Johano la 3-a Sobieski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johano la 3-a Sobieski
Johano la 3-a Sobieski
Reĝo de Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Naskiĝo 17-a de aŭgusto 1629
en Olesko, Pola Reĝlando
Morto 17-a de junio 1696
en Wilanów, Pola Reĝlando
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Johano la 3-a Sobieski (pole: Jan Sobieski, litove: Jonas Sobieskis), naskiĝinta la 17-an de aŭgusto 1629 en Olesko (nun en Lviva provinco) kaj mortinta la 17-an de junio 1696 en Wilanów, estis reĝo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj de 1674. Li estas konata kiel reĝo-heroo pro lia venko apud Vieno super Otomana Imperio en 1683 danke al kio li efike haltis la ekspansion de tiu imperio al Eŭropo. Tial turkoj ofte nomis lin la Leono de Lehistan (Lehistan- turke: Pollando) kaj eŭropanoj la Defendanto de la Kredo.

Gepatroj[redakti | redakti fonton]

Jakub Sobieski

Jan Sobieski naskiĝis en Olesko nun troviĝanta lime de Ukraino. La familio Sobiescy venis de Sobieszyn (apud Lublino). Lia patro Jakub Sobieski estis kastelano de Krakovo, la patrino estis Zofia Teofilia de Daniłowicz. Lia praavo estis Stanisław Żółkiewski. La priskriboj de Batalo de Chocim de Jakub Sobieski estis inspiro por unua pola nacia eposo Batalo de Chocim (pole: Wojna chocimska) de Wacław Potocki.

Infaneco, edukado kaj vojaĝo en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Li trapasis infanecon en Żółkiew, la mastrumado de praavo Stanisław. Tre bone edukita en Liceo de Bartłomiej Nowodworski en Krakovo li poste studis filozofion en Krakova Akademio. Post studoj li vojaĝis du jarojn eksterlande vizitinte Leipzig, Antverpenon, Bruselon, Parizon, Londonon, Leiden kaj Hagon. Li konatiĝis kun multaj politike gravaj personoj kiel Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé, Karlo la 2-a Stuart kaj Vilhelmo la 2-a de Oranje-Nassau. Dum siaj edukado kaj vojaĝado, li spertiĝis en la latina, franca, germana kaj itala lingvoj. En Parizo li partoprenis en la Ruĝa Kompanio- la gvardio de reĝo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Johano Sobieski apud Chocim
Reĝino Marinjo

Reveno al lando kaj ribelo de Chmielnicki[redakti | redakti fonton]

En 1648 jaro mortas Ladislao la 2-a Vasa, reĝo de Respubliko kaj komencas ribelo de Chmielnicki (Bohdan Ĥmelnickij batalanta pri sendependeco de kozaka lando). Johano revenas kun sia frato Marek Sobieski kaj komencas batali- Johano fariĝas tuj rotmistrz (rotmajstro). Ili batalas kune tamen post la batalo de Zborów Marek estas kaptita de kozakoj kaj mortas. Johano avancas al pułkownik (regimentestro) kaj komencas batalon de Beresteczko. Sekve Johano la 2-a Vasa reĝo de Respubliko sendas Johanon Sobieski kiel politikan senditon al Otomana Imperio kie li lernos tataran lingvon kaj tradician turkan taktikon de batalado.

Sveda Diluvo[redakti | redakti fonton]

Poste komenciĝas en 1655 la invado de Svedio nomata en Pollando la Sveda Diluvo. Johano, estrante la plej grandan regimenton en Pollando, kapitulacias apud Ujście kaj ĵuras la fidelecon al reĝo Karlo la 10-a Gustavo. Li marŝis kun sveda ameo al Prusujo ĝis Gołąb kaj Jarosław kie li komencas kunorganizi la ribelon en la pola armeo kaj enigado ĝin al la sveda armeo. En 1556 jaro li fuĝis de la sveda armeo por batali sub gvidado de pola generalo Stefan Czarniecki. Poste li batalis kontraŭ Svedio sub gvidado de generalo Jan Lubomirski en Grandpollando kaj Prusio, kune kun Dymitr Wiśniowiecki li atakis Torunion kaj enfine apud Varsovio reĝo avancigis lin al chorąży wielki koronny (la granda krona flaganto). Poste li mem gvidis en la batalo apud Varsovio, en 1657 li batalis kontraŭ princo de Transilvanio Georgo Rákóczi la 2-a, sekve li atakis denove Toruń kaj Sztum fariĝante la reĝa regimentestro. En 1659 li okupiĝis pri politiko estante deputito al sejmo kaj komisiano de konsento de Hadiaĉ (pole: Hadziacz). Post venko super kozakoj kaj estro Jerzy Chmielnicki li estis reĝa komisiano subsignita en paco de Cudnów.

Bataloj kun Rusio kaj sukcesoj en Pola-Otomana Milito[redakti | redakti fonton]

De 1653 li partoprenis en milito kontraŭ Rusio. Ŝirmante la retreton de pola armeo, li venkis super rusa kaj kozaka armeo apud Sośnica kaj Kopyśniki.


En 1655 li enamiĝis en Marie Casimire Louise de La Grange d'Arquien, korteganino de pola reĝino Marie Louise de Mantoue. Ili edziĝis en 1665. Kiam Marie Casimire fariĝis poste reĝino oni nomigis ŝin Królowa Marysieńka (Reĝino Marinjo).

Dum ribelo de Lubomirski en 1665 konraŭ reĝo, Sobieski batalis pro reĝo. Johano Kazimiro Vasa faris lin la Granda Marŝalo de Krono kaj en sekva jaro la Hetmano de Krono. Tiel li fariĝis la ĉefo de la tuta pola-litva armeo.

Dum la unua Pola-Otomana Milito (1673-1676), la 11-an de novembro 1673 Sobieski gvidis la grandan venkon apud Chocim. De tridek-mila turka armeo elsaviĝis nur kvar miloj da homoj. La venko estis tiel granda, ke tuj ĝi famigis Johanon en multaj landoj. La informo estis tiel grava kiel tiu pri la morto de Michał Wiśniowiecki, reĝo de Pollando. Fama Johano estis elektita de nobelaro la 19-an de majo kiel reĝo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj poste li estis kronigita en Krakovo.

Reĝado[redakti | redakti fonton]

Johano la 3-a Sobieski sendas mesaĝon "Venimus, vidimus, Deus vicit" al papo Inocento la 11-a pri venko apud Vieno, pentraĵo de Jan Matejko, Romo

Fino de la pola-otomana batalo[redakti | redakti fonton]

La plej grava celo por Johano estis dekomence la paco kun Otomana Imperio, regajno de Kamieniec Podolski kaj fino de la serio de militoj kontraŭ Pollando. Tial en 1674 li decidis rekomenci la batalojn kun turkoj. Oni regajnis la tutan Podolion kaj blokis Kamieniec. Hetmano Litva Michał Kazimierz Pac ne povis plu batali kaj li revenis al Grandduklando de Litovio. Laŭ multaj opinioj li kaŝe kunlaboris kun Brandenburgio ke Johano Sobieski sekve ne batalu kontraŭ Prusujo.

En 1675 Sobieski forpuŝis tatarojn apud Lvovo. En 1676 tataroj kaj la granda turka armeo denove trapasis Dniestr sed ne povis venki en Żurawno. Post armistico Kamieniec Podolski restis imperia sed turkoj redonis al la Respubliko Bila Cerkva (hodiaŭ Біла Церква) kaj rezignis de tributo, redonis ankaŭ ostaĝojn kaj promesis sufoki la ribeletojn de tataroj kaj kozakoj. Dum 7 jaroj la Respubliko ne kondukis militojn. Pligrandiĝis la opozicio kontraŭ reĝo kaŝe pagita de Aŭstrio kaj Brandenburgio. En la Eta Pollando (Małopolska) oni volis eĉ detronigi Johanon por doni reĝadon al princo Charles-Alexandre de Lorraine kies edzino estis vidvino post reĝo Michał Wiśniowiecki. Tial Sobieski reformigis la armeon ŝanĝante la sistemon kaj enhavon.

Batalo de Vieno[redakti | redakti fonton]

Johano la 3-a Sobieski kun filo Jakub de Jerzy Eleuter Siemiginowski, Wilanów

En marto 1683 Francio rompas la aliancon kun Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Tial Johano implicias la aliancon kun aŭstra imperiestro Leopoldo la 1-a kiu aliancis antaŭe kun Francio. Otomana Imperio organizis grandan militan eskpedicion por konkeri la Aŭstrion. La imperiestro Mehmed la 4-a promesis frakasi la Krakovon. Tial Sobieski anoncis la varbon al armeo kaj plifortigis la urbojn.

Otomana Imperio sub gvidado de veziro Kara Mustafa komencis okupi la Aŭstrion ĝis Vieno. Sobieski ne atendis la armeojn marŝantajn de Litva Dukejo kaj mem marŝis rapidege (400 kilometroj en 8 tagoj) por milite helpi al Leopoldo la 1-a. La 12-an de septembro 1683 okazis la Batalo de Vieno gvidata de Johano la 3-a Sobieski. La venko de pola, germana kaj aŭstra armeo sub gvidado de Sobieski estis tiel granda ke ĝi haltis eskpansion de Turkoj en Eŭropo. Dum la batalo mortis dekkvin miloj da turkoj. De la flanko kristana pereis nur tri miloj da homoj. Papo Inocento la 11-a anoncis ke la 12-a de septembro estos la tago de la nomo de Maria. Komencis la retreto de otomana armeo kaj Sobieski venkis nove apud Štúrovo. Interesa estas ankaŭ ke dum retreto Turkoj lasadis multe da sakoj kun kafo. Tial Sobieski fondis en Vieno unuan kafejon kaj poste mem popularigis ĝin en Pollando kaj Litovio. Ĝis nun populara estas en Pollando la turka kafo kiel kafo preparata tre dense kaj varme.

En 1684 Respubliko de Ambaŭ Nacioj fariĝis ano de la Sankta Ligo kontraŭ Islamo. Poste respublika armeo batalis kun Turkio en Podolio, Moldavio kaj Valaĥio sed sen pli grandaj sukcesoj. Pro intrigoj de familio Sapieha Sobieski ne povis sekurigi tronon por sia filo Jakub. Nur li iniciatis la pacon de Grzymułtowski en Moskvo kun Rusio ke ĝi apogu la batalon kun Otomana Imperio. En la 1690 Sobieski komisiis konstruadon de modernaj fortikaĵoj de limoj. Li mortis pro korinfarkto en 1696.

Mecenatado[redakti | redakti fonton]

Sobieski estis grava mecenato de kulturo. Li protektis multajn eminentajn arkitektojn kiel Andreas Schlüter, Augustyn Locci kaj ankaŭ gravajn pentristojn kiel Daniel Schultz kaj Jerzy Eleuter Szymonowicz-Siemiginowski. Protektante la poetojn kaj filozofojn li mem multe renkontadis kun ili. Li patronis al poetoj Wespazjan Kochowski, Joachim Pastoriusz kaj Wojciech Stanisław Chrościński. Li patronis ankaŭ al astronomoj kaj matematikoj kiel gdanska Johano Hevelio. Hevelio fondis la novan konstelacion kiun nomigis Scutum Sobiescianum (Ŝildo de Sobieski). Pri Johano la 3-a Sobieski oni kreis du naciajn eposojn- Sobiesciada de Jędrzeja Ustrzyckiego kaj Viennis de Jan Damascen Kaliński.

Propable dum reĝado de Sobieski oni verkis unuan pollingvan operon trovitan en 2006 jaro kaj nomigitan Heca. Sobieski multe kontribuis polan operon de Varsovio tamen ĝi ne estis regule aganta teatro kiel estis dum reĝado de Ladislao la 4-a Vasa.

Sobieski estis konata kiel reĝo filozofo. Li arigis la grandan bibliotekon kaj fondis la grandan palacon similantan Versailles apud Varsovio. La palacon nomigis Villa Nova (latine Nova Urbo) poligite Wilanów. La palaco estas unu el plej gravaj arkitektaj sukcesoj de sarmata arto. Sobieski fondis ankaŭ la preĝejon de Franciskanoj (pro la venko apud Vieno), kie troviĝas lia koro, la preĝejon de sankta Kazimiro en Varsovio kaj Reĝan Kapelon en Gdansko. Li rekonstruis ankaŭ unu domon en Lvovo.

Sobieski estis honora ano de la unua en historio asocio de geografio- Accademia cosmografica degli argonauti, fondita de Vincenzo Maria Coronelli.

Antaŭe: Reĝo de Pollando kaj
grandduko de Litovio
Poste: Herb Rzeczypospolitej Obojga Narodow.svg
Michał Korybut Wiśniowiecki 16741696 Aŭgusto la 2-a, "la Forta"


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Zbigniew Wójcik, Jan III Sobieski, Warszawa 1991.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.