre de la projekto "Zaban-e-Salam"/Lingvo de Paco.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]