Stanisław Żółkiewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stanisław Żółkiewski

Stanisław ŻÓŁKIEWSKI, de blazono Lubiĉ (naskiĝis en Turynka apud Lvovo en 1547, mortis la 7-an de oktobro 1620 ĉe Mohylów Podolski, kelkajn kilometrojn apud limo ĉe Dnestro en Moldavio dum retiriĝo post batalo de Cecoro) – pola riĉegulo, verkisto, armeestro. Reĝa sekretario de 1573, lvova kastelestro de 1590, kieva vojevodo de 1608, krona kampa hetmano 1588–1618, de 1618 granda krona hetmano kaj granda krona kanceliero, venkinto de multaj kampanjoj kontraŭ Rusio, Svedio, Otomana Imperio kaj tataroj.


Komencoj de kariero[redakti | redakti fonton]

Estis filo de rutena vojevodestro Stanisław kaj Zofia Lipska el Goraj (Distrikto Biłgorajski). Politikan karieron komencis ĉe granda krona kanceliero Jan Zamoyski. En 1573 ekveturis Parizen kun delegitaro de deputitoj por anonci al Henriko la 3-a elekton al la reĝo de Pollando. Poste iris al la kortego de imperiestro Maksimiliano la 2-a. Fariĝis sekretario de la reĝo Stefan Batory.

Dum milito de la 1-a Pola Respubliko kun Gdansk li distingiĝis en la batalo de Lubiŝev (apud Tczew) la 17-an de aprilo 1577. Li partoprenis militiron kun Stefan Batory al Rusio. Li batalis i.a. kun la frato Mikołaj kaj la patro sub la komando de Jan Zamoyski apud Zawołocze en Pskova provinco. La 12-an de majo 1584 li arestis la faman ekziliton Samuel Zborowski.

Żółkiewski dum enlanda milito favoris la flankon de Sigismondo la 3-a Vasa. En 1588 li distingiĝis en batalo de Byczyna, kie li serioze vundiĝis. Li estis konstanta konsilisto de Jan Zamoyski. Danke al ties protektado li ricevis kronan kampan marŝalbastonon kaj en 1590 fariĝis lvova kastelestro. En 1595 li partoprenis flanke de Zamoyski en militiro al Moldavio por surtronigi tie polan vasalon Ieremia Movilă. Li partoprenis la unuan batalon de Cecora. En 1596 li subpremis ribelon de Semen Nalivajko, ĉe kio en neklaraj cirkonstancoj oni murdis kozakajn militkaptitojn. Żółkiewski mem klarigis tion per malobeo de soldataro. La hetmano promesis al kapitulacanta Nalivajko vivosavon, sed poste li estis kondamnita al morto, kio okazis laŭ konsento de la reĝo, sed spite al Żółkiewski. En 1597 en la loko de vilaĝo Winniki fondis la urbon Żółkiew, kiu fariĝis familia sidejo.

En 1600 li militiris kun la pola armeo al Valaĥio kontribuante al la venko de Zamoyski kontraŭ Mikaelo de Valaĥio en la batalo de Bukovo. En 1602 li transigis siajn taĉmentojn al Estonio por partopreni pol-svedan militon, kie li faris multe da sukcesaj alkroĉaj operacoj kaj junie 1602 venkis svedojn en batalo de Talino (antaŭe Revel). Dum tiu ĉi kampanjo li distingiĝis per konkero de Valmiera kontribuante al kapitulaco de svedoj en Paide (Blanka Ŝtono).

En 1607 li venkis armitajn fortojn de kontraŭreĝa ribelo de Zebrzydowski en la batalo de Guzów. Unu jaron poste li estis premie nomumita kieva vojevodo.

Magnataj intervenoj[redakti | redakti fonton]

Kluŝino

En 1609 li ekgvidis polan intervenan korpuson, senditan por savo de tiel nomatan dimitriado, dum kiu soldataroj de polaj magnatoj implikiĝis en rusan enlandan militon. La interveno komencis oficiale pol-rusan militon 1609–1618. Li komencis longdaŭran sieĝon de Smolensk.

La 4-an de julio 1610 en la fama batalo de Kluŝino li sukcesis sian plej grandan venkon konkerante, per negranda 7.000-persona taĉmento, la rusan armeon nombrantan 30 000 kaj subtenatan de sveda korpuso 5.000-membra. Sekve por du jaroj li okupis Moskvon. Li malliberigis Bazilon Ŝujskij kaj ties du fratojn. Adepto surtronigi en la moskva trono filon de la reĝo Sigismondo la 3-a – Ladislaon kaj adepto de unio inter Pollando kaj Moskvo. La 28-an de axugusto 1610 li subskribis kun rusaj bojaroj pakton, dank’ al kio la reĝido Ladislao estis proklamita caro de Rusio.

En 1611 al la Sejmo li solene alvenigis la kaptitojn Ŝujskij, kiujn li devigis omaĝi al la reĝo Sigismondo la 3-a. Vic-kanceliero Feliks Kryski dankis al li je la nomo de la reĝo per la vortoj: Sola famo la nomon de via moŝto diskonos al fora estonto, ĉar vi faris tion, kio superis la fortojn kaj ĉian esperadon.

De 1612 li gvidis karieron de venonta hetmano Stanisław Koniecpolski, al kiu li edzinigis sian filinon Katarino. En la sama jaro, pro atakminaco de tataroj li estis devigita apud Braha (polaj fortikaĵoj apud Dnestro, fronte al Chocim) pakti kun uzurpinto de la moldava trono hospodaro Ștefan Tomșa la 2-a.