Szászvár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Szászvár (sAsVAr) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono Komló. Szász estas sakso, vár estas fortikaĵo.

Aerfoto al la preĝejo en Szászvár

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La grandvilaĝo situas ĉe norda piedo de montaro Mecsek, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Dombóvár-Bátaszék, Bonyhád estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua skriba mencio devenis el 1334. En mezo de la mezepoko ĝi estis kampurbo kaj havis fortikaĵon kaj monaĥejon. La turkoj okupis ĝin en 1543 kaj iĝis grava urbo. La Habsburgoj en 1686 reokupis la fortikaĵon. Katolika baroka preĝejo konstruiĝis en 1779. Inter 1811-1995 oni minis nigran karbonon, krome estis ankaŭ ŝtonminado. Inter 1975-1991 la apuda vilaĝo Máza aliĝis havanta komunan nomon Mázaszászvár.

En la grandvilaĝo aŭtonomioj de germanoj kaj ciganoj funkcias. Apud la komunumo fiŝkaptista lago troviĝas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj pri szász (= sakso) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Iam tie loĝadis saksoj.

Beregszász Szászalmád Szászapátfalva Szászberek Szászbogács Szászbongárd
Szászbuda Szászbudak Szászcsanád Szászfenes Szászhermány Szászkézd
Szászlekence Szásznádas Szászrégen Szászsebes Szásztyukos Szászvár
Szászváros Újszász