Mecsek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Montaro Mecsek en Hungario

Mecsek [meĉek], kroate Meček, germane Metscheck estas mezalta insula montaro en suda Hungario. La insula signifas tion, ke inter ebenaĵo sola etendiĝas ne havanta kontaktojn kun aliaj montaroj. Ĝi troviĝas en departemento Baranya, kies departementejo Pécs situas sur sudaj deklivoj de Mecsek.

Panoramo de Mecsek
Hármas-monto (=Triopa monto)

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • Areo: 500 km²
  • Plej altaj montoj: Zengő (682 m), Tubes (611 m), Hármas-monto (604 m), Dobogó (594 m), Jakab-monto (592 m), Szószék [sOsEk] (586 m), Szamár-monto [samAr] (564 m).
  • Rokaĵo: diversaj, variaj

La montaro havas ĉirkaŭ 1000 fontojn kaj 100 kavojn. La plej konata kavo estas en Abaliget. En la 20-a jarcento tiu montaro donis por la hungaroj karbon (en Szászvár, Nagymányok, Komló kaj Pécs) kaj uranon.