Historio de Portugalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En rebrilo de malkovrigaj vojoj[redakti | redakti fonton]

Komencoj de portugala transmara ekspando estis tute neokulfrapaj. Kiam Reconquista en Portugalio kaj militoj kontraŭ Kastilio estis finintaj, kavaliroj havis nenie por montri sian kuraĝon, kvankam mezepoka spirito komandis okazigi kavalirajn farojn kaj tial reĝo Johano la 1-a (13851433) decidiĝis aranĝi grandan turniron. Liaj filoj Duarte, Pedro kaj Henriko persvadis lin al vera militiro kontraŭ araba Ceuta sur marbordo de norda Afriko. La militiro estis sukcesa, rabaĵo helpis superi ekonomiajn problemojn de Portugalio kaj la filoj de reĝo estis kavalirigitaj. Subinflue de tiu ĉi sukceso infanto Henriko, kiu kiel la tria el la kvin filoj ne havis ŝancon surtroniĝi, komencis intenzive interesiĝi pri komercaj kaj malkovrigaj navigacioj. Ĝis sia morto en la jaro 1460 li organizis kaj subtenis la malkovrigajn navigaciojn fondinte bazon de portugala kolonia regno. Pli malfrue li ricevis kromnomon por tio „Navigaciisto“ (portugale Henrique o Navegador) kaj ĝis hodiaŭ li apartenas al la plej grandaj portugalaj naciaj herooj.

Konkero de Konstantinopolo per turkoj en la jaro 1453 signifis por italaj urboj, precipe por Ĝenovo kaj Venecio, kiuj ĝis tiu tempo priregis merkaton kun Oriento, necesecon foriri el la komercaj pozicioj. Eŭropo aperis en malfacila situacio. Bezono de ekzotika varo, precipe spico kaj oro, devigis por serĉi aliajn komercajn komunikojn. Plej bone eluzis tion ĝuste Portugalio. Jam la unua ekskurso de Henriko Navigaciisto en la dudekaj jaroj de la 15-a jarcento montris, ke Afriko ne estas tiel malgranda, kiel ĉiuj origine pensis. La atentemo, kiun Portugalio dediĉis al Afriko, sukcesis. Oro kaj precipe nigraj sklavoj signifis por Portugalio karakterizan riĉecon. Sed tio fariĝis dorno en okulo precipe al la najbara Hispanio, kiu ne havis por multekostaj ekskursoj en la 15-a jarcento rimedojn kaj tial ĝi klopodis akiri ion el la afrika riĉeco per kaperado subtenata de la ŝtato.

Eĉ spite al grandaj sukcesoj sur la okcidenta marbordo Portugalio konsciis, kiel grava estas trabati al si la vojon ĝis Hindio. La vojo estis realigita nur de nova reĝo Manuelo (14951521), kun kiu ankaŭ venas la ora periodo de la portugala regno. Frunten de malgranda flotilo de tri karakoj stariĝis ne tro konata Vasco da Gama. Navigaciado estis sukcesa kaj la 20-an de majo de 1498 la eksurso aperis antaŭ signifa sudbarata haveno Kalikato. Post tiu ĉi sukceso reĝo Manuelo jam ne plu dubis pri neceseco daŭrigi en plua kolonigado. Armitaj flotiloj de ŝipoj, kiujn li poste eksportis en Baraton, jam elnavigaciis sentime pro la malproksima navigaciado. Portugaloj facile kaj rapide akiris pluajn grandajn havenurbojn sur orientaj marbordoj de Afriko kaj sur marbordoj de Portugala Hindio. En la jaro 1509 portugalaj flotiloj transnavigaciis Bengalan golfon kaj je du jaroj pli malfrue, en la jaro 1511, ili priregis Malakon, tiaman centron de araba komerco kun spico. Pluaj ekskursoj, kondukitaj tra Atlantiko, ne estis jam tiel sukcesaj. Al Portugalio restis Brazilo, kiu sed estis kompare kun la hispana Ameriko tute malriĉa. Sed malgraŭ tio la tiama Portugalio fariĝis la plej potenca surmara regno de la mondo.

Sed en duono de la 16-a jarcento Portugalio jam ne havis forton administri tiun ĉi regnon. Ĝi ne kapablis doni al utiloj el transmaraj navigaciadoj firman ekonomian bazon, la profito iris en fina sekvo precipe al la anglaj, francaj kaj nederlandaj firmaoj, kiuj kapablis krei el la importita varo interesajn aĵojn de konsumo, kiujn ili povis sukcese proponi. La tiama reĝo Johano la 3-a (15211557) ne konsciis la danĝeron, pli ol pri ŝajne certigita ekonomio li zorgis pri ideologia kaj eklezia unueco de la ŝtato. Post lia morto tiun ĉi linion konservis ankaŭ lia filo Sebastiano (15571578). Eĉ ne li kapablis senigi sian landon de katenoj de mezepoko. Reĝo Sebastiano impresis kiel krucmilita kavaliro en tempo, kiu postulis ekonomon kaj modernan administranton. Kavaliraj militiroj en la islaman Marokon fariĝis fatalaj ne nur por li, sed ankaŭ al la tuta Portugala reĝlando. En batalo proksime de urbo Al-Qsar al-Kaja (portugallingve Alçácer-Quibir) en 1578 la portugala soldataro estis je kapo malvenkita, la juna batalavida reĝo malaperis en bataltumulto. Neniu vidis lin morti kaj lia kadavro estis neniam trovita. Tial povis estiĝi legendo pri kavaliro, kiu iam revenos por helpi sian popolon. Sed Portugalio aperas ĉe rando de abismo. Sebastiano postlasis neniajn idojn, tial lia praonklo, kardinalo Henriko, ekprenas la regadon. Sed estis evidente, ke la sesdeksesjara, malsana Henriko estas solvo sole dumtempa. Pri la portugala trono ekigas disputo inter tri nepoj de reĝo Manuel, Filipo la 2-a (Hispanio), reĝo hispana, Katarino, dukino el Bragança kaj Antonio, prioro de monaĥejo en Crato. Eĉ spite al rezistmovada agado de prioro Antonio kaj la tuta kontraŭhispana tendenco de la popolo, la portugala nobelaro malvenkis al premo de Filipo la 2-a kaj en la jaro 1581 en Tomaro ili solene vokis lin portugala reĝo sub nomo Filipo la 1-a. Post tre ega leviĝo de la portugala nacio, kiu unu kaj duonjarcenton nutris la tutan ties energion, venis laciĝo kaj transdoneco. La elĉerpinta ŝtato repaciĝis kun persona unio kun Hispanio.

Unio kun Hispanio[redakti | redakti fonton]

Hispanio en la tempo de establo de la persona unio prezentis la plej potencan ŝtaton de Eŭropo. Konkerinte imperiojn de inkoj kaj azteka imperio ĝi priregis grandan riĉecon de Nova Mondo, per venko super turkoj ĉe Lepanto ĝi certigis por si superecon en Mediteraneo. Ĝi konstruis la mondan regnon fondita je kolonia komerco. Tia orientado estis proksima al Portugalio kaj rilate al sanga favorigeco de ambaŭ regantaj familioj, la persona unio kun Hispanio sonis kiel logika solvo. Reĝo Filipo la 1-a dum sia kronado en Tomaro garantiis rajtojn, kiuj al Portugalio enkadre de dualisma monarkio estis konservontaj sendependecon kaj liberecojn, kiujn ĝi uzis ĝis nun. Li devligis sin nomi en negravajn funkciojn sole naskintajn portugalojn, kunvoki por trakti gravajn decidojn landajn kortesojn, la administrativojn de ambaŭ landoj estis evidente diferencaj.

Eblas diri, ke la regado de Filipo la 1-a (15801598) estis dumtempa kontribuo por Portugalio. Danke al hispana subteno estis solvita multe da ekonomiaj kaj politikaj problemoj, la madrida kortego kontribuis al komerco kun Oriento helpante ĝin organize administri. Enpraktikigo de amerika maizo helpis ankaŭ al alie suferanta portugala provinco. Filipo la 1-a tre konservis interkonsentojn de Tomaro, estis konservita ĝisnuna oficiala, leĝdona kaj armea strukturo, la oficiala lingvo estis sole la portugala, konservita restis nacia monsistemo. Sed iom post iom komencis montriĝi ankaŭ negativajn sekvojn de la unio.

Komune kun la forta aliancano, sed kies "ora aĝo" estis jam malrapide cedanta, Portugalio akiris ankaŭ du potencajn malamikojn, kies stelo estis male supreniranta, nome Anglion kaj Nederlandon, do ĝisnunajn tradiciajn portugalajn komercajn kunulojn. Malpermeso de komerco kun Anglio kaj Nederlando povis kompensi avantaĝoj de Habsburga regno, sed malgraŭ tio komencis esti ankoraŭ antaŭ fino de la regado de Filipo malfacile tolerebla tornado de kaperistaj kaj oficialaj atakoj de novaj kontraŭuloj sur malbone defendataj kaj tre maldense okupitaj portugalaj transmaraj landoj. La fino de sonĝo pri hispana-portugala superregado sur maro signifis malvenko de komuna ŝiparo per Anglio dum provo puni protestantan insulon en la jaro 1588. La malfortiĝo de iberia flotilo malfermis al anglaj kaj al nederlandaj ŝipoj pli grandan spacon por komerco kun transmara regiono kaj ebleco priregi multajn koloniojn. La hispana kaj precipe la portugala kolonia regno komenciĝas malrapide detrui.

Dum regado de Filipo la 3-a (Hispanio) (15981621) komencis portugala malkontenteco kun la unio karakterize fortiĝi. Interkonsento de Grenviĉo, alianco de Francio, Anglio kaj Nederlando kontraŭ Hispanio (kaj do ankaŭ kontraŭ Portugalio), destinita dum jarcentŝanĝo, komecis sisteman likvidon de la portugalaj pozicioj. Hispanio en la jaro 1609 fermis kun Nederlando armisticon, sed tio estis je konto de Portugalio, ĉar unu el la sekvoj estis agnosko de nederlanda rajto pri komerco kun Barato kaj Indonezio, kun insuloj riĉaj je spico, do kun la regiono, en kiu Portugalio havis ĝis nun komercan monopolon. Lisbono ne havis ŝancon turni la malfavoran evoluon. La grava agrikultura krizo, kiu komenciĝis jam pli baldaŭ kaj kies sekvo estis ankaŭ krom alia pesto, komune kun kreskanta malrimarko de Madrido al la portugalaj aferoj, senĉese pli iniciatis kontraŭhispanajn humorojn. Malfacilaĵoj kulminis dum la regado de Filipo la 3-a (16211640). Fortanta malobeo de interkonsento de Tomaro, neproporcia imposta ŝarĝo, devo por foriri batali en la flanko de habsburgoj en la Tridekjara milito – tio estis kelkaj el motivoj, kial la portugala reprezentantaro, iniciatigita ankaŭ de multaj popolribeloj, decidiĝis en la jaro 1640 ekiri tra vojo de rezisto kontraŭ Hispanio. La 1-an de decembro de 1640 40 konspirantoj ekcelis siajn glavojn kontraŭ portugala vicguberniestrino, kontraŭ dukino el Mantovo, devigante ŝin subskribi ordonojn por eldono de fortikaĵo kun hispana garnizono kaj ankaŭ milita ŝiparo. Surloke estis vokita nova reĝo, la oka duko el Bragança, kiel Johano la 4-a. Kvankam estis klare, ke Hispanio propravole ne repaciĝos kun perdo de Portugalio, la sendependeco estis proklamita.

La tempon de la persona unio eblas dividi en du periodojn. Periodo de Filipo la 1-a alportis al Portugalio unu kaj duondekjaron de relativa trankvilo kaj prospereco. La tempon de pluaj du Filipoj eblas karakterizi kiel kresko kaj kulmino de la krizo. El tio oni tre ofte konstruis plifaciligan konstruon, ke la tuta komuna historio kun Hispanio havis kontraŭnacian, dekadencan kaj nedeziratan karakteron. Sed tia karakterizado rezistas al historia vero, nome kiel rilate al la situacio en Hispanio kaj ankaŭ en internaciaj interrilatoj, tiel rilate al persono de Filipo la 1-a, kiu pruviĝis kiel reganto respektanta portugalajn diferencojn kaj bezonojn.

Mallonga reveno sur la scenejon[redakti | redakti fonton]

Reĝo Johano la 4-a (16401656) konsciis tion, ke kvankam la renverso facile estis sukcesa, multe pli malfacila problemo estos persisti en la nove akirinta sendependeco. Hispanio estis dum plene okupita pro la milito je reteno de Nederlando, sed estis nur demando de tempo, kiam ties atentemo turniĝos direkte al la malobeema Portugalio. La nova reĝo do komencis serĉi aliancanojn inter malamikoj de Hispanio. Jam en la jaro 1641 estis intertraktita paco kun Anglio, Francio kaj Svedio, sed kun ilia firma subteno Johano la 4-a ne povis kalkuli. Spite al la kuraĝiganta venko en siaj kolonioj (forpelo de nederlandanoj el Brazilo), Portugalio estis tre vundebla, precipe se Hispanio en la jaro 1659 fermis Iberian pacon kun Francio. Kvankam Madrido estis malvenkita, la finigo de la milito ebligis al ĝi ĵeti la restantajn fortojn kontraŭ Lisbono.

Nova reĝo Alfonso la 6-a (16561667), kiu surtroniĝis kiel dektrijara, estis parte lama kaj parte tardulo. Lia patrino, Luisa de Guzmán proklamis sin kiel regentino kaj en la jaro 1561 ŝi fermis pro geedziĝo de sia filino Katarino kaj angla reĝo Karlo la 2-a signifan dinastan kuniĝon kun Anglio. Portugalio tiel intertraktis por si la potencan aliancanon. Portugaloj kun ĝi malantaŭ la dorso povis ekbatali decidajn batalojn. El Francio transiris en portugalajn servojn marŝalo Friedrich von Schomberg, kiu faris necesan armean reformon. La hispana invado venis en la jaro 1662. Sed spite al komencaj sukcesoj hispanoj estis dank‘ al la taktiko de Schomberg kaj al la angla helpo malvenkitaj, unue en la jaro 1663 en Ameixial ĉe Estremoz, fina venko venis en la jaro 1665 ĉe Montes Claros. La portugala sendependeco estis konfirmita per Lisbona paca kontrakto el la 13-a de februaro de 1668.

Sekvanta duonjarcento portis sin en spirito de klopodo de Portugalio almenaŭ parte pluteni paŝon kun "nova Eŭropo". Dum regado de Petro la 2-a (16671705) profundiĝis alianco kun Anglio, kiu ankoraŭ pli firmiĝis post la militoj je hispana heredaĵo pro veno de burbonoj sur la hispanan tronon. El la komerco kun Anglio havis utilon ĉefe portugala vinkulturado, sed ceteraj fakoj, precipe teksindustrio, ne kapablis validiĝi en la monda merkato, elspezoj el la kolonioj malgrandiĝis. Portugalio definitive fariĝis duaranga potenco.

Al tiu ĉi falo decideme klopodis alfronti reĝo Johano la 5-a (17051750). La klera, liberala reĝo ne intencis repaciĝi kun kreskanta misrigardo al Portugalio per eŭropaj potencoj. Li sukcesis haltigi pliriĉiĝadon de Francio kaj de Nederlando en la portugalaj kolonioj, en la kvardekaj jaroj li eĉ sukcesis okupi vicon da novaj barataj bazoj kreante ĉi tie provincon de nove konkeritaj teritorioj. Li atenteme observis ankaŭ situacion en Brazilo. El la origine malriĉa lando, en ekonomia krizo por malkresko de ora produktado, li kreis dank‘ al nove malkovritaj trovejoj de diamantoj, unu el la plej riĉaj kolonioj.

Jozefo la 1-a (17501777) pruvis sukcese trasuferi konflikton kontraŭ Hispanio dum la sepjara milito kaj kuraĝe li ĵetiĝis en la tempon de liberala absolutismo. Praktikajn registarajn devojn ekprenis la unua ministro Sebastião José de Carvalho e Melo, la pli posta grafo Pombal, unu el la plej signifaj personoj de Portugalio de tiu ĉi erao, kiu akiris spertojn kiel ambasadoro en Londono kaj Vieno. Postrestado de la patrujo estis por li dank‘ al supervido absolute evidenta kaj kiel kuracadon li elektis aŭstriajn metodojn. Sed antaŭ ol li konstruis sian sistemon, venis neatendita katastrofo. Tertremo, kiu eksplodis en Lisbono la 1-an de novembro de 1755, ne havis en Eŭropo tiutempe analogion. Lisbono estis fakte detruita, pereis 25 mil ĝis 30 mil da homoj. Pombal rezervis por si la plenan potencon en la estiĝinta ĥaoso. Li mobiligis ĉiujn fontojn kaj li komencis revolucian alikonstruon, kiam el la ruinoj de la urbo malnova elkreskis nova moderna metropolo. "La filo de tertremo" estas ĝis hodiaŭ portugala heroo kaj lia statuo en Praça Marquês de Pombal, unu el la plej grandaj lisbonaj placoj, estas unu el la plej grandaj monumentoj de la urbo.

Energiaj kaj sukcesaj paŝoj post la tertremo firmigis la potencon de Pombal kaj tiu povis ĵetiĝi je gravaj reformoj. Eĉ kiam li faris al si multe da malamikoj, en spirito de liberala absolutismo li limigis la potencon de la nobelaro kaj eklezio (li ordonis ekz. malvalidigi jezuitan ordenon kaj per sia verko "Kronologia dedukto" li eĉ efikis al papo Klemento la 14-a tiom, ke tiu malvalidigis la ordenon en la jaro 1773 tute). Li estis aŭtoro de pluraj reformoj en tereno de ekonomio (kulturado de tritiko je konto de vino), komerco (li montris signifon de ŝipfarado) kaj metioj (subteno de estiĝo manufakturoj). Li establis sistemon de baza klerigado, li reformis universitatojn kaj li iniciatis por fondi multajn novajn lernejojn kaj klerigajn societojn. En la jaro 1761 li malvalidigis en Portugalio sklavecon kaj formale li liberigis ankaŭ brazilajn indianojn. Sed la tempo de la celkonscia alproksimiĝado al la progresinta Eŭropo ne daŭris longan tempon.

La suno de Pombal estingiĝis en la momento de morto de Jozefo la 1-a. Lia filino, nova reĝino Maria la 1-a (17771816) havis tre proksime al la nobelaro kaj al la eklezio, do al la tradiciaj kontraŭuloj de la progresiva ministro. La maljuna ŝtatestro estis akuzita el multe da krimoj. Rilate al la aĝo kaj al malsano lia gorĝa puno estis pardonita, sed li ne supervivis longe sian malglorigon. Li mortis la 8-an de majo de 1782.

La trono balanciĝas[redakti | redakti fonton]

La reformoj de Pombal postlasis post lia morto al Portugalio bonan heredaĵon. La usona milito por sendependeco kaj la militoj kontraŭ revolucia Francio farigis el Portugalio elserĉatan liveranton. Sed kompare kun industria kresko kaj kun intelekta supreniro de Francio Portugalio ŝajnigis silenteman flankejon, kie maksimume eblas revi pri la iama grandeco. La malboniĝanta psika stato de reĝino Mario devigis en la jaro 1792 destini kiel regento ŝian filon Johanon (la pli malfrua Johano la 6-a , 18161826), sed kiu montris intereson prefere pri "bone rostitaj kokidoj", ol pri reformaj ambicioj.

Same kiel ceteraj eŭropaj monarkioj, Portugalio akceptis revoluciajn ŝanĝojn en Francio incitite. Spite al ĉiu klopodo pri neŭtraleco Portugalio ne evitis al entiro en militan konflikton. Premo de la tradicia aliancano, Anglio, devigis ĝin en la jaro 1793 al ataketoj kontraŭ Francio, kiuj estis prefere malplena gesto. Sed kiam en la jaro 1796 estis fermita hispana-franca alianco, la lisbona trono troviĝis en neenviinda situacio. Sed spite al risko de invado el Hispanio Portugalio ne volis rompi la tradician amikecon kun Anglio.

Hispanio oficiale proklamis al Portugalio militon la 2-an de majo de 1801 kaj je kelke da tagoj pli malfrue la hispana armeo transpaŝis la limojn. Post absoluta kolapso de la portugala defendo sekvis subskribo de packontrakto en Badajoz la 6-an de junio de 1801, kiu povis alporti nenion alian ol lastan humiligon. Lisbono devis pagi 25 milionojn da funtoj de la milita rekompenco, devis esti ankaŭ interrompitaj kontaktoj kun Anglio, kio forte tuŝis la portugalan komercon. La paco ne daŭris longe. Portugaloj senĉese klopodis pluteni almenaŭ sekretan interkontakton kun Anglio, angloj povis sekrete fornavigacii kun ĉiu sia posedaĵo. Sed pli malfrue Lisbono devis pro premoj de Parizo alpaŝi al malliberigo de lastaj britaj civitanoj en la lando kaj al konfisko de ilia posedaĵo. La rezulto de desperaj manovroj venis: Lisbono malamikigis Parizon kaj ankaŭ Londonon.

La 27-an de oktobro de 1807 Francio subskribis en Fontainebleau kun Hispanio kontrakton, kiu estis forviŝonta Portugalion el la mapo de Eŭropo. Portugalio estis prenota kaj post la finiĝo de la militoj dividota inter merititajn aliancanojn de Napoleono. Tridekmila soldataro subgvide de generalo Andoche Junot enmarŝis en Portugalion la 10-an de novembro de 1807. La reĝa kortego elmigris helpe de Britio ĝis Brazilo kaj plenmano da kamparanoj, stariĝinta por rezisti al la soldataro, signifis prefere nur simbolan geston, kiu estis klopodonta konservi nacian fierecon. Eĉ ne superregado de Hispanio signifis por Portugalio tian malglorigon. Ŝajnis, ke ties historio fermiĝis.

Fino[redakti | redakti fonton]

Malvenko de Napoleono signifis ankaŭ revenon de la portugala ŝtataneco. Pluan jarcenton Portugalio travivis en flankejo, kvazaŭ forgesita de Eŭropo. En la jaro 1822 estis proklamita sendependeco de Brazilo sen kia ajn povo de la lisbona kortego fari kontraŭ tio ion ajn. En la jaro 1910 Portugalio estis proklamita respubliko. Izoleco de diktaturo de Salazar (renverso en la jaro 1926) finigis nur Revolucio de la Diantoj en la jaro 1974. Portugalio denove ekigis direkton Eŭropo. Sed estas klare, ke la sukcesoj de la 15-a jarcento kaj la 16-a jarcento jam ne ripetiĝos. La lasta portugala kolonio, Makao, estis redonita al Ĉinio en la jaro 1999.

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]