Ajka

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ajka estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono Ajka, kies centro estas.

La urbo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Graz, laŭ fervojo Budapeŝto-Celldömölk.

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, de keltoj, romianoj, hunoj, avaroj kaj slavoj. La hungaroj fondis tie plurajn vilaĝojn. La unua mencio devenis el 1214. La turkoj faris senhoma la vilaĝojn. La luterana preĝejo konstruiĝis en 1789.

En 1836 oni trovis karbon. Tio portis novan epokon por la vilaĝo. La minado komenciĝis en 1869. En 1878 vitrofabriko ekfunkciis, la vitrokristalo de Ajka ankaŭ nun estas fama. En 1934 katolika preĝejo konstruiĝis. Dume oni trovis baŭksiton, tial ekfunkciis energia centralo kaj aluminia fandoforno en 1942. En 1959 aliĝis al Ajka la najbaraj vilaĝoj kaj fondiĝis urbo Ajka, kiu iĝis distriktejo en 1971.

La 4-an de oktobro 2010, 1,1 miliono da kubaj metroj de ruĝa koto verŝiĝis, post rompiĝo de rezerv-baraĵo el la aluminia fabriko, estigante morton de 8 homoj kaj gravegan naturmedian katastrofon en la river-areo de Danubo.

Eksteraj ligiloj [redakti]