Pécsvárad
Pécsvárad (pEĉvArad), germane Petschwar estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono Pécsvárad, kies centro estas.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 36 km²
- Loĝantaro: 4040
- Poŝtkodo: 7720
- Telefonprefikso: 72
Situo [redakti]
La urbo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Pécs-Szekszárd, laŭ iama fervojo Pécs-Bátaszék.
Historio [redakti]
Stefano la 1-a (Hungario) tie fondis gravan abatejon, apude setlis ankaŭ kamparanoj. Kapelo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj konstruiĝis en la 12-a jarcento. La loko iĝis kampurbo en 1439. Antaŭ la turkoj aldoniĝis fortikaĵo al la abatejo.
En 1758 kalvinana, en 1767 katolika preĝejoj, en 1857 novgotika urbodomo konstruiĝis. Inter 1849-1966 la komunumo estis distriktejo. En 1912 la fervojo ekfunkciis.
Apud la urbo lago kun feriejo troviĝas. Sur la kampoj krom la kutimaj produktoj oni kultivas maronon.
