Mecseknádasd

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Palaco de Mecseknádasd

Mecseknádasd (meĉeknAdasd), germane (Bischof)nadasch estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécsvárad. Ĝis 1950 la vilaĝonomo estis Püspöknádasd.

Enhavo

Bazaj informoj[redakti]

Situo[redakti]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Pécs.

Historio[redakti]

La vilaĝo estis loĝata dum regado de Stefano la 1-a (Hungario). Post la turkoj germanoj refondis la vilaĝon. Iliaj posteuloj parte estis deportitaj al Germanio post la 2-a mondmilito.

Vidindaĵoj[redakti]

Komunumoj Nádasd en Hungara Reĝlando[redakti]

En la nomo oni rekonas la vorto nád (=kano), pri kio oni nomumis komunumojn. Pro la tutlanda poŝta servo oni distingis ilin: Abaújnádasd, Árvanádasd, Csallóköznádasd, Egyházasnádas, Szepesnádasd, nun en Slovakio, Fraknónádasd nun en Aŭstrio, Borsodnádasd kaj Tornanádaska en Borsod-Abaúj-Zemplén, Mecseknádasd en Baranya, Nádasdladány en Fejér, Nádasd en Vas (Hungario), Alsónádasd, Felsőnádasd, Görgénynádas, Hadadnádasd, Nádasdia, Nádaspapfalva, Szilágynádasd nun en Rumanio.