Városlőd
El Vikipedio
Városlőd [vAroŝlOd], germane Waschludt estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Ajka. Város signifas: urbo.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 22 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.1465/17.6542
- Loĝantaro: 1460
- Poŝtkodo: 8445
- Telefonprefikso: 88
Situo[redakti]
Városlőd situas sur malebenaĵo sub monto 536 m-ojn alta, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Graz. Ajka troviĝas 14, Devecser 21, Veszprém 24, Zirc 26, Pápa 30 km-ojn.
Historio[redakti]
Post la turka erao germanoj alvenis. Iliaj posteuloj parte deportiĝis al Germanio en 1948. Vilaĝservoj estas kulturdomo, poŝto.
Vidindaĵoj[redakti]
- romkatolika preĝejo de 1750
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 2003
- kapelo omaĝe al Sankta Anna
- golgoto
- muzeeto
- fiŝkaptista lago