Fonolito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fonolito el Svedio
La metaleca sonorado de fonolito en Cerro de la Campana, Meksiko

Fonolito estas malofta vulkana petro, kies sono, kiam ĝi estas frapita, similas metalan, sonoran frapsonon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Fonolito estas vulkana petro, kies kemia enhavo estas meza inter feldspata kaj magnezifera. La grando de la grajno povas esti aŭ malgranda aŭ porfireca (de miksitaj grandoj). Fonolito aspektas verda aŭ griza.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Fonolito estas trovebla en la tuta mondo. Jen kelkaj ekzemploj de fonolitoj:

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo fonolito devenas de la helenaj φωνή “sono” kaj λῐ́θος “ŝtono”, pro la karakteriza metaleca sonora frapsono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]