Distrikto Sztumski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Distrikto Sztumski
Pola nomo sztumski
Flago Blazono
Situo en regiono
Provinco Pomerio (provinco de Pollando)
Ĉefurbo Sztum
Kvanto de komunumoj:
    urbaj -
    urbo-kampaj 2
    kampaj 3
Urbeco 37,63
Areo 730,85 km2
Loĝantaro 41992 (en 2005)
Loĝdenso 57,46/km2
Aŭtokodo GSZ
TERYT 6.22.29.16.00.0
Estro Wojciech Cymerys
Adreso de estraro ul. Mickiewicza 39
Poŝtkodo de estraro 82-400
Telefono de estraro 55 267 74 41
Fakso de estraro 55 267 74 42
Retpaĝaro de distrikto http://www.powiatsztumski.pl
v  d  r
Information icon.svg
La centro de la urbo Sztum, vido el la kastelo

Distrikto Sztumski estas distrikto en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando.

La centro de la urbo Dzierzgoń
La palaco de familio Sierakowski en Waplewo Wielkie
Panoramo de Mikołajki Pomorskie kun la paroĥa preĝejo de Sankta Antono el la 19a jc

Urboj kaj komunumoj en la distrikto[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el:

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro (datumoj por la 30-a de junio 2005):

Entute Virinoj Viroj
Homoj  % Homoj  % Homoj  %
Ĉie 41992 100 21250 50,6 20742 49,4
En urboj 15710 100 8200 52,2 7510 47,8
En vilaĝoj 26282 100 13050 49,7 13232 50,3


Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Delto de Vistulo, Oksywie / (kvartalo de Gdynia, Wielbark (kvartalo de Malborko / Malbork), Gościszewo (vilaĝo inter Ŝtumo kaj Malborko / Malbork)
La funelpokalkulturo, la pokalo el funeltombo en Skanio, Svedio
La areoj de la funelpokalkulturo en diversaj regionoj de Eŭropo
Ekipaĵo de la gota tombo de la Wielbark-kulturo (la 2-a - 3-a jc p.K.).

La setlado en la Gdanska Pomerio. Arkeologiaj trovaĵoj montras, ke la ĉirkaŭaĵo sude de Malborko kaj norde de Ŝtumo, Tczew kaj Gdansko estis setligita de la homo jam antaŭ 3000 - 1700 jaroj a.K., t.e. en neolitiko kaj ĥalkolitiko / kuproepoko t.n. funelpokalkulturo kiu situis en la suda Skandinavio kaj norda Eŭropo (ekde Nederlando ĝis la hodiaŭa Ukrainio). La funelpokalkulturo estis kulturo en la neolitiko / nova ŝtonepoko de ĉ. la 4350 jaroj a.K. ĝis la 2800 - 2700 jaroj a.K. La nomo funelpokalkulturo estas kolektiva nomo. Estis granda nombro da parencaj komunumoj en la nova ŝtonepokoneolitiko, kiuj situis en suda Skandinavio kaj norda Eŭropo (ekde Nederlando ĝis la hodiaŭa Ukrainio t.e. orienten de Volinio kaj laŭ tuta Danubo. Oni trovas ankaŭ ornamaĵojn kaj ilojn el la Hallstatt-epoko / halŝtata ferepoko la (500-400 jaroj a.K.). Poste el la bronzepoko kaj la ferepoko estas la lasta etapo de la homara prahistorio. La unuaj setlejoj en tiu regiono jam estis en la ŝtonepoko. La nomo ferepoko devenas de la fakto, ke iloj trovitaj el tiu epoko estis faritaj el fero. Oni trovas ĉi tie la romiajn restaĵojn el la 1-a jarcento kaj la 2-a jarcento p.K. de la t.n. la Sukcena Vojo kiu ligis la Mediteraneon kun la Balta Maro. Sukceno estas fosilia rezino de pinofitoj, rara en Mediteraneo kaj tre aprezata de la antikvuloj, kiuj vidis en ĝi resanigan kaj magian gemon kaj bruligeblan ŝtonon. De la bronzepoko, la mediteraneaj etnoj (egiptoj, grekoj, fenicoj) importis sukcenon de Balta Maro, laŭ teraj vojoj, kiuj sekvis la valojn de Vistulo kaj Dnepro. Oni trovis, en la tombo de Tutanĥamono, aĵojn el sukceno de la Balta Maro, oni scias, ke oferaĵoj de sukcenaĵoj estis senditaj de Norda Maro al la Apolona sanktejo de Delfo.
En la 2-a jarcento p.K. venis de suda Svedio la gotoj kiuj havas orient-ĝermanan devenon, ili praloĝis en suda parto de la nuntempa Svedio kaj en Gotlando kaj de tie translokiĝis al riverdelto / riverbuŝo de Vistulo ili migris en la 3-a jarcento p.K. suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setlis en Dakio, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de la Nigra Maro. Gotoj estinte en tiu regiono kreis t.n. Wielbark-kulturon (en la 3a jc p.K. /la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malborko / Malbork). Restaĵojn de gotoj kiel Wielbark-kulturo oni trovas en kvartalo Wielbark kaj en la vilaĝo Gościszewo (inter Malborko kaj Ŝtumo) kaj proksime de vilaĝo Odry en Kaŝubio en Distrikto Chojnicki (tie konata ekzemplo de la Wielbark-kulturo kiel kromleĥoj, tio estas ŝtoncirkloj, parto de granda nekropolo de gotoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Teŭtona Kastelo en Ŝtumo, konstruita dum la jaroj 13261331 fare de la Germana Ordeno el Malbork, ilustraĵo el la jaro ĉirkaŭ 1600
La Teŭtona Kastelo en Ŝtumo, konstruita fare de la Germana Ordeno

En la 12a jc kaj komence de la 13 jc tiu regiono estis nomata Pomezanio kaj grandparte apartenis la la pomeriaj princoj t.e. kaŝubiaj princoj. Tiam 10 km suden de la nuna urbo Malborko kaj 6 km okcidenten de Ŝtumo la praprusojkaŝubiaj princoj konstruis la lignan kastelon Zantyr (legu: Zantir) (la hodiaŭa: Sztum aŭ Biała Góra / legu: Biaŭa Gura /traduko: Blanka Monto) ĉe la dekstra bordo de la Nogat-rivero (bonvolu scii ke la rivero Nogat estis limo inter praprusoj kaj Kaŝubio). En la jaro 1250 la pomeria princo Sambor la Dua aŭ lia frato la princo Swiatopelk la Granda (Świętopełk Wielki) vendas aŭ donacas la kastelon al la Ordeno de germanaj kavaliroj (aŭ al episkopo Kristiano). En la jaro 1274 la germanaj kavaliroj nomataj ankaŭ la teŭtonoj komencas konstrui la kastelon en Malborko parte de la materialoj de la malkonstruita kastelo Zantyr. En la tereno de la hodiaŭa urbo Ŝtumo en la frua mezepoko loĝis praprusoj kaj ilian burgon/kastelon en la jaro 1236 konkeris la Germana Ordeno el Malborko kaj jam ili konstruis dum la jaroj 1326 - 1331 la novan teŭtonan kastelon, en la kastelo grandaj majstroj de la ordeno havis sian someran rezidejon. En la jaro 1377 la urbon Sztum vizitis la princo de Aŭstrio Albrecht, kiu postlasis sian privatan blazonon kiun poste uzadis la vokto de Ŝtumo, krome li donacis monon por konstrui la kastelturon. La urbo havas urborajton de la jaro 1416 ricevante ilin de la Granda Majstro de la Ordeno Michael Küchmeister von Sternberg, kiujn ripetis poste la pola reĝo Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio) en la jaro 1533. Dum la Dektrijara Milito (1454-66) por mallonga tempo esti kaptita de pola armeo sub la gvido de Andreo el Brachcice. En la mezepoko la urbon ĉirkaŭadis la defendmuroj kun du pordegoj en la akso nordo-sudo de la vojo Malborko - Kwidzyn. En tiama tempo oni difinis 50 parcelojn por setlantoj. En la urbo regis la konsilantaro sub gvido de vokto. Dufoje jare okazadis tie foiroj (t.e. la 22an de junio kaj la 11an de novembro) kaj ĉiu-vendrede funkciadis la bazaro.

Post la Dua Paco de Toruno en la jaro 1466 eniris en la limoj de Krono de la Regno de Pollando. Dum la jaroj 1468–1772 - ĝi estis la distrikta urbo en la Malborka Vojevodio kaj tie okazadis la Sejmetoj de la vojevodio. La pola nomo Sztum aperis la unuan fojon en la dokumentitaj fontoj en la jaro 1565.

En la loka preĝejo konstruita post la Dektrijara Milito (1454-66) okazadis ofte de la 16a jc la vojevodiaj sejmetoj kaj en la tiama urbodomo la nobelaj juĝoj por la malborka vojevodio. La urbanoj kultivadis la teron kaj produktis bieron. Dum la 5a pol-sveda milito pri tn. "Vistulo-elfluo" la urbon okupis la sveda armeo. Post la malvenko en la granda batalo ĉe la proksima vilaĝo Trzciana Gustavo la 2-a Adolfo fuĝis la la ŝtuma kastelo. Rezulte de la armistico subskribita en Stary Targ la urbo kaj la kastelo apartenis al la Brandenburgia Elektoro kaj de la 6a de septembro 1629 ĝis la armistico subskribita en Sztumska Wieś la 12an de septembro 1635. Denove la urbo estis okupita de svedoj dum la t.n. Sveda diluvo dum Nordia Milito 1655-1660. Post la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772, en la urbo Sztum estis sidejo de loka prusia administrejo, de la jaro 1818 sidejo de la Distrikto Sztum en la Okcidenta Prusio.

Historiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

La Teŭtona Kastelo en Ŝtumo
Stary Targ, la preĝejo de Sanktaj Apostoloj Simono kaj Judaso, el la 16a jc
Sankta Anna preĝejo en Ŝtumo (por katolikoj)
Sankta Anna preĝejo en Ŝtumo (vido de alia flanko)
La akvoturo en Ŝtumo
La Post-evangelia preĝejo en Ŝtumo (nun la Regiona Muzeo "Alyem" / prononcu: Aljem)
La kluzo ĉe la rivero Vistulo en Biała Góra / legu: Biaŭa Gura (Blanka Monto)
Biala Gora - sluza fot2.jpg
Biala Gora - sluza fot3.jpg
Biała Góra - Śluza.JPG
Biała Góra-śluza.jpg
Biala Gora water gate.jpg
Biala Gora, inside water gate.jpg
thumb
  • La Post-Teŭtona kastelo en Ŝtumo, en la gotika stilo el la unua duono de 14 jc, konstruita fare de la Germana Ordeno (vidu la apudan foton).
  • La Post-Evangelia preĝejo en Ŝtumo, konstruita en la jaroj 1816–1818, nun en ĝi trovoĝas la Regiona Muzeo "Alyem" (vidu la apudan foton).
  • La bien-domoj de familio Donimirski en Czernin, el la 17-19a jc, en Zajezierze, Ramzy Małe, Cygusy, Telkwice kaj Bukowo.
  • La Pola Domo en Piekło (legu: Piekŭo / Infero), el la 1937 jaro.
  • La ensemblo de kluzoj ĉe la rivwero Vistulo en Biała Góra / legu: Biaŭa Gura (Blanka Monto), el la 19-a jc (vidu la apudan galerion de la fotoj).
  • La ŝtono en Sztumska Wieś (apud Ŝtumo) kiu memorigas pri la pol-sveda armistico subskribita la 12-an de septembro 1635 jaro.
  • La preĝejo de Sankta Anna en Ŝtumo
  • La preĝejo de Sankta Mikaelo kaj de Skapularia Di-Patrino en vilaĝo Postolin apud Ŝtumo.
  • La preĝejo de Sankta Jozefo. el la komenco de 20a jc en vilaĝo Gościszewo apud Malborko (en la Ŝtum-distrikto)
  • La preĝejo de la Tri Reĝoj el la 14a jc Pietrzwałd en Ŝtum-distrikto.
  • La preĝejo de la Sanktaj Apostoloj Simono kaj Judaso en Stary Targ, el la 16a jc (vidu la apudan foton)
  • Akvoturo en Ŝtumo, el la komenco de la 20a jc (vidu la apudan foton)
  • La palaco de familio Sierakowski en Waplewo Wielkie (vidu la supran foton)
  • La kastel-turo Przezmark en la Ŝtum-distrikto.
  • La preĝejo de la Ĉieliro de Jesuo en Stary Dzierzgoń, el la 14-15a jc.
  • La paroka preĝjo de Sankta Triunuo en Dzierzgoń, gotika, el la 14a jc.
  • La tombeja kapelo de Sankta Anna, el la 13a jc, rekonstruita post la incendio (brulego) en la jaro 1730 en Dzierzgoń
  • La iama palaco de la starostoj de la Dzierzgoń-distrikto kaj de la Malborko-vojevodoj en la vilaĝo Nowiny, kun la kolekto de antikvaj agro-maŝinoj.
  • La ruinoj de la nederlanda vento-muelilo, el la dua duono de 19a jc en la vilaĝoj Budzisz kaj Ankamaty apud Ŝtumo.
  • La arkeologia esplor-fosadejo de la teŭtona kastelo sur la kastela monteto en Dzierzgoń.
  • La paroĥa preĝejo de Sankta Antono el la 19a jc en Mikołajki Pomorskie.
  • La Evangeli-Aŭgsburga preĝejo en Mikołajki Pomorskie.
  • La paroka preĝejo de sankta Anna en Krasna Łąka, el la 14a jc.
  • La ensemblo park-biendoma en Nowe Minięta, el la 17a kaj 18a jc.

Starostoj / Distrikt-estroj[redakti | redakti fonton]

La najbaraj disrtiktoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg

La 8an de septembro 2014 venis de Łowicz / Loviĉo dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto kaj la Konferenco pri Esperanto en Pola Parlamento organizita de polaj parlamentanoj i.a. senatano Edmund Wittbrodt kaj fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. La E-ekspozicio post la Senato estis prezentata en Varsovio, Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork, Łeba, Lodzo kaj Łowicz la ekspozicion invitis al la urbo la Distrikt-estro, t.e. Starosto de la Distrikto Sztum Wojciech Cymerys sub kies Patroneco okazis la Ekspozicio kaj la loka Esperanto-amiko Krystian Zdziennicki, la prezidanto de la Junula Ago-Grupo de la Ŝtuma Distrikto (la abituriento de la Liceo en Ŝtumo, nun licenciato pri historio kaj ankoraŭ studento de la Historia Fakultato de Gdanska Universitato) kune kun la Direktorino de la Liceo en Ŝtumo mag. Wiesława Kowalik (vidu la apudan foton de la Liceo en Ŝtumo). La ekspozicio daŭris ĝis la 30a de septembro 2014 kaj je la fino de la ekspoziciado en Ŝtumo okazis la finanta vernisaĝo la 22an de septembro 2014 kun la Aŭtoritatoj de la Urbo kaj Distrikto kaj la loka gazetaro kaj eĉ venis la redaktoro de la Elbląg-gazeto kie en novembro venos la Senata Ekspozicio. Krome la saman tagon okazis la monologo "Doktoro Esperanto" de Mario Migliucci en la traduko al la pola de Roman Dobrzyński kaj prezentis ĝin la loka esperantistino Helena Biskup, de la 22-a ĝis 30a de septembro 2014 akompanis la Senatan Esperanto-ekspozicion la rapida Esperanto-kurso gvidata de Eduardo Kozyra el Malborko, la vic-prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj kunordiganto de la ekspozicio. Aliĝis al la Esperanto-kurso 4 lernantoj de la liceo kaj krome kelkaj loĝantoj de la urbo i.a. licenciato Krystian Zdziennicki. La 30an de septembro 2014 la Senata Ekspozicio veturis al najbara urbo Kwidzyn, kie la 3an de oktobro okazos la vernisaĝo.