József Veres (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Veres
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1906 (1906-08-25)
en Diósgyőr
Morto 29-an de junio 1993 (1993-06-29) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano András Veres
Okupo
Okupo politikisto
vdr

József Veres [jOĵef vereŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Veres József estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo. Lia filo estis András Veres (literaturhistoriisto).

József Veres [1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1906 en Diósgyőr. Li mortis la 29-an de junio 1993 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Veres frekventis nur 3 lernojarojn en bazlernejo, poste li devis labori. Post jaroj li iĝis forĝisto, sed li laboris kiel ferlaboristo. Li aliĝis al la sindikato en 1927, ekde 1933 li lernis Esperanton. En 1937 li aliĝis al la komunistoj, post 2 jaroj al la socialdemokratoj. En 1942 li estis kondamnita pro komunista agado duonjaron. En 1944 li plene kaŝiĝis. Post la 2-a mondmilito li estis sendita al la provizora parlamento, en 1946 li plulernis en partia lernejo. Paŝo post paŝo li ricevis pli signifajn partiajn postenojn (en 1948 jam en la ministerio pri enlandaj aferoj). Li estis elektita parlamenta deputito en 1949. En 1950 li iĝis subministro, sed en la sekva jaro li estis akuzita false, li estis kondamnita 15 jarojn. En 1954 li liberiĝis kaj oni nuligis la akuzojn. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li aliĝis al stabo de János Kádár. Li denove estis parlamenta deputito ekde 1958. Inter 1963 kaj 1970 li estis ministro pri laboro, poste li abdikis kaj petis pension.

Fontoj[redakti | redakti fonton]