Historio de Irlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Noto: Plejparto de lok- kaj personnomoj en tiu ĉi artikolo estas en la irlanda, por historia kohereco kaj oportuneco. Kiam bezonitaj, la angligoj estas inter krampoj.

Ŝtonringo en Ceathrú Mór, duoninsulo Cúil Irra, Graflando Shligigh.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj postsignoj de insulanoj datiĝas de la 9-a jarmilo a.K. Oni elfosis ilin en graflando Phort Láirge, Migrado de mezolitikaj gentoj estas atestita ĉirkaŭ la 66-a jarcento a.K. Verŝajne, temis pri nordeŭropdevenuloj kiu tramarŝis Skotlandon antaŭ atingi Irlandon. Ili establiĝis en la regiono de aktuala Provinco An Mhumhain (Ulster). Ilia vivimaniero bazis sur ekonomio de predado (peskado kaj ĉasado) kaj grade evoluos al agrikulturo (agrokultivado kaj bestobredado). Ili scipovis ŝtonpoluradon por koncepti ilaron kaj starigis dolmenojn funebre destinitaj. Novaj alvenantoj inter la 2-a kaj la 17-a jarceno a.K alportos bronzepokon. De tiu ĉi epoko datiĝas ekspluatado de kuprominejoj en Chorcaí kaj Chiarraí aŭ orminejoj en Chill Mhantáin.

La keltoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ -500, la keltoj albordiĝis al Irlando, devenante de Britio. Ili kunportis fermetalurgion. Laŭ la Lebor Gabála Érenn, verko pri koloniadoj de Irlando, la gaeloj, t.e. la irlandanoj, devenus de Hispanio. Ankaŭ ili nomiĝis Milesanoj car ili estas idoj de Míl Espáine. Alvenante, ili venkis la Tuatha Dé Danann, sed ĉio ĉi nur estas mitologio.

La registaro de tiu kelta socio strukturiĝas triparte, inter druidoj, bardoj kaj vatoj. Druidoj zorgas pri religio, oferado, justeco, lernigo, poezio, divenarto; bardoj aparte oficas kiel parola kaj kanta poeto, kaj devas eminenti en laŭdo, mallaŭdo kaj satiro. La fakoj de vatoj kuŝas en aŭguroj kaj kuracarto.

En Irlando, filid (bardoj) fariĝos la plej influhavaj membroj de tiu sacerdota klaso, kies unu el la ĉefroloj estas konsili la reĝon. En la kelta civilizacio, la reĝa ofico ne nur temas pri militi, sed precipe alidistribui riĉaĵojn kaj juĝadi, laŭ la druidaj sugestoj. Tamen, dumlonge, ĉi tiuj reĝoj estis ĉefoj kun necertaj povoj kaj problemigaj heredadoj.

La dua klaso de tiu socio estas tiu de militistoj, kaj la tria, tiu de produktistoj, metiistoj kaj agrokultivistoj kaj bredistoj. Ili estas organizitaj en klanoj kiuj grade kunfandiĝos por konstitui kvin provincojn (aŭ reĝlandojn). Kvar por kongrui kun la Kompasdirektoj: Laighin (Leinster), Mumhan (Munster), Connachta (Connacht), Uladh (Ulster) kaj la lasta Mid (Meath), en la centro. Ĉi tiu centra provinco poste fariĝos suĉita en Laighin. La irlandlingva vorto por provinco: «cúige», signifas porciokvinono kaj do spegulas tiun oliman provincdividon.

Komence de la 5-a jarcento, la Ard Rí na hÉireann (supera reĝo de Irlando) kiu sidas en Teamhair na Rí (Tara), ĉefurbo de la centra provinco Mid, disvastiĝas sian regareon al la tuta insulo. La ceteraj reĝoj tributos lin per brutaro. Kiam tiu ĉi tributo (aŭ «boroma») estas ignorita, ekflamas militojn aŭ raziojn je diversaj skaloj kies detaloj estas priskribitaj en fabelaro.

Romioj kiuj okupas Britonion (aktuala Anglio) neniam konkeros Irlandon (kiun ili nomas Hibernion), loĝata de gentoj tro malfacile asimileblaj kaj tro foraj de la imperikoro.

Kristanigo[redakti | redakti fonton]

Kelta kruco ĉe An Cnocc (Knock) en Mhaigh Eo

Kristanigo de Irlando signas la ekfinon de la kelta civilizacio, aŭ almenaŭ de ties mitologio, ĉar ties socistrukturo plugravis, kun ĉefeca sacerdota klaso. La precizaj cirkonstancoj de la kristanisma enkonduko en la insulon estas malbone konata, des pli ke la tekstoj koncernante ĝia inicanto, Naomh Pádraig (Sankta Patriko), estas plenmezure hagiografia.

Padraig naskiĝus en 390 ĉe necerta loko de la brita insulo. Li estas la filo de britromia ŝtatoficisto. En 405, dum gaela rabatako, li estus kaptata kaj forrabata Irlanden kiel sklavo, dum la reĝado de la Ard Rí na hÉireann Niall Noigiallach. Okaze de ses jaroj de mallibereco, okupiĝanta paŝti brutarojn, lia kredo je dio estus plifirmigata kaj tuj kiam eskapita, li daŭrigas teologiajn studojn en Gaŭlio. La dato de lia reveno Irlanden estas pridiskutata (inter 432 kaj 490 laŭ la malsamaj tezoj), sed la konvertiĝo de la insulo okazis sub la reĝado de la reĝo Loegaire, filo de Niall. Patriko estas ofte priskribita paroladi kun druidoj kaj provi ilin konvinki ke sia «druida magio» estas pli potenca ol iliaj. Laŭlegende, li ankaŭ sukcesis forpeli serpentojn kaj klarigas la triunuan principon per trifolio (la triopa koncepto estas rikura en kelta mitologio). Patriko mortis ĉirkaŭ 461.

Tiukuntekste, la landan konvertiĝon plejparte okazigis bardoj, kiu enkondukis, helpe de sia poezia arto, la novan religion en la smeraldan insulon. Origine laŭromia, la rito keltiĝis por privilegii monaĥismon kiu fariĝos referencon en Eŭropo. Cluain Mhic Nóis (Clonmacnoise) aŭ Gleann Dá Loch (Glendalough) estos gravaj spiritecaj centroj. La kirkon Armacht oni fondas ĉirkaŭ 445. Je 558, la monaĥejo de Beannchor (Bangor) estas ekkonstruita kaj tiun de insulo Iona starigas Columb Cille, kaj ambaŭ tiuj konstruaĵoj estos la deirpunkto de la skotlanda evangelizado. Nur ekde 664, la sinodo Whitby repuŝas irlandajn ritojn profite al romiaj ritoj. En 800 aperas Leabhar Cheanannais (libro de Kells), majstroverko de irlandosaksa kristanismo.

La Vikingoj[redakti | redakti fonton]

Je la 8-a jarcento, la loĝantara plimultiĝo kaj heredaj militoj laŭŝajne elpelis norvegoj kaj danoj el siaj teritorioj. Dum Varengoj marŝas orienten kaj fondas en Ruslando la unuajn ŝtatembriojn, la vikingoj metas la kapuson al la britaj insuloj okcidente kaj la kontinento sude.

Irlando travivas intelektan oran eraon, dank'al la dinamismo de ĝiaj religiaj institucioj. Sed laŭ politika vidpunkto, la insulo estas dispartigita inter cent kaj cent kvindek Tuatha (klanoj) kiu senĉese interbatalas. Ĉiu el ili estas regita de iu rí (reĝo), kiu siavice ricevas direktojn de la provincajn reĝojn. La Ard rí estas pli honorifica titolo ol vera aŭtoritateco.

Desegno de Vikingoj datiĝanta de la 9-a10-a jarcento

En tiun nestabilan politikan medion alvenas la vikingoj. La unuaj atestitaj ekspedicioj datiĝas de 795 kiam ili bruligas kirkon en Insulo Lambay same kiel la monaĥejojn en Inisbifin kaj Inismurray; tiu ĉi suferos aldonan sturmatakon en 807.

La irlandanoj distingas la norvegoj de la danoj. La unuaj estas Finn Gall «blankaj fremduloj» kaj la duaj Dubh Gall «nigraj fremduloj». Verŝajne ĉar tiuj ĉi estas eme brunharaj dum la norvegoj estas pli blondaj.

En 812, precipe la orienta marbordo estas regule rabatakata, sed post nelonga tempo, la vikinga floto krozas en Irlanda Maro. Komence de la 820-oj, ili ĉirkaŭas la insulon. Dum kvardek jaroj, la vikingoj multobligos rabojn kaj raziojn, aparte kontraŭ monaĥejojn; neniel pro religiaj kialoj, sed pro la trezoroj kiujn tiuj sanktejoj kaŝas. Mumhan-devenaj keltoj superas la vikingojn en 811, kaj poste ĉe Hy-Kinsella en 827, dum diversaj reĝoj en Mumhan koalicias kaj frakasas la limerikdevenajn danojn en Shanagolden.

Sed en 832 montriĝas la vikinga ĉefo Thorgis -latinigita Turgesius- kies nomo signifas «sekvanto de la dio Toro». Forta de konsiderinda armeo, li entreprenas vastan invadan operacion ambaŭflanke de Éire. Liaj drakŝipoj enŝoviĝas alfonten de la insulaj riveregoj, kiel la Sionainn (Shannon) en 836 kaj liaj homoj starigas fortigitajn bazojn ĉie sur la lando. Palisara fortikaĵo estas konstruita ĉe la rivero An Life (Liffey). Temas pri la fundamento de Dublino -Dubb Linn «nigra akvo»- far la vikingĉefo Thorgill (ĝia irlandgaela nomo estas Baile Átha Cliath).

Post siaj sinsekvaj sukcesoj, Thorgis konstruigas palacon apud la hejmo de Máel Sechnaill la 1-a (aŭ Malachy la 1-a), tiama reĝo de Mid. Máel Sechnaill ŝanigas akcepti la gaston kaj mortigas lin per dronado. Tiun farita, li estas surtronigita Ard Rí na hÉireann, kaj baldaŭ li decidas organizi ĝeneralan kontraŭatakon. En 848, nur en Contae na hIarmhí (graflando Westmeath), la danoj perdas 800 homojn. En Contae Thiobraid Árann (graflando Tipperary), 240 vikingoj estas amasbuĉitaj, 200 aliaj en Balrother, Contae Dhoire (graflando Derry) kaj 300 en Rathallen apud Damhliag (Duleek). La venkitoj estis precipe norvegdevenuloj. Granda floto de drakŝipoj dandevenaj marveturas Dublinen dum la jaro 853. Akra ŝipbatalo sekvas dum tri tagoj inter norvegoj kaj danoj. La ĉi lastaj superis, kaj dum la venonta jarcento, ili kontrolos Dublinon intermita laŭ la heredoj, perfidoj kaj aliancoj.

Brian Boru[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Brian Boru.

La irlanda heroo Brian Boru, kies spuroj estas ankoraŭ sekveblaj en diversaj loknomoj nuntempe, naskiĝis en 941. Dank'al ardega ambicio kajmilitista taktiktalento, li fariĝas reĝo de Mumhan en 978 kaj de Laighin en 983, ne sen estri multnombrajn batalojn dumtempe. Li ne hezitas alianciĝi kun la danoj, kiujn li tamen antaŭe venkis, cele de anstataŭi la Ard Rí na hÉireann Máel Sechnaill la 2-a kiu surtroniĝis en 980. En 1002, Brian Boru fariĝas Ard Rí, kaj tuj poste li rondiras Irlandon kaj kaptas ostaĝojn por firmigi sian aŭtoritaton.

Li ankaŭ devigas la dublinajn danojn tributi lin, kion tiuj ĉi ne aparte ŝatas kaj tial subite sturmatakas lian hejmon. Boru retropelas ilin helpe de Máel Sechnaill la 2-a. Li definitive venkas la vikingojn en la dublina bajo la 23-an de aprilo 1014. La t.n. Cath Chluana Tarbh (battle of Clontarf) kostas 4000 vivojn ĉe la irlanda flanko kaj 7000 ĉe la vikingoj. Tio signas la finon de skandinavdevenaj ekspedicioj en Irlando.

Sub la angla krono[redakti | redakti fonton]

Post la triumfo de Cath Chluana dum kiu la trupoj de Brian Boru ankaŭ batalis kontraŭ sampatrianojn), Irlando ĝuas mallongan epokon de sendependeco. La keltaj tradicioj grade malaperas: dum la sinodo de Kells-Mellifont en 1152, la eklezio reorganizas Irlandon en kvar episkopoj. Oni forlasas keltajn ritojn kaj organizojn kaj la tutlasta Ard Rí na hÉireann rezignas sian titolon en 1186. Sociinternaj luktoj, honoraj militoj kaj ceteraj fratomurdoj rekomencas pli ol neniam. La aferoj prenos alian mezuron kiam Diarmait Mac Murchada, surtronigita reĝo de Laighin en 1121, estas senposedigita de sia bieno kaj titolo, far potenca armeo ĉekapita de freŝa Ard Rí kiu estas naŭzita de lia reĝmetodoj. Mac Murchada transveturas la maron por peti helpon en Kimrio kaj Anglio. Kun la subteno de la estonta reĝo Henriko la 2-a, Mac Murchada rondiras Kimrion klamante al ĉiaj preterpasantaj oreloj ke bienoj estas konfiskeblaj en Irlando. Kelkaj nobeloj respondas la alvokon, kiel Robert Fitzstephen kiu havis problemojn kun la kimra reĝo Rhys ap Griffith, aŭ Richard Fitzgilbert de Clare, grafo de Pembroke, alinomita «Strongbow» (forta arko), al kiu Diarmait proponis edzinigi sian filinon Aoife. Strongbow elŝipiĝis en Port Láirge la 27-an de aŭgusto 1170 post sia antaŭesploranto Raymond le Gros (Raymond la dika) raportis al li ian ideon de la situacio. Post konkeri Port Láirge kaj edziĝi kun Aoife en ĝiaj ruinoj, Strongbow kampanjas al Baile Átha Cliath. La Ard Rí Ruaidrí Ua Conchobair, helpata de Godred, reĝo de Manksinsulo, klopodas forpeli la anglan minacon el la lando. Baile Átha Cliath estas kontrolita en 1171 de Strongbow kiu malespere almozpetas helpotaĉmento de Londono.

En Londono, la tutfreŝa reĝo Henriko la 2-a ne paŭtignoras la tenton invadi Irlandon, des pli ĉar, laŭ vidpunkto strategia, la suvereno ne volas riski ke disvolviĝu en ĉi tiu najbara insulo malamika elirbazo. La anglodevena papo estas atribuinta en 1155 suzerenecon de la angla reĝo al Irlando. La invado povas komenci.

Henriko la 2-a ektretas la irlandan teron la 18-an de oktobro 1171, sekvata de armeo kies grandecon eĉ Vilhelmo la Konkerinto ĵaluzus. Ekde 1175, la Ard Rí fordonas siajn povojn al Henriko. Tiu ĉi konkeras na Connachta en 1176 kaj na Ulaidh en 1177. Komence de la 13-a jarcento, triono de Irlando, t.n. «Pale», estas sub la direktoj de la anglonormanoj.