Kabineto Fock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kabineto Fock
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 14-a de aprilo 1967 - 15-a de majo 1975
Antaŭulo Kabineto Kállai
Sekvanto Kabineto Lázár
vdr

Kabineto Fock [fok] estis la kvina registaro post la Hungara revolucio de 1956. Tiu kabineto gvidis la landon inter 1967 kaj 1975 pli ol 8 jarojn. Notu bone, ke la partiestro estis samtempe János Kádár, do li mem havis la plenan potencon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue sistemo de kolĥozoj firmiĝis, poste oni enkondukis reformojn, tial la hungaraj kolĥozoj jam ne similis al kolĥozoj en Sovetunio. Kádár konstatis, ke vivnivelo de la kamparanoj signife altiĝis. La sekva paŝo estus reformoj en la industrio. Dum Kabineto Kállai nevideble laboris grupo, kiu kreis Novan ekonomian mekanismon, kion Kádár ne kontraŭis. En 1967 ĝi estis antaŭ la enkonduko, tial nemirinde Jenő Fock (motoro de la nova mekanismo) estis nomita la nova ĉefministro.

En 1968 drama politika ŝanĝo okazis. En Ĉeĥoslovakio oni komencis krei similan mekanismon, sed printempe Alexander Dubček estis nomumita partiestro. Lia stabo paŝo post paŝo forlasis la ekonomian mekanismon kaj ŝanĝis ĝin al politika ŝanĝo (Praga printempo 1968, Socialismo kun homa vizaĝo). Fine Leonid Breĵnev okupis la landon kaj faris finon de la homvizaĝa socialismo. Dum la okupado Kádár estis signifa apoganto de Breĵnev, ĉar li konjektis, ke la sekva paŝo estus Hungario. Kádár profitis tion, ke la publiko okupiĝis pri Ĉehoslovakio, dume preskaŭ nevidebla li retiris la novan mekanismon. Tamen restis Kabineto Fock ĝis 1975, la sekva estis Kabineto Lázár.

Listo de membroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.