Muro de lamentadoj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Muro de lamentadoj nokte
Muro de lamentadoj nokte

Muro de lamentadoj aŭ en kelkaj lingvoj Okcidenta Muro (Hebree: HaKotel HaMa'aravi) estas antikva muro en Jerusalemo kiu datas de la epoko de la Dua Templo de la Judoj. Ĝi estas konsiderata la plej sankta loko en la Juda religio. Ĝi ankaŭ estas konata kiel "la Plora Muro", ĉar judoj ploras tie memorante la detruon de la Dua Templo. La Muro estas parto de la Templa Monto, kie troviĝas ankaŭ tre sanktajn lokojn por Islamanoj.

Laŭ la biblio, la unua templo de la judoj estas detruita de la Babilonanoj. La dua templo estis konstruita en la kvara jarcento antaŭ kristo, kaj ĝi estis detruita de la Romianoj por puni judan ribelon, en la jaro 70 post kristo. Laŭ la religiaj tekstoj de Judismo, la Romia imperiestro Tito decidis lasi nur unu muron de la templo starante, por memorigi al la judoj ke li konkeris ilian landon. Tamen, la Judoj vidis la fakto ke unu muro restis kiel realiĝo de la promeso de dio ke unu parto de la templo restus starante, por montri ke dio havas ne-rompitan rilaton kun la juda popolo.

Nuntempe, estas judoj kiuj preĝas ĉe la Okcidenta Muro je ĉiuj horoj, kaj estas dividitaj seksioj por viroj kaj virinoj. Religiaj judoj kredas ke la pordj de la paradiso troviĝas rekte super la muro. Estas kutime por judoj lasi etajn pecojn de papero kun preĝoj aŭ deziroj skribitaj sur ili inter la ŝtonegoj de la Muro.