Nădăștia
Nădăştia [nədəŝtia] (hungare: Nádasdia, germane: Rohrfeld) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Alba Iulia. En 1910 ĝi havis 270 loĝantojn (rumanoj); en 1992 227 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1321. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, departemento Hunyad. Administre ĝi apartenas al Almaşu Mare.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Komunumoj Nádasd en Hungara Reĝlando
[redakti | redakti fonton]En la nomo oni rekonas la vorto nád (=kano), pri kio oni nomumis komunumojn. Pro la tutlanda poŝta servo oni distingis ilin: Abaújnádasd, Árvanádasd, Csallóköznádasd, Egyházasnádas, Szepesnádasd, nun en Slovakio, Fraknónádasd nun en Aŭstrio, Borsodnádasd kaj Tornanádaska en Borsod-Abaúj-Zemplén, Mecseknádasd en Baranya, Nádasdladány en Fejér, Nádasd en Vas (Hungario), Alsónádasd, Felsőnádasd, Görgénynádas, Hadadnádasd, Nádasdia, Nádaspapfalva, Szilágynádasd nun en Rumanio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo de distrikto
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2006-08-22 per la retarkivo Wayback Machine