Sztum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sztum
esperante: Ŝtumo, germane: Stuhm, litove: Štumas
urbo
Sztum widok z zamku.jpg
La centro de la urbo, vido el la kastelo
Flag of Austria.svg
Flago
POL Sztum COA.svg
Blazono
Ŝtato Flago de Pollando  Pollando
Provinco Pomeria Provinco
Distrikto Distrikto Sztumski
Komunumo Sztum (urba-kampa)
Situo Sztum
 - koordinatoj 53°55′18″N 19°02′01″E  /  53.92167°N, 19.03361°O / 53.92167; 19.03361 (Sztum)
Areo 4 59 km² (Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo " " ha)
Loĝantaro 12 141 (2004)
Denseco Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo " " loĝ./km²
Urbaj rajtoj 1416
Urbestro Leszek Jan Tabor
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 82-400 ĝis
Telefona antaŭkodo +48 55
Aŭtokodoj GSZ
TERYT 2209011
Situo enkadre de Pollando
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Pollando
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Sztum
Vido de la urbo kaj la Teŭtona Kastelo en Ŝtumo, konstruita en la 14-a jc fare de la Germana Ordeno, la ilustraĵo el la jaro 1749
Delto de Vistulo, Oksywie / (kvartalo de Gdynia, Wielbark (kvartalo de Malborko / Malbork), Gościszewo (vilaĝo inter Ŝtumo kaj Malborko / Malbork)
La funelpokalkulturo, la pokalo el funeltombo en Skanio, Svedio
La areoj de la funelpokalkulturo en diversaj regionoj de Eŭropo
Ekipaĵo de la gota tombo de la Wielbark-kulturo (la 2-a - 3-a jc p.K.).
La Teŭtona Kastelo en Ŝtumo, konstruita dum la jaroj 13261331 fare de la Germana Ordeno el Malbork, ilustraĵo el la jaro ĉirkaŭ 1600
La Teŭtona Kastelo en Ŝtumo, konstruita fare de la Germana Ordeno
La Teŭtona Kastelo en Ŝtumo
Sankta Anna preĝejo en Ŝtumo (por katolikoj)
Sankta Anna preĝejo en Ŝtumo (vido de alia flanko)
La Post-evangelia preĝejo en Ŝtumo (nun la Regiona Muzeo)


Sztum (legu: Ŝtum) (esperante: Ŝtumo; germane: Stuhm; litove: Štumas) estas urbo en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Sztum en la distrikto Sztumski. En la urbo estas la Teŭtona Kastelo el la 14-a jc, konstruita dum la jaroj 1326 - 1331 fare de Germana Ordeno el Malbork, en la kastelo grandaj estroj de la ordeno havis sian someran rezidejon.

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas inter la lagoj Zajezierskie [Zajezjerskje] kaj Barlewickie [Barlevickje], en la Regiono Powiśle [Poviŝle] (Ĉevistula Regiono), proksime de la rivero Vistulo kaj ĝia dekstra riverbrako Nogat. Tra la urbo iras la landa vojo n-ro 55 kaj ĝi 12 km norde atingas la urbon Malbork kaj 28 km sude la urbon Kwidzyn. Tabliczka DK55.svg

Ŝtumo apartenas al la organizaĵo Polaj Gotikaj Kasteloj.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La setlado en la Gdanska Pomerio. Arkeologiaj trovaĵoj montras, ke la ĉirkaŭaĵo sude de Malborko kaj norde de Ŝtumo, Tczew kaj Gdansko estis setligita de la homo jam antaŭ 3000 - 1700 jaroj a.K., t.e. en neolitiko kaj ĥalkolitiko / kuproepoko t.n. funelpokalkulturo kiu situis en la suda Skandinavio kaj norda Eŭropo (ekde Nederlando ĝis la hodiaŭa Ukrainio). La funelpokalkulturo estis kulturo en la neolitiko / nova ŝtonepoko de ĉ. la 4350 jaroj a.K. ĝis la 2800 - 2700 jaroj a.K. La nomo funelpokalkulturo estas kolektiva nomo. Estis granda nombro da parencaj komunumoj en la nova ŝtonepokoneolitiko, kiuj situis en suda Skandinavio kaj norda Eŭropo (ekde Nederlando ĝis la hodiaŭa Ukrainio t.e. orienten de Volinio kaj laŭ tuta Danubo. Oni trovas ankaŭ ornamaĵojn kaj ilojn el la Hallstatt-epoko / halŝtata ferepoko la (500-400 jaroj a.K.). Poste el la bronzepoko kaj la ferepoko estas la lasta etapo de la homara prahistorio. La unuaj setlejoj en tiu regiono jam estis en la ŝtonepoko. La nomo ferepoko devenas de la fakto, ke iloj trovitaj el tiu epoko estis faritaj el fero. Oni trovas ĉi tie la romiajn restaĵojn el la 1-a jarcento kaj la 2-a jarcento p.K. de la t.n. la Sukcena Vojo kiu ligis la Mediteraneon kun la Balta Maro. Sukceno estas fosilia rezino de pinofitoj, rara en Mediteraneo kaj tre aprezata de la antikvuloj, kiuj vidis en ĝi resanigan kaj magian gemon kaj bruligeblan ŝtonon. De la bronzepoko, la mediteraneaj etnoj (egiptoj, grekoj, fenicoj) importis sukcenon de Balta Maro, laŭ teraj vojoj, kiuj sekvis la valojn de Vistulo kaj Dnepro. Oni trovis, en la tombo de Tutanĥamono, aĵojn el sukceno de la Balta Maro, oni scias, ke oferaĵoj de sukcenaĵoj estis senditaj de Norda Maro al la Apolona sanktejo de Delfo.
En la 2-a jarcento p.K. venis de suda Svedio la gotoj kiuj havas orient-ĝermanan devenon, ili praloĝis en suda parto de la nuntempa Svedio kaj en Gotlando kaj de tie translokiĝis al riverdelto / riverbuŝo de Vistulo ili migris en la 3-a jarcento p.K. suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setlis en Dakio, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de la Nigra Maro. Gotoj estinte en tiu regiono kreis t.n. Wielbark-kulturon (en la 3a jc p.K. /la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malborko / Malbork). Restaĵojn de gotoj kiel Wielbark-kulturo oni trovas en kvartalo Wielbark kaj en la vilaĝo Gościszewo (inter Malborko kaj Ŝtumo) kaj proksime de vilaĝo Odry en Kaŝubio en Distrikto Chojnicki (tie konata ekzemplo de la Wielbark-kulturo kiel kromleĥoj, tio estas ŝtoncirkloj, parto de granda nekropolo de gotoj.


Historio[redakti | redakti fonton]

En la 12 jc kaj komence de la 13 jc tiu regiono estis nomata Pomezanio kaj grandparte apartenis la la pomeriaj princoj t.e. kaŝubiaj princoj. Tiam 10 km suden de la nuna urbo Malborko kaj 6 km okcidenten de Ŝtumo la praprusojkaŝubiaj princoj konstruis la lignan kastelon Zantyr (legu: Zantir) (la hodiaŭa: Ŝtum aŭ Biała Góra / legu: Biaŭa Gura /traduko: Blanka Monto) ĉe la dekstra bordo de la Nogat-rivero (bonvolu scii ke la rivero Nogat estis limo inter praprusoj kaj Kaŝubio). En la jaro 1250 la pomeria princo Sambor la Dua aŭ lia frato la princo Swiatopelk la Granda (Świętopełk Wielki) vendas aŭ donacas la kastelon al la Ordeno de germanaj kavaliroj (aŭ al episkopo Kristiano). En la jaro 1274 la germanaj kavaliroj nomataj ankaŭ la teŭtonoj komencas konstrui la kastelon en Malborko parte de la materialoj de la malkonstruita kastelo Zantyr. En la tereno de la hodiaŭa urbo Ŝtumo en la frua mezepoko loĝis praprusoj kaj ilian burgon/kastelon en la jaro 1236 konkeris la Germana Ordeno el Malborko kaj jam ili konstruis dum la jaroj 1326 - 1331 la novan teŭtonan kastelon, en la kastelo grandaj estroj de la ordeno havis sian someran rezidejon.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg
La Itinero de Gotikaj Kasteloj en Pollando
La akvoturo en Ŝtumo
La Liceo en Ŝtumo (2010)

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 8an de septembro 2014 venis de Łowicz / Loviĉo dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto kaj la Konferenco pri Esperanto en Pola Parlamento organizita de polaj parlamentanoj i.a. senatano Edmund Wittbrodt kaj fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. La E-ekspozicio post la Senato estis prezentata en Varsovio, Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork, Łeba, Lodzo kaj Łowicz la ekspozicion invitis al la urbo la Starosto de la Distrikto Sztum Wojciech Cymerys sub kies Patroneco okazas la Ekspozicio kaj la loka Esperanto-amiko Krystian Zdziennicki, la prezidanto de la Junula Ago-Grupo de la Ŝtuma Distrikto (la abituriento de la Liceo en Ŝtumo, nun studento) kune kun la Direktorino de la Liceo en Ŝtumo Wiesława Kowalik (vidu la apudan foton de la Liceo en Ŝtumo). La ekspozicio daŭros ĝis la 30a de septembro 2014 kaj je la fino de la ekspoziciado en Ŝtumo okazos la finanta vernisaĝo la 22an de septembro 2014 kun la Aŭtoritatoj de la Urbo kaj Distrikto, la lokaj televido kaj gazetaro, krome la saman tagon okazos la monologo "Doktoro Esperanto" de Mario Migliucci en la traduko al la pola de Roman Dobrzyński kaj prezentos ĝin la loka esperantistino Helena Biskup, de la 22-a ĝis 30a de septembro 2014 akompanos la Senatan Esperanto-ekspozicion la rapida Esperanto-kurso gvidata de Eduardo Kozyra el Malborko, la vic-prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj kunordiganto de la ekspozicio. Aliĝis al la Esperanto-kurso 10 lernantoj de la liceo kaj krome kelkaj loĝantoj de la urbo i.a. Krystian Zdziennicki. La 30an de septembro la Senata Ekspozicio veturos al najbara urbo Kwidzyn, kie la 2an de oktobro okazos la vernisaĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]