Vendejaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vendejaro en Ĝakarto (Indonezio)

Vendejaro, aŭ butikumcentro estas konstruaĵo situanta plej ofte en antaŭurbo, kiu entenas aron de diversaj vendejoj. La butikumanto estas tiel protektita de la ekstera vetero. Ĝi estas kutime agrabla loko destinita igi la klientojn aĉeti varojn per klimatizilo, rulŝtuparoj, muziko, senpaga parkejo aŭ busa transporto, foje spektakloj ktp.

En multaj landoj, regionoj, urboj kaj eĉ vilaĝoj la tradiciaj vendejoj ne povas konkurenci ĉu kun malaltaj prezoj de tiuj vendejaroj aŭ kun allogeblo de tiaj lokoj kaj suferas malplialtigon de klientonombro kaj eĉ devas fermi siajn negocojn. Foje eĉ la vivo de urboj translokiĝas el la tradicia urbocentroj al la ĉirkaŭurbaj kvartaloj de vendejaroj aŭ eĉ ununura vendejaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]