Olim

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Olim (el la latina Ōlim) estas neologismo kreita de Karolo Piĉ.

Laŭ kelkaj, taŭga esprimo mankas en esperanto por signifi epokon antaŭ longa tempo: malnovtempe, antaŭlonge, jam estinte estas sinonimoj. Pli oftaj sed pli malprecizaj samsignifaj terminoj estas iam (kiu povas temi ĉu pri estinteco ĉu pri estonteco) aŭ antaŭe (kiu povas temi pri ĵusa estinteco).