Sankta Kazimiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la sanktulo Kazimiro de Pollando kaj Litovio

La sankta Kazimiro de Pollando kaj Litovio (pole Święty Kazimierz, litove Šventas Kazimieras) (* la 3-an de oktobro 1458 en Krakovo, Pollando; † la 4-an de marto 1484 en Gardinas, tiam Litovio, la nuna belarusia urbo Hrodno) estis la dua filo de Kazimiro la 4-a el la dinastio de Jogajlidoj, kiu estis grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando, kaj de ties edzino Elizabeta.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la jaro 1471 la hungara nobelaro nomis Kazimiron reĝo de Hungario, sed li ne povis transpreni la oficicon, ĉar lia rivalo Matthias Corvinus, kiu sekve iĝis la reĝo Matiaso la 1-a, malebligis tion. Dum restado de lia patro en Litovio Kazimiro dum la jaro 1479 transprenis la regadon de la pola regno. Provo de lia patro edzigi lin al filino al la imperiestro Frederiko la 3-a de la Sankta Romia Imperio, malsukcesis, ĉar Kazimiro tiam jam donis la kristanisman ĵuron resti ĉasta. Pro forta fastado li tiom malfortiĝis, ke li mortis dum vojaĝo al sia patro en Litovio la 4-an de marto 1484 en Grodno, la nuntempa urbo Hrodno en Belarusio.

Dum la jaro 1832 liaj ostoj el la liahonore komence de la 17-a jarcento konstruita Sankta-Kazimiro-preĝejo en Vilno translokiĝis al la urba katedralo, ĉar pro la intertempa okupiĝo de la urbo fare de la Rusia Imperio la Sankta-Kazimiro-preĝejo estis trakonstruita al rusie ortodoksa preĝejo. Post la Dua Mondmilito la nuna okupantoj de Sovetunio fermis la urban katedralon kaj do liaj ostoj por mallonga tempo translokiĝis al la Petro-kaj-Paŭlo-preĝejo en Vilno. Ekde la resendependiĝo de Litovio dum 1990 ili denove estas en la urba katedralo.

Memortago de li fare de la romie katolika eklezio estas la 4-a de marto. Kazimiro estis deklarita sanktulo dum la jaro 1602 kaj de tiam estas la kristana patrono de Litovio kaj Pollando.