Johannes Hevelius

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Johannes HEVELIUS


Naskiĝloko Gdansko
Naskiĝdato

28-a de januaro 1611

Mortloko [[]]
Mortdato

28-a de januaro 1687

Okupo
Ŝtato Pollando

Johannes HEVELIUS [johanes heveljus] (aŭ realnome: Johannes HÖWELCKE) (naskiĝinta en Gdansko la 28-an de januaro 1611 – mortinta la 28-an de januaro 1687) estis pola astronomo. Multaj faktoj pruvas ke li estis Polo germanlingva, Germano pri polaj emoj aŭ simple Gdanskulo (Gdansko estis tre aŭtonomia rilate al Pollando en tiu tempo tamen ĝi estis tiam urbo de Pola Regno).

La filo de patricia familio jam frue interesiĝis pri astronomio kaj parencaj sciencoj. Post studado en Lejdeno, Anglio kaj en Francio, li hejmenreveninte en 1641 fondis stelobservejon, ekipitan grandparte per memfaritaj instrumentoj.

Grava merito de Johannes Hevelius estas la eldono de la unua mapo pri la Luno: Selenographia (1647). Krome li observis la sunon, kometojn, kelkajn planedojn kaj lunojn de la Jupitero. Lia stelkatalogo, kiu i.a. determinis kelkajn novajn konstelaciojn, eldoniĝis en 1690, do post lia morto. Li estas aŭtoro de la konstelacio Ŝildo (latine: Scutum Sobiescianum) kiun li nomis admirante la polan reĝon Johano la 3-a Sobieski. La "ŝildo" rememorigas la venkon en la batalo sub Vieno kiam Sobieski venkante super Turkujo li detruis la povon ekspansii de tiu lando en Eŭropo.

[redaktu] Famaj verkoj:

  • Selenographia sive Lunae descriptio (1647)
  • Die reale Gestalt Saturns (Dissertatio de nativa Saturni Facie) (1656)
  • Mercurius in Sole visus (1662)
  • Cometographia (1668)
  • Machinae coelestis (du volumoj: 1673, 1679)
  • Annus Climactericus (1685)
  • Prodomus Astronomiae (1690)
  • Firmamentum Sobiescanum (1690)

vidu ankaŭ: Giovan Battista Riccioli

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al