Sukcena Vojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rota do âmbar.jpg

La Sukcena Vojo, samkiel la Stana Vojo estis unu el la pli gravaj komercaj vojoj de la Antikva epoko. De la bronzepoko, ĉi-tiu vojo ligis Mediteraneon kun Balta Maro, preter la valoj de riveroj Vistulo, Elbo kaj Danubo.

Pratempoj[redakti | redakti fonton]

Sukceno estas fosila rezino de pinofitoj, rara en Mediteraneo kaj tre aprezata de la antikvuloj, kiuj vidis en ĝi resanigan kaj magian gemon kaj brulebla ŝtono.

De la bronzepoko, la mediteraneaj etnoj (egiptoj, grekoj, fenicoj) importis sukcenon de Nigra Maro kaj Balta Maro, laŭ teraj vojoj, kiuj sekvis la valojn de Vistulo kaj Dnepro. Oni trovis, en la tombo de Tutanĥamono, aĵoj el sukceno de Balta Maro, oni scias, ke oferadoj de sukcenaĵoj estis senditaj de Norda Maro al la Apolona sanktejo de Delfo. Tra Nigra Maro, oni povis komerci preter la Silka Vojo. La mediteraneaj influoj sur Skandinavio dum la Dana Bronzepoko povas klariĝi per transporto preter la Sukcena Vojo.

Dum la Romia Imperio, la ĉefa vojo ligis la bordon de Pomerio (Codicus sinus) al la Adriatika Maro tra la lando de la Keltoj Boii (la nuna Bohemio) kaj la provinco de Panonio. Preciza mapo de ĉi-tiu vojo estis al ni tradonita per la Tabelo de Peutinger, tiu mapo kie figuras ĉiuj gravaj urboj kaj vojoj de la Romia Imperio. Inter Carnuntum ĉe Danubo (ĉefurbo de Panonio) kaj Aquileia ĉe Adriatiko, la Sukcena Vojo sekvis romian vojon.

Historiaj atestoj[redakti | redakti fonton]

Plinio la pli maljuna, al kiu oni ŝuldas la nomon de tiu vojo, atestas ke sukceno estis importita de Balta Maro ĝis Aquileia. Laŭ Plinio kaj Timeo de Taŭromenion, la greka esploristo Piteaso albordigis en Norda Maro insulon nomata Abalos, kies loĝantoj hejtis sin brulante la sukcenon, kiun ili ankaŭ vendis al la Teŭtonoj.