Klimatizilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klimatizilo estas aparato kiu reguligas la ecojn de aero en ejo.

Air condition 05


Ekologia vidpunkto[redakti | redakti fonton]

Klimatiziloj estas uzataj ĉefe en subtropikaj kaj tropikaj regionoj, por ke la labor- kaj loĝkondiĉoj korespondu al tiuj de moderaj regionoj. En multaj varmaj landoj klimatiziloj estas la kondiĉo kiu ebligas havi konkurskapablajn industriojn.

Sed tio kaŭzas novajn mediŝarĝantajn problemojn kaj samtempe altajn energikostojn, troajn energibezonojn kaj lokajn klimatoŝanĝojn. Pro tio la loĝantoj de Tokio, jam nun nomas sian regionon, kiu situas je la latitudo de Romo, "varmega insulo".

En 2004 oni instalis en Toronto (Kanado) novan tre elektroŝpareman malvarmigsistemon por laborejoj, la tiel nomatan Deep Lake Water Cooling. Oni uzas la ĉirkaŭ 4°-malvarman akvon de la lago Ontario por malvarmigi la domojn antaŭ ol verŝi la akvon denove en la lagon. Kiam disponeblas sufiĉe grandaj lagoj aŭ akvomasoj tia sistemo ekologie superas tradiciajn sistemojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]