Diskuto:Historio de Francio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu oni vere povas diri ke la francoj estas gaŭloj? Ĉu ne ankaŭ romianoj kaj ĝermanoj apartenis al la prauloj de tiu glora nacio? Montanesko 20:03, 17. Feb 2005 (UTC)

Estas sendube, ke la germana influo estis grandega. Grava historiisto asertas, ke la malnova germana juro plu ekzistas en Francio ol en Germanio, kie la imperiestroj klopodis malaperigi ĝin por altrudi la romian juron, kiu estis multe pli favora al ili.

tiuteme interesas legi la libron de Léon POLIAKOV "la aria mito", li montras, ke ĝis la franca revolucio oni ne diris en Francio "Niaj paavoj la gaŭloj" sed la praavoj estis la frankoj, do ĝermanoj, Tio estas ke la frankoj estis (aŭ almenaŭ estis pensite ke ili estis) la prauloj de la reĝoj kaj nobelaro; nur dum la Revolucio kelkaj komencis konsciiĝi, ke se la grandsinjoroj estis frankoj la kamparanoj estis gall-romiaj, kaj dumtempe estis komence de la 19-a jarcento la "kverelo de la du rasoj", sed ne daŭris, tamen de la 19-a jarcento la francoj ne plu pensis sin kiel filoj de la frankoj sed de la gaŭloj (la esprimo "niaj prauloj la gaŭloj" estas de TAINE, kaj onidire ĝi troviĝis komence de la porinfanaj historiolibroj ... eĉ en la afrikaj kolonioj!) Cetere se oni regardas etimologion de la vilaĝonomoj, preskaŭ ĉiuj, ĉefe en norda parto, estas ĝermandevenaj (kompreneble la terposedantojn iĝis la ĝermanaj invadintoj, el tio "la bieno de x" kiel x estas franka majstro). Vikipediisto:Eliott

Pri ĉio tio mi intencas paroli, kiam mi povos daŭrigi la artikolon ; eble mi citos tekston de Rabelezo (16-a jarcento), en kiu la vortordo estas preskaŭ la germana. Keskastel 20:34, 17. Feb 2005 (UTC)
Estas fakto, ke komence de la franca Revolucio estis iam proponite, ke la reĝo Luizo la 16-a, reĝo de Francio, ŝanĝu sian nomon kaj fariĝu Luizo la 1-a, imperiestro de Gaŭlo; sed tia fantaziaĵo loĝis nur en la kapo de unuj originaluloj kaj neniam populariĝis, kaj oni rajtas pensi, ke antaŭ la 19-a jarcento kaj la disvolviĝo de la instruado en la popolon tre malmulte da Francoj aŭdis pri la Gaŭloj. Oni atentu ne rigardi individuan deliraĵon esprimo de la kolektiva penso. Keskastel 05:47, 18. Feb 2005 (UTC)

Malapero de Gaŭla lingvo[redakti fonton]

Meillet opiniis ke Gaŭla lingvo malaperis ĉar ĝi estis tre simila al la latina. Sed certe, la malapero de gaŭla en teritorio de nuna Francio estis tre rapida eĉ en la kampoj. Krome la ideo ke gaŭloj estis tre konservativaj paganoj, ŝajnas al mi moderna ideo de knabinoj wiccan, ili akceptis kristanismon tiel rapide kaj neperfekte kiel la romanoj aŭ hispanoj.Roberto 05:00, 4. Mar 2005 (UTC)


Tiun opinion de Meillet mi jam aŭdis, sed tiaĵon mi trovis nur ĉe lingvistoj. Oni konsentu, ke tro ofte la historiistoj ne sufiĉe zorgas pri ĉio, kion povus alporti al ili la lingvistiko, sed aliflanke okazas, ke lingvistoj ekopinias laŭ pure lingvaj detaloj, ne demandante sin, ĉu iliaj konkludoj kongruas kun la faktoj efektive okazintaj kaj konstatitaj. Oni scias, ke Meillet havis la meriton informiĝi pri Esperanto antaŭ ol paroli pri ĝi, sed (kiom mi aŭdis) li neniam penis studi, kiel ĝi funkcias efektive. Neniam li ĉeestis kongreson por konstati la interkompreniĝon kaj la facilecon paroli inter diverslingvaj homoj. Sufiĉis al li, kun piedoj en siaj pantofloj, studi la regulojn, kuntiri la brovojn ĉe konstato, ke la gramatiko kaj la vortaro ne akordiĝas kun liaj aprioraj ideoj, kaj decidi maniere de fina juĝisto, ke la sukceso de tiu lingvo estus bedaŭrinda, ĉar ĝi kontraŭstaras la ĝeneralan evoluon (laŭ liaj ideoj).
Saman oponon mi trovas koncerne la sudon de la departementoj Charente [ŝarãt'] kaj Charente-Maritime [ŝarãtmaritim']. Oni konstatas kontraŭdiron inter la toponomio kaj la parolata dialekto. Kabinetaj serĉistoj konkludis, ke fine de la Centjara Milito, la regiono estis senhomigita kaj repopoligita de enmigrintoj venintaj el la nordo; lokaj historiistoj argumentis, ke ili ne trovis spuron de tia katastrofo en la dokumentoj, sed la lingvistoj trankvile respondas, ke sendube ili ne sufiĉe serĉadis!
En la pridiskutata afero ŝajnas, ke Meillet forviŝas per larĝa mangesto la ateston de sankta Hieronimo, laŭ kiu en la 4-a jarcento la Treviroj (loĝantoj de la nuna germana Trier) kaj la Galatoj (en la nuna Turkio) parolis la saman lingvon, la gaŭlan, apenaŭ malsaman. Keskastel 08:07, 4. Mar 2005 (UTC)
(daŭrigota)


pri malapero de galla lingvo mi legis (Cherpillod?) ke fakte ĝi tre longe pludaŭris dum gallo-romia tempo, ke nur dum la "Grandaj Invadoj" ĝi finmalaperis, ĉar tiam latino iĝis la nura interkoprenigilo inter la novaj kaj malnovaj loĝantoj. (Eliott)


Mi tre admiras André Cherpillod, kiu ŝajnas koni ĉion; kaj mi memoras, ke mi legis iam ie: «Tion neniu scias, krom Dio en la Ĉielo kaj Bernard Golden kaj André Cherpillod, liaj kolegoj, en ĉi tiu mondo.» Eble tamen mi havas la impreson, ke li estas iom paradoksema kaj mi memoras pri unu el liaj prelegoj, kiam li defendis la opinion, ke Johanino de Arko ne mortis sur ŝtiparo kaj estis mallegitima filino de la reĝino Izabelo de Bavario kaj de Ludoviko de Orleano, ŝia bofrato, kiun klarigon defendas neniu grava historiisto. Keskastel 09:59, 4. Mar 2005 (UTC)


Bone, Meillet ankaŭ torturis homoj por pruvi ke la longaj estis malfermaj kaj la mallongaj estis fermaj en la latina... Mi tre ŝatas legi lin, sed li emis al naziismo kaj multaj de siaj lastaj verkoj estis tro manipulataj por provi la ekzistado de pura ariana raso. Sed, filologio studas la historio de lingvoj, ne historio de homoj. Vidu Svedion kaj Finnlandon. La popoloj estas tre samaj fizike kaj per siaj kutimoj, historio kaj leĝoj. Sed ili parolis tute malsamaj lingvoj. Ĉu svedoj forgesis sian lingvon kaj prenis la pra-germanan, aŭ male la finnoj forgesis la pra-germanan kaj lernis fremdan lingvon? Oni ne scias, kaj al lingvisto ne gravas. La gaŭla malaperis, kial en homa historio? Al ligvisto ne gravas.Roberto 17:14, 4. Mar 2005 (UTC)